Domenico Cimarosa: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Vivo: 19-a jarcento
Linio 11:
La sekvaj 13 jaroj de la vivo de Cimarosa enhavas neniujn rimarkindajn okazintaĵojn. Li plue skribis serion de operoj por diversaj italaj teatroj, loĝis kelktempe en Romo, kelktempe en Napolo kaj entreprenis koncertvojaĝojn. Ekde [[1784]] ĝis [[1787]] li vivis en [[Florenco]] kaj skribis ekskluzive por la urba teatro. Tiutempe lia produktiveco estas enorma, li komponis komikajn kaj seriozajn operojn, kantatojn kaj eklezimuzikaĵojn. Inter multaj aliaj verkoj jenaj estas speciale menciindaj: ''Caio Mario''; la tri bibliaj operoj ''Assalone'', ''La Giuditta'' kaj ''Il Sacrificio d'Abramo'', krome ''Il Convito di Pietra'' kaj ''La Ballerina amante'', komika opero prezentita en Venecio kun granda sukceso.
 
En [[1787]] Cimarosa iris sekve de invito de la carino [[Katerino la 2-a (Rusio)|Katerino la 2-a]] al [[Sankt-Peterburgo]]. Je ŝia kortego li restis kvar jarojn kaj skribis ankaŭ ĉi tie enorman nombron de komponaĵoj, pleje laŭokazaj pecoj, de kiuj eĉ ne konserviĝis la nomoj. En [[1791]] li forlasis [[Rusio]]n kaj sekvis inviton de imperiestro [[Leopoldo la 2-a (Sankta Romia Imperio)|Leopoldo la 2-a]] sukcedi [[Antonio Salieri]] kiel kortega komponisto en [[Vieno]]. Ĉi tie li komponis sian ĉefverkon ''[[Il matrimonio segreto]]'' (''La sekreta geedziĝo''), kiu rangas inter la plej bonaj sukcesoj de leĝera opermuziko. En [[1793]] Cimarosa reiris al Napolo, kie ''Il Matrimonio segreto'' kaj aliaj verkoj estis alprenitaj aplaŭdege. Inter la komponaĵoj el la tempo de lia lasta restado en Napolo menciendas la komika opero ''Le Astuzie femminili'' kaj la serioza opero "Gli Orazi e Curiazi". Tiun ĉi lastan li verkis en [[1796]] por Venecio kreante per tio verko, kiu vaste montras trans la sojlo de [[la [[19-a jarcento]].
 
Dum la okupado de Napolo far‘ de la trupoj de la [[Francio|franca]] respubliko Cimarosa alprenis komponkomisiojn de la novaj potenculoj, pro kio li post la reveno de la [[Burbono (dinastio)|Burbonoj]] estis arestita kaj kondamnita al morto. Pro intervenado de influriĉaj admirantoj oni mildigis lian kondamnon en ekzilon, tiel ke li forlasis Napolon direkten Sankt-Peterburgo. Sed lia sanstato nun estis malbona, kaj post longa suferado li mortis en Venecio januare [[1801]] pro inflamo de la dika intesto. La speco de lia malsaniĝo vekis la suspekton, ke liaj kontraŭuloj venenus lin, kion oni tamen post formala enketo rifuzis kiel senfonda. Li laboris ĝis la lasta momento de sia vivo, tiel ke unu el liaj operoj post lia morto restis nekompleta.