Galilejo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Xqbot (diskuto | kontribuoj)
e roboto: th:กาลิเลโอ กาลิเลอี estas artikolo leginda; kosmetikaj ŝanĝoj
e →‎Biografio: nekredeble
Linio 14:
En [[1583]] Galilejo inventis la pendolon. Li fariĝis [[profesoro]] de matematiko ĉe [[Pizo (Italio)]] en [[1589]], kaj en [[1592]] iris al la [[Universitato de Padovo]] por instrui matematikon. En [[1593]] li inventis [[termometro]]n. En [[1604]] li malkovris la leĝon de falantaj objektoj kaj observis novan stelon.
 
Nova stelo eble ŝajnas eta afero al vi, sed en la tagoj de Galilejo, ambaŭ la universitatoj kaj la Eklezio kredis la fizikon kaj [[astronomio]]n de [[Aristotelo]] kaj [[Ptolemeo]]. Laŭ tio, [[Tero]] estas la centro de la Universo kaj, plue, ĉio super la luno—la Suno, la planedoj, la steloj, ktp—estas eterna, sendifekta kaj neŝanĝebla. Tial nova stelo maleblas. Sed tamen tio ja estas. Ĉi tiu eltrovo, same kiel multaj aliaj de Galilejo, ekfrakasis la antikvan mondbildon de la Okcidento.
 
En [[1609]], li aŭdis pri [[teleskopo]] inventita en [[Nederlando]] kaj konstruis tian ilon por si mem. Lia vera [[genio]], tamen, montriĝis ne en la konstruo sed la utiligo: li turnis la teleskopon al la ĉielo. Kaj ŝancelis la mondon.