Terminologio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
e stilaĵo
Linio 1:
'''Terminologio''' estas aro da teorioj kaj praktikoj ĉirkaŭ nocioj kaj terminoj, t.e. ĉirkaŭ "vortoj" uzataj en specialaj scio-kampoj por paroli pri ideoj aŭ objektoj, kiuj ne apartenas al ĉiutagaj konversacioj. Terminologio resume estas fako de aplikata lingvistiko, kiu okupiĝas multaspekte pri la komunikado inter fakuloj (sciencistoj, laboristoj, k.t.p.). Ĝi tradicie havas preskriban ecojn (celojn), sed ĝi ankaŭ povas esti komplete priskriba.
Simple esprimita, oni diru, ke '''terminologio estas scienco pri starigo de unu- aŭ plurlingvaj terminaroj''' ([[fakvorto|fakvortaroj]]). Terminologio kiel scienco estas relative freŝdata. Efektive, la unuaj teorioj pri terminologio aperis nur en la 1930-aj jaroj, la unuaj internaciaj rekomendoj en la 1960-aj jaroj (publikaĵoj de [[Internacia Organizaĵo por Normigado|Internacia organizaĵo por normigado (ISO)]] kaj fine la unuaj internaciaj normoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. Tamen praagadoj similaj al tiuj, kiujn oni nun nomas terminologiajn, jam delonge ekzistis. La esprimo ''terminologio'' ekzemple germane (''Terminologie'') fine de la 18-a jarcento, france (''terminologie'') je la komenco de la 19-a jarcento. Tiel en la 18-a jarcento, oni parolis ekzemple pri ''nomenklaturoj''. La esprimo ''terminologio'' mem povas havi plurajn signifojn. En la franca lingvo, ekzemple, ''terminologie'' havas ĝis 5 signifojn:
* '''Aro de terminoj rilate al fako''', arto, tekniko, scienco, agado, firmao, lernejo, esploristo, aŭtoro, ktp. (ekz. "terminologio de ĥemio" estus gvidlibro, kiu enhavas ĉiujn terminojn pri ĥemio). En tiu senco ''terminologio'' estu sinonimo de ''nomenklaturo'' aŭ ''glosaro''.
* '''Procezo de faka nomigado''' (ekz. fakulo inventas novan objekton kaj ĝin nomas).
* '''Laboro por priskribo kaj listigo de terminoj''' de fako
* '''Studado kaj pripensado de la formado de terminoj''' (ekz. kial oni uzas plej ofte ''komputilo'' kaj ne ''komputero'') kaj la rilato de terminoj kun la realo.
* '''Disvolvigo de rilataj teorioj kaj metodoj''' (ekz. ĉu oni diru esperante ''Fejsbuk'' aŭ ''Facebook'')
Por [[Esperanto]] rolas la [[Terminologia Esperanto-Centro]] de [[UEA]].
 
Linio 18:
=== Leksikologio kaj terminologio ===
[[Dosiero:Onosema-gio.jpg‎|thumb|right|350px|Maldekstre, ''semasiologio''. Dekstre, ''onomasiologio''.]]
Pri ĝenerala lingvo okupiĝas la scienco ''leksikologio''. Pri faklingvoj okupiĝas la scienco '''''terminologio'''''. Leksikologio celas priskribi la “sintenon” de vortoj en la ĉiutaga lingvo-uzo, kaj tion praktike faras pere de leksikografia laboro, ties rezulto estas ''vortaro''. '''Terminologio celas priskribi sistemojn, arojn de nocioj, kaj tion praktike faras pere de terminografia laboro, ties rezulto estas ''terminaro'''''. Kutime leksikografia laboro postulas semasiologian procezon, kaj terminografia laboro postulas onomasiologian procezon. ''Semasiologio'' volas diri eliri de nomindiko por serĉi ties signifon. ''Onomasiologio'' volas diri eliri de signifo (nocio) por serĉi ties nomindikon.
 
=== Leksikografiisto kaj terminologiisto ===
Linio 25:
*Ĉe la terminologiisto: Tiu objekto estas tiel (enhavas ciferplaton, braceleton ktp.), ties celo estas indiki tempon kaj oni uzas ĝin en tiu tereno, kaj ĝi rilatas kun tiu kaj tiu tiamaniere. Kiel oni povas plej bone nomi ĝin? (tio estas onomasiologia procezo: iri de la signifo al la nomindiko)
 
Sekve, '''leksikografia laboro ĝenerale temas pri starigo de korpusoj kaj difino de ties elementoj'''. Alidirite, oni ofte arigas la plej ofte uzatajn elementojn de ĝenerala lingvo (vortojn) kaj oni difinas ilin. '''Terminografia laboro, malsame, temas pri kompreno de nocioj en iu kampo, de ties rilatoj unu kun la aliaj, kaj fine de ties nomigoj.'''
 
