Fera Krono: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
-nebazita informo
e korektis sintakson (Kontrolu Vikipedion) per AWB
Linio 1:
[[Dosiero:Corona ferrea monza (heraldry).svg|thumbeta|LALa FERAFera KRONOKrono.]]
La '''Fera Krono''' estas antikva kaj altvalora [[krono (ĉapelo)|krono]], kiu estis uzita ekde la [[Alta Mezepoko]] ĝis la fino de la [[19-a jarcento]] por la kronado de la [[Italio|reĝoj de Italio]]. Laŭ longa tempo, la imperiestroj de la [[Sankta Romia Imperio]] ricevis tiun kronadon.<ref>Laŭtradicie, la imperiestro estis kronita per tri kronoj:
* ''ora'' kiel imperiestro
* ''arĝenta'' kiel reĝo de Germanio
* ''fera'' kiel reĝo de Italio
[http://www.google.it/search?hl=it&rlz=1T4ADBR_itIT261IT261&q=DE+CORONATIONE+LIBER+SINGULARIS&btnG=Cerca&meta=]</ref>.
 
Ene de la Fera Krono tutronde estas metala lameno: la legendeca tradicio volus sciigi ke ĝin oni forĝis per fera najlo utiligita por [[Krucumo de Jesuo|krucumi Jesuon]]. Pro tio la krono, gastigita en la Ĉefpreĝejo de [[Monza]] [[Italio]], [[Lombardio]]), estas traktata ankaŭ kiel relikvo.
Linio 10:
== Historio ==
=== La legendo de Konstantino ===
Ĉirkaŭ la jaro [[324]]-a, taskite de la filo, [[Helena de Konstantinopolo|Helena de Konstantinopolo]], patrino de la imperiestro [[Konstantino la 1-a de la Romia Imperio|Konstantino la 1-a]], elterigis la tutan areon de la [[Golgoto]], areo kiu jam estis interigita ordone de la imperiestro [[Hadriano]] por krei grandan terbenkon ene de la nova urbo [[Aelia Capitolina]] starigita sur la ruinaĵoj de [[Jerusalemo]] post la Judaj ribeloj de la 2-a jarcento. Dum tiuj laboroj, kiuj enkondukis al la konstruado de la konstantina Baziliko kaj de la Anàstasis, laŭ komuna rakonto estis trovitaj la [[Pasiono (kristanismo)|instrumentoj de la pasiono de Jesuo]], inter kiuj oni trovis tiun kiu estis identigita kiel la [[Vera Kruco]] kun la najloj ankoraŭ plantitaj. Helena lasis la krucon en Jerusalemo, tenante, male, kun ŝi la najlojn: reveninte al [[Romo]], per unu el ili forĝigis mordaĵon, kaj muntigis alian sur la kasko de Konstantino por ke la imperiestro kaj lia ĉevalo estu protektaj en batalo.
 
La historiistino [[Valeriana Maspero]] opinias, male, ke la Fera Krono muntita sur la kasko de Konstantino, kie la sankta najlo jam ĉeestis. La kasko kaj la mordaĵo, kune kun aliaj imperiaj blazonoj, estis translokigitaj al Milano iniciate de imperiestro [[Teodosio la 2-a]], kiu tie rezidis: [[Ambrozio de Milano|Sankta Ambrozio]] ilin priskribas en sia oracio funebra (''de obitu Teodosii''). Post la falo de la Okcidenta Imperio, la kasko estis portita al [[Jerusalemo]], sed poste ĝi estis insiste petita de la [[Gotoj|gota]] [[Teodoriko la Granda]], reĝo de Italio, kiu havis en ,[[Monza]] sian someran rezidejon. La [[Bizanca imperio|bizancaj aŭtoritatuloj]] al li sendis la diademon, tenante ĉe si la kaskan kaloton.
Linio 17:
Post du jarcentoj, papo [[Gregorio la Granda]] estus doninta unu el la najloj al [[Teodolinda]], reĝino de Longobardoj, kiu jam konstruigis la ĉefpreĝejon de Monza; ŝi konstruigis la kronon en kiu fikse enŝovigis la najlon, rebatitan al lamena cirkla formo. La tradicio kiu ligis la kronon al la Pasiono de Jesuo kaj al la unua kristana imperiestro faris el ĝi objekton eksterordinare simbolan, kiu siavice ligis la povon de tiu kiu ĝin uzis al dia origino kaj al la kontinueco kun la [[Romia imperio]]. La Fera Krono estis uzita de [[Karlo la Granda]] (per kiu li estis kronita en [[775]]) kaj ties posteuloj, kiel reĝoj de Italio.
 
