Molière: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Kaŝis intervikion 'ml'
e Korektis tajperaron
Linio 296:
Dominique Labbé kaj lia teamo de IEP en [[Grenoble]], ellaboris programon de statistika studado per kiu li subtenas la tezon laŭ kiu la verkaro de Molière estis ŝuldata al [[Pierre Corneille]].
 
Georges Forestier, postenulo de la katedro pri teatraj studoj de la 17-a jarcento en [[Sorbono]], publikigis respondon al la laboroj de Labbé kie li kribras la historiajn argumentojn kiuj provas subteni la tezon de mistifikado<ref>Georges Forestier, [http://www.crht.org/ressources/dossiers/corneille-moliere/ «&nbsp;Dosiero Corneille - Molière, aŭ: De vera mistifiko al falsa scienca malkovro pri la laboroj de Dominique kaj Cyril Labbé&nbsp;»], [http://www.crht.org/ressources/dossiers/corneille-moliere/post-scriptum/ «&nbsp;Post-skribo ({{dato|1|junio|2003}})&nbsp;»], [http://www.crht.org/ressources/dossiers/corneille-moliere/«-faux-temoin-»-ou-falsification-historique-a-propos-des-contre-verites-contenues-dans-le-livre-de-m-labbe-1er-juillet-2003/ «&nbsp;"Falsa atestanto"? aŭ historia falsigo? Pri la kontraŭ-veroj enhavataj en la libro de S-ro Labbé ({{dato|1|junio|2003}})&nbsp;»], [http://www.crht.org/ressources/dossiers/corneille-moliere/laffaire-corneille-moliere-suite-de-lhistoire-dun-canular-qui-a-la-vie-dure/ «&nbsp;La afero Corneille-Molière, daŭrigo de rakonto pri long-daŭra mistifiko&nbsp;»] kaj [http://www.crht.org/ressources/dossiers/corneille-moliere/90-reponses-aux-partisans-de-la-pretendue-enigme-corneille-moliere/ «&nbsp;90 respondoj al partizanoj de la onidira enigmo Corneille-Molière&nbsp;»].</ref>. Forestier komence observas, ke dum Molière estis vivanta, oni akuzis lin per ĉiuj malbonoj: plagiato de italaj kaj hispanaj aŭtoroj, ĉerpado el memoraĵoj disponigitaj de samtempuloj, esti kokrito, kaj eĉ ke li edziĝis kun la propra filino. Tamen, eĉ liaj plej malbonaj malamikoj neniam kontestis la patrecon de liaj sukcesoj.
 
Telefilmo, ''[[Le nègre de Molière]]'', enscenigas la tezon atribuantan al Corneille la teatraĵojn subskribitajn de Molière. Tiu telefilmo estis reĝisorita de [[Didier Bivel]], kun [[Yvon Back]] (Jean-Jacques Delorme / Corneille), [[Gabrièle Valensi]] (Séverine Liotard / Marquise du Parc), [[Patrick Mille]] (Laruelle / Molière), [[Sophie Broustal]] (Florence Delorme), [[François Berland]] (Rektoro Desmarais) kaj [[Souria Adele]] (Martine).