Trevor Steele: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e aldonis "de Trevor Steele" en nomo de ligilo
Ginette (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Image:Trevor Steele.jpg|thumb|200px|Trevor Steele]]
{{Projektoj|q=Trevor Steele}}
'''Trevor STEELE''' (naskiĝis [[1940]]) estas [[Aŭstralio|aŭstralia]] Esperantisto, instruisto kaj aŭtoro de rakontoj, noveloj kaj romanoj en Esperanto. La verkaro de Steele estas forte influita de vojaĝspertoj akiritaj i.a. en [[Germanio]] kaj en [[Orienta Eŭropo]].Ĝi ankoraŭ riĉiĝis pro spertoj en Azio kaj en Aŭstralio. ĉefe pri la problemoj de aborigenoj, ĉe kiuj li laboris en eduka fako dum unu jaro kaj duono. Li verkis du gravajn librojn pri la rilatoj inter la aborigenoj kaj la koloniistoj: Flugi kun kakatuoj(2010) kaj Paradizo ŝtelita (2012).Li aktuale preparas libron pri sia biografio. Trevor skribas librojn, kiuj baziĝas sur aŭtentaj faktoj, kaj en kiuj li almetas iom da propra fantazio por fari la rakonton pli interesa.
 
De la komenco de [[2002]] ĝis aprilo [[2004]] Steele laboris kiel [[Ĝeneralaj Direktoroj de UEA|Ĝenerala Direktoro]] de la [[Centra Oficejo de UEA|Centra Oficejo]] de la [[Universala Esperanto-Asocio]]. Tamen, li havis malmultan antaŭan administran sperton kaj estis forte kritikata de aliaj homoj en la oficejo kaj en la asocio ĝenerale. En oktobro de [[2003]] li anoncis sian demision pro "personaj kialoj".