Klarneto: Malsamoj inter versioj
[nekontrolita versio] | [nekontrolita versio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 23:
La moderna klarneto devenas de la renesanca franca son-instrumento ''Chalumeau'', kiu similas al bekfluto sed havas buŝpecon kun vibranta simpla anĉo, tuŝata per la supra lipo (malkiel en la klarneto). Ĉirkaŭ 1690, [[Johann Christoph Denner]] plibonigis ĝin aldonante du klavojn, kiuj ebligis ludi ankaŭ en pli akuta registro. Diversaj fabrikantoj ankaŭ aldonis aliajn klavojn, pligrandiganta la kapablon de la muzikilo. [[Mozart]] ŝatis la sonon de la klarneto kaj komponis por ĝi plurajn verkojn. En la epoko de [[Beethoven]] klarnetoj jam estis kutime en orkestroj.
En 1812, la klarnetisto kaj inventisto [[Iwan Müller]], kreis novan kuseneton kiu pli bone fermis la truojn , kaj kreis klarneton kun 7
Inter 1839 kaj 1843 [[Hyacinthe Klosé]] kaj [[Auguste Buffet]] prilaboris sistemon inspiritan de la dezajno kiun [[Theobald Boehm]] uzis por flutoj. Tiu, tiel nomata ''sistemo Boehm'', faciligis ludadon kaj populariĝis meze de la 19a jarcento, unue en [[Francio|Francujo]]. Ĉi tiu estas la sistemo uzata en la plejmulto da nuntempaj klarnetoj.
|