Klarneto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 67 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q8343)
historio
Linio 12:
'''Klarneto''' estas [[blovmuzikilo]], ĝenerale farita el [[ligno]], kies interna boraĵo estas cilindra. La sono estas produktita per vibranta unuopa [[anĉo]] ligita al la beko.
 
La variaj tonoj aŭ notoj estas faritaj per ŝtopado de truetoj. En la modernaj klarnetoj, tiu ŝtopado estas farita per fingroj, per moveblaj [[klavo]]j kaj per [[klapo]]j. La ekzisto de alternativaj pozicioj por preskaŭ ĉiu noto evitas kutime ke la fingroj devu gliti de unu klavo al alia, tamen kelkfoje tio estas neevitebla.
 
Klarnetoj havas la plej grandan ton-amplekson el ĉiuj ordinaraj blov-muzikiloj, tamen la plej akuta registro estas malofte uzata pro ties malfacileco, ton-agordo kaj malpli alta sonkvalito. [[preterblovado]] eblas en klarneto, tamen ĝi ne estas ofte ekspluatata.
Klarnetoj konsistigas grandan familion (unu el la plej vastaj) kun tre diversaj akutecoj, de ''sopranino'' ĝis kontraŭ-baso.
 
Klarnetoj konsistigas grandan familion (unu el la plej vastaj) kun tre diversaj akutecoj, de ''sopranino'' ĝis kontraŭ-baso. Ili ebligas ludi en diversaj ton-ampleksoj. La plej kutima klarneto estas tiu agordita en b bemolo. Tio signifas ke la notoj sonas unu tonon malpli altan en klarneto ol la realan. Ofte tio devigas al adapto de la partituroj originale faritaj por aliaj instrumentoj.
La moderna klarneto estis inventita en ĉ. 1690 far [[Johann Christoph Denner]] (1665-1707).
 
== Historio ==
Jam en antikvaj civilizoj kiel [[Helenio]], [[Antikva Egiptujo]], mezoriento kaj mezepoka Eŭropo ekzistis muzikiloj funkciantaj per vibrado de unusola anĉo.
 
La moderna klarneto devenas de la renesanca franca son-instrumento ''Chalumeau'', kiu similas al bekfluto sed havas buŝpecon kun vibranta simpla anĉo, tuŝata per la supra lipo (malkiel en la klarneto). Ĉirkaŭ 1690, [[Johann Christoph Denner]] plibonigis ĝin aldonante du klavojn, kiuj ebligis ludi ankaŭ en pli akuta registro. Diversaj fabrikantoj ankaŭ aldonis aliajn klavojn, pligrandiganta la kapablon de la muzikilo. [[Mozart]] ŝatis la sonon de la klarneto kaj komponis por ĝi plurajn verkojn. En la epoko de [[Beethoven]] klarnetoj jam estis kutime en orkestroj.
 
En 1812, la klarnetisto kaj inventisto [[Iwan Müller]], kreis novan kuseneton kiu pli bone fermis la truojn , kaj kreis klarneton kun 7 truojn por la fingroj kaj 13 klapoj kapablan ludi bone en preskaŭ ĉiu [[tonalo]]. Derivaĵo de tiu dezajno estis la ''sistemo Albert'', ankoraŭ uzata de kelkaj folkloraj kaj [[ĵazo|ĵazaj]] klarnetistoj.
 
Inter 1839 kaj 1843 [[Hyacinthe Klosé]] kaj [[Auguste Buffet]] prilaboris sistemon inspiritan de la dezajno kiun [[Theobald Boehm]] uzis por flutoj, uzanta moveblajn ringojn super la truoj. Tiu, tiel nomata ''sistemo Boehm'', multe faciligis ludadon kaj polulariĝis meze de la 19a jarcento, unue en [[Francio|Francujo]]. Ĉi tiu estas la sistemo uzata en modernaj klarnetoj.
 
== Pecoj de la muzikinstrumento ==