Ĵusaj historiaj esploroj permesas subteni ke la nuna strukturo de la Fera Krono ŝuldiĝas al intervenoj dateblaj al la 5-a kaj 9-a jarcentoj. Ĝi povis esti reĝa blazono [[Ostrogotoj||ostrogota]], transigita poste al la [[Lombardoj|Longobardoj]] kaj sekve al la [[Karolidoj]], kiuj, post restaŭrado, ĝin donacis al la Ĉefpreĝejo de Monza, reĝa preĝejo konstruigita de [[Teodolinda]].
[[Dosiero:Duomo di monza, bottega di matteo da campio, lastra dell'incoronazione 04.JPG|thumbeta|leftmaldekstra|250px|Sceno de kronado (metiejo de Mateo el Campione, [[14-a jarcento]]). [[Ĉefpreĝejo de Monza]].]]
 
La imperiestroj de la [[Sankta Romia imperio]] descendis al Italio ĝuste por esti kronitaj per tiu krono en Milano en la [[Baziliko de Sankta Ambrozio]] aŭ en la ĉefpreĝejo de Monza aŭ ankaŭ en aliaj urboj.
Linio 38:
=== Napoleono kaj la Restarigo ===
La kronado plej fama estas tiu de [[Napoleono Bonaparte]], kiu per ĝi kronigis sin mem en la [[Katedralo de Milano]] [[1805]]: en tiu kazo li eldiris la frazon: ''"Dio ĝin al mi donis kaj ve al tiu kiu ĝin al mi forprenas"''. Kaj pro devoteco al la Krono-relikvo li establis la civilan [[Ordeno de la Fera Krono|Ordenon de la Fera Krono]].
[[Dosiero:Corona ferrea.png|thumbeta|150px|rightdekstra|Cizaĵo de la [[19-a jarcento]] prezentanta la “Feran Kronon”.]]
 
Post la napoleona parentezo, la kronado revenis inter la prerogativoj de la Aŭstriaj imperiestroj: [[Ferdinando la 1-a de Aŭstrio |Ferdinando la 1-a]] ĝin ricevis en [[1838]]. Dum la italaj sendependiga milito, la Fera Krono estis kaŝita al [[Vieno]], sed tuj post la tria porsendependa milito [[1866]], post la malvenko de Aŭstrio, ĝi estis revenigita al Monza.
Linio 46:
 
== Priskribo pri la Fera Krono ==
[[Dosiero:Iron Crown.JPG|thumbeta|350px|La Fera Krono en la teko en kiu troviĝas nuntempe.]]
La altvalora memoraĵo estas alojo de arĝento kaj oro je 80% ĉirkaŭ kaj estas aranĝita per ses platoj ligitaj inter si per vertikalaj ĉarniroj; ĝi havas diametron de 15 cm kaj pezas 535 gramojn. Ĝi estas ornamita per 26 heraldikaj oraj rozoj elĵetitaj, 22 gemoj diverskoloraj kaj per 24 platetoj. Kromaj dekoracioj estas aranĝitaj per vitreca pasto. La cirkla lameno tradicie identigita kun la Sankta Najlo kuras laŭlonge de la ena parieto formita de ses platoj. La Fera Krono estas konservita en kiraskesto protektita de du pordoj. Tie troviĝas laŭ decido de la reĝo Umberto la 1-a, kiu multe ŝatis tiun artan juvelaron.