== Kiu inventis terminologion ==
Linio 32:
== Terminologia normigado ==
Terminologia normigado ekis je la komenco de la 20-a jarcento. Tiel ekzemple en Germanio organizaĵo de germanaj inĝenieroj (VDI, ''Verein Deutscher Ingenieure'') lanĉis projekton pri leksikono de teknologioj (nomita ''Technolexikon'') kaj kunigis pli ol 3,5 milionoj de registraĵoj ene de nur 3 jaroj (inter 1902 kaj 1905). De la Esperanto-movado oni citu la ''Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teknikaj vortoj'', starigita de la scienca kaj teknika komisio de la Internacia scienca asocio esperantista. La verko publikiĝis en 1911 kaj direktoriĝis fare s-ro [[Maurice Rollet de l'Isle|Rollet de l'Isle]]. Sekve jam komence de la pasinta jarcento, oni celis al kuna regularo por fakkomunikado (kiel krei terminojn, kiajn terminojn preferi, ktp.). Samtempe naskiĝis la unuaj normigaj organizaĵoj, tiel [[International Electrotechnical Commission|''International Electrotechnical Commission'' (IEC)]] en 1906 kaj germanie [[DIN]] en 1917 (tiam ''Normenausschuss für den deutschen Maschinenbau'' - normiga komitato pri germana maŝinkonstruado). Pro disvolviĝinta [[industriiĝo]] - ne sen ligo kun la [[unua mondmilito]] - aperis grava neceso de konsentoj, do de normoj.
Je la naskiĝo de la 20-a jarcento ekster de la Esperanto-movado temis ĉefe pri kunigado de terminoj kaj starigo de unu- aŭ plurlingvaj terminaroj (fakvortaroj). La unuaj teorioj pri terminologio aperis nur en la 1930-aj jaroj, la unuaj internaciaj rekomendoj en la 1960-aj jaroj (publikaĵoj de [[Internacia Organizaĵo por Normigado|Internacia organizaĵo por normigado (ISO)]] kaj fine la unuaj internaciaj normoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj. '''Terminologia normigado restas sekve relative freŝdata agado.'''
 
== Kiuj nuntempe zorgas pri terminologio ==
Linio 39:
== Terminografia registraĵo ==
[[Dosiero:minimumaregistrajo.jpg|thumb|left|280px|Dudirekta unika rilato inter nocio kaj minimuma terminolografia registraĵo.]]
Kio celas registraĵo? Terminologio provas krei aŭ priskribi sistemojn de nocioj. '''Unu registraĵo reprezentas unu nocion en sistemo'''. La rilato estas kaj dudirekta kaj unika. Simple esprimite (ankaŭ dependas de kia terminologio-terion oni uzas), '''nocio ĉefe baziĝas sur tri elementoj: fako (kunteksto), difino kaj termino'''. Sekve tiuj tri elementoj formu minimuman terminologian registraĵon.
Kompreneble en la praktiko ankaŭ aldonindas numeron de registraĵo (por administrado) kaj daton (por ke oni sciu, ĉu nuntempe uzeblas termino). Foje indiko pri fako povas esti la titolo de la terminaro kaj la dato tiu de la publikigado.
Kroma enhavo de terminografiaj registraĵoj multe dependas de la celpubliko. En Neesperantujo, la regulaj kaj plej oftaj homoj, kiuj uzas terminarojn estas profesiaj tradukistoj. Por ili ekzemple indas enmeti informojn pri taksado de termino (ĉu preferata, akceptata, evitinda, ktp.), lingvaj rimarkoj (ekz. ĉu oni majuskligas kaj konservas originalan ortografion de propra nomo en termino), kaj frazeologio (ekz. kun kiuj verboj kutime kombiniĝas termino). Por profesie homtraduki oni komprenu la tekston. Pro tio ankaŭ bonas doni al tradukistoj instruilajn rimarkojn (ekz. por pliklarigi nocion, kompletigante difinon, kiu enhavu nur esencajn karakterizaĵojn). Krom tio, profesia terminaro por tradukistoj reguligas kaj do enhavu ĉiujn terminojn, ĉu bonaj ĉu malbonaj.
Koncize, oni redaktas terminaron laŭ ties celoj. Tute komence, indas sin demandi, kiamaniere oni volas, ke la verko utilos. Krom la '''devigaj kampoj de la registraĵoj''' ('''fako, difino kaj termino'''), oni aldonas kampojn laŭ bezonoj. La formon de la registraĵoj kaj ties kampojn oni elektu prefere antaŭ ekredakti.
 
