Jotoko: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kani (diskuto | kontribuoj) Nova paĝo kun ''''Jotoko''' aŭ en hispana samprononce ''Yotoco'' estas municipo en la Valo de Kaŭko, Kolombio, kaj la ĉefurbo municipa. Temas pri malgranda vilaĝo el iom pli ol dek...' |
Kani (diskuto | kontribuoj) Neniu resumo de redakto |
||
Linio 1:
'''Jotoko''' aŭ en [[hispana]] samprononce ''Yotoco'' estas [[municipo]] en la [[Valo de Kaŭko]], [[Kolombio]], kaj la ĉefurbo municipa. Temas pri malgranda [[vilaĝo]] el iom pli ol dek domaroj ĉiuflanke, kun proksimume 10 000 loĝantoj (la tuta municipo enloĝigas 17 000). Jotoko estas ĉirkaŭata de kanejoj, brutobredaj bienoj kaj malgrandaj kampoj; estas grava [[nacia ŝoseo]] kaj borde de tiu estas lokaj manĝejoj.
Estas en Jotoko domoj el [[adobo]] kaj ruĝaj tegmentoj; ĉe la enir- kaj elir-ejo estas skulptaĵo de virgulino.
Estas centra parko, reformita en [[2007]] en kies centro estas skulptaĵo de la indiĝena Yotoco, aŭ Yotac, [[kaciko]] tiea, kvankam tiu nomo estas disputinda kaj kelkaj interpretas ĝin kiel "fluto". Ĉe la parko estas [[urbodomo]], katolika preĝejo ``Imaculada Concepcion``, Kulturdomo ``Herminio Salguero`` kaj municipa malsanulejo krom diversaj negocoj.
== Eksteraj ligiloj ==
|