Kanado: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Espgreg (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Espgreg (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 248:
Nuntempe, usonaj kinofilmoj, aŭtoroj, televido, kaj muziko multe sukcesas en Kanado; samtempe multaj kanadaj distristoj multe sukcesas usone, ekzemple [[Céline Dion]], [[Leonard Cohen]], [[Sarah McLACHLAN]], kaj [[Shania Twain]].
 
Dum Kanado kaj Usono proksimiĝis, ĉe multaj kanadanoj evoluis kompleksaj sentoj kaj zorgoj pri la distingiteco de la Kanada nacio en Nordameriko. La granda usona kultura ĉeesto en Kanado spronis timojn de 'kultura konkero,' kaj instigis la kreon de leĝoj kaj institucioj por protekti kanadan kulturon. Registaraj kulturaj institucioj inkluzivas [[Radio-Kanado]]n, la [[Nacia Filmkomisio de Kanado|Nacian Filmkomisionon de Kanado]], kaj la [[Kanada Radio-Televida kaj Telekomunika Komisio|Kanadan Radio-Televidan kaj Telekomunikan Komisionon]].
 
Multe da kanada kulturo estas taksata kontraste al Usono. En lastaj jaroj, Kanado multe distingis sin kiel pli socie liberala ol Usono gardante ekvilibrajn buĝetajn politikojn. Kanadaj registaroj (kaj granda parto el la kanada popolo) apogas politikojn kiel [[universala sanservo]], [[samseksa edziĝo]], kaj nekrimigo de [[kanabo]].
 
=== Naciaj simboloj ===