Anabaptismo: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 49 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q165580)
Kiel rekomendite, kunigo ĉitie de la du artikoloj Anabaptistoj kaj Anabaptismo
Linio 1:
[[Dosiero:Spread of the Anabaptists 1525-1550.png|thumb|right|240px|Disvastiĝo de anabaptismo 1525-1550.]]
{{Kunigu|Anabaptistoj}}
[[Dosiero:Spread of the Anabaptists 1525-1550.png|thumb|right|Disvastiĝo de anabaptismo 1525-1550.]]
'''Anabaptismo''' ("rebaptantoj", el la [[greka lingvo|greka]] ανα ''ana'' = ree + βαπτιζω ''baptizō'' = bapti; [[germana lingvo|germane]]: ''Wiedertäufer'') estas nomo, donita de iliaj malamikoj, al diversaj [[kristanismo|kristanaj]] grupoj, kiuj [[bapto|baptas]] plenkreskulojn, kiujn oni jam baptis infanaĝe.
 
== Historio ==
La movado komenciĝis en [[Svislando]] en [[1525]], unu jaron post la ekribelo de germanaj kamparanoj. Dum la ribelo [[Marteno Lutero]] subtenis la nobelojn kontraŭ la kamparanoj. Rezulte, la socio estis preta por "dua [[reformacio]]". Anabaptismo unue aperis en [[Zuriko]], Svislando, kaj poste disvastiĝis ĝis [[Nederlando]]. La anabaptistoj svisaj, male ol kelkaj anabaptistaj grupoj pli nordaj (ekzemple tiuj en [[Münster|Monastero]]), estis ekde la komenco pacifistaj (vidu sub [[Schleitheima konfesio]]). Pro siaj kredoj je [[senperforto]] kaj [[rebaptado]], la anabaptistojn svisajn multe suferigis aŭtoritatoj svisaj. La persekutado venis egale de la [[protestantismo|protestanto]]j, kiel de la [[katolikismo|katoliko]]j. Post [[Menno Simons]], la anabaptistoj en Nederlando estis regrupigitaj kaj redifinitaj, kaj ili iĝis [[pacifismo|pacifistoj]].
 
{{Kunigu|== Anabaptistoj}} ==
'''Anabaptistoj''' estas anoj de iu el pluraj kristanaj sektoj, kiuj malagnoskas la validecon de la [[Bapto|baptado]] de infanetoj. La nomo estas donita al ili de la oponantoj: ĝi signifas "rebaptantoj", sed laŭ la anabaptista vidpunkto tio malpravas, ĉar ili ne taksas la unuan, "oficialan" bapton ''bapto''. La plej fruaj anabaptistoj aperis antaŭ 1500 en la montoj de norda [[Italio]] kaj Svislando, kaj ili verŝajne devenis de grupoj parencaj al la [[Valdenanoj]]. Pro persekutado en la epoko de la Granda [[Reformacio]], grupoj de anabaptistoj komencis migri alilanden; multaj atingis la pli liberalan Nederlandon, kie ili floris sub gvidantoj kiel [[Menno Simons]]. Poste multaj transmariĝis al la [[Usono|usoniĝontaj]] kolonioj, kie la plej konservativega frakcio, la [[Amananoj]], ankoraŭ nun rifuzas uzi elektron kaj aŭtomobilojn.
 
La anabaptistoj ĝenerale baptas plenkreskintajn kredantojn per verŝado (ne per mergado aŭ trempado, kiel ĉe la [[baptistoj]]) kaj havas organizan strukturon kongregacian (simile al la baptistoj). Kontraste al la baptistoj, la anabaptistoj, kaj precipe ilia ĉefa subgrupo, la [[Menonanoj]], estas forte kaj formale pacifismaj, plej ofte rifuzante militservi, evitante politikan agadon, kaj ofte turnante siajn misiajn klopodojn al porpaca agado. En tio ili pli similas al la [[Kvakeroj]] ol al la baptistoj.
== Listo de gvidantoj ==
[[Menno Simons]] - [[Jakob Ammann]] - [[Michael Sattler]] - [[Conrad Grebel]] - [[George Blaurock]] - [[Felix Manz]] - [[Jakob Hutter]] - [[Peter Riedemann]] - [[Andreas Ehrenpreis]] - [[Johannes Waldner]]
 
== Listo deda anabaptistaj tekstoj ==
[[Schleitheima konfesio]] - [[Konfesio de Dordrecht]] - ''[[Rechenschaft]]''