Dalarna: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 24:
Bergslagaj dialektoj de la sveda lingvo estas parolataj en la suda parto de la provinco, tio estas en Okcidentaj Bergslagoj (Västerbergslagen), en la akvovalo de rivero Kolbäcksån ĝis Bärke ([[komunumo]] [[Smedjebacken]]) kaj Gränge (komunumo [[Ludvika]]), en Orientaj Bergslagoj (Österbergslagen), tio estas laŭ Rivero Dalekarla (Dalälven) (komunumoj Avesta, Hedemora, Säter kaj Borlänge) kaj Kupraj Bergslagoj, tio estas komunumo Falun. Ĝis meze en la 17-a jarcento apartenis al Dalekarlujo ankaŭ Norberg (Nurberj) kaj Skinnskatteberg (Ŝĥinsberj, elparolu kun samtempa ŝ kaj ĥ), nuntempe [[Vestmanlando|vestmanlandaj]].
 
=== Dalekarlaj dialektoj de la sveda ===
Dalekarlaj [[dialekto]]j (svede "dalmål", "val-paroloj") de la sveda lingvo estas parolataj en Okcidenta Dalekarlujo (Västerdalarna), do okcidentriveraj komunumoj Gagnef ek de paroko Fluda (Dala-Floda), Vansbruo (Vansbro) kaj Malung-Sälen, kaj en malsupra parto de Orienta Dalekarlujo (Nedansiljan), tio estas la cetero de komunumo Gagnef kaj komunumoj Leksand kaj Rettvik. La pli almontaj tiaj dialektoj, ekzemple la Malunga, estas al eksterprovincaj svedoj tute nekomprenebla lingvo.