== Polisemoj kaj homonimoj en terminologio ==
[[Dosiero:terminologiaakvo.jpg|thumb|right|530px|Sama realo vidata de du kompetentuloj pri malsimilaj fakoj.]]
[[Dosiero:registrajojterm.png|thumb|left|530px|Maldekstre, homonimio kaj polisemio en vortaraj registraĵoj; dekstre, homonimio en terminaraj registraĵoj.]]
Pro memorigaj kialoj: [[Homonimo|''homonimo'']] estas lingva elemento, kiu samas al alia lingva elemento (ekz. ortografie), sed kiu havas malsaman signifon. La elemento “eno” povas signifi kaj la monunuon de Japanio kaj la internan parton de iu ajn. Homonimio oni ne intermiksu kun polisemio. [[Polisemio|''Polisemo'']] estas lingva elemento kun pli ol unu signifo. '''Polisemoj tute ne ekzistas terminologie'''. Tio estas vidpunkto kaj konscia decido de terminologiaj fakuloj. Ĝenerallingve troviĝas kaj homonimoj kaj polisemoj, sed en terminologia scienco ekzistas nur homonimoj. '''El tiuj faktoj oni elfluas la konkludon, ke terminografia registraĵo ĉiam ampleksas nur unu difinon'''. Ĝuste ne ekzistas termino, kiu reprezentas pli ol unu signifon. Tio eble ŝajnas neintuicia; oni sin demandus ekzemple, kion fari, se oni volas difini “akvo” unumaniere en fizika fako kaj alimaniere en ĥemia fako. La respondo estas tute simpla: '''“akvo” en fizika fako kaj “akvo” en ĥemia fako estas du apartaj nocioj'''. Pro tio, ke estas du nocioj, oni terminografie kreas du registraĵojn. Alivorte, “akvo” kaj “akvo” estas homonimoj.
 
== Terminografia difino ==
'''Kaj termino kaj difino reprezentas nocion. Termino estas mallonga ilo por indiki nocion, difino estas iomete pli longa ilo, kiu celas distingi nocion disde aliaj en fako'''. Difino sekve estas kerna parto de terminologia registraĵo, kiu interalie respegulas la pozicion de nocio en sistemo. Nocioj estas priskribitaj kaj identigitaj pere de iliaj karakterizaĵoj. '''Difino konsistas el genra nocio kaj specifaĵo(j)'''. [[Dosiero:terminologiaondo.jpg|thumb|left|630px|Ekzempla nocio-sistemo. ''Elektromagneta ondo'' kaj ''mekanika ondo'' estas tipoj de ondoj. Same, ''ikso-radioj'', ''ultraviolaj radioj'' kaj ''videblaj radioj'' estas tipoj de ''elektromagnetaj ondoj'', kaj ''sonondo'' estas tipo de ''mekanika ondo''.]]
Ĉar terminologiajn registraĵojn oni organizas laŭ sistemo, ili ĝin reprezentas. Tio volas diri, ke ankaŭ '''la difino montras kian formon havas la sistemo'''.
[[Dosiero:strukturitajdifinoj.jpg|thumb|right|380px|Difinoj el ĉi-kuna nocio-sistemo.]]
Jenas konkreta ekzemplo el la du ĉi-kunaj figuroj:
Linio 57:
*''elektromagneta ondo: perturbo, kiu trairas medion kaj propagiĝas en ĝi per oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj''
ĉar [perturbo, kiu trairas medion] oni povas anstaŭtauigi per [ondo], kiun ni jam klarigis. Sekve oni nur skribas:
*''elektromagneta ondo: '''ondo''', kiu propagiĝas per oscilantaj elektraj kaj magnetaj kampoj''
Kaj plej ofte oni grasigas aŭ substrekas jam difinita superordita nocio, por ke la uzantoj pli serĉu la difinon en la terminaro, se ili ŝatas tion fari. En terminologia fako, oni parolas pri '''heredo'''. Tio estas – kiel supre – '''subordita, specia nocio heredas la enhavon de superordigita nocio'''.
[[Dosiero:termdifinoj.jpg|thumb|left|680px]] '''Cetere, difino ebligas distingi nocion disde aliaj'''. Ekzemple ĉi-troviĝas (ilustraĵo). Ĉi-tie tuj videblas, ke la tri nocioj troviĝas je la sama nivelo en la nocio-sistemo, pro tio, ke ili havas similan genran nocion [elektromagnetaj ondoj] kaj, due, ke ''ultraviolaj radioj'' poziciĝas ekzakte inter ''videblaj radioj'' kaj ''iksoradioj''.
Kompreneble, rilatoj inter nocioj ne ĉiam estas tiel klaraj kiel en la ĉi-kuna ekzemplo. Tamen, tio, kio gravas, estas ĉefe ke '''oni organizu la fakon je nocio-sistemo antaŭ oni skribu difinojn, ĉar la difinoj respegulas la nocio-sistemon'''.
En plurlingva terminografia agado, difinoj ludas la rolon de komparilo. Ili permesas montri, ĉu nocio en lingvo A kongruas kun nocio en lingvo B. Ĉar terminoj ne havas signifon en si mem, oni ĉiam bezonas unue difinitajn nociojn en ĉiuj lingvoj de la terminografia verko antaŭ oni komencu ligi terminojn de malsamaj lingvoj. '''Terminografie, oni parigas nociojn, ne terminojn.'''
 
==Vidu ankaŭ==