Pulva konspiro: Malsamoj inter versioj

1 bitokon aldonis ,  antaŭ 6 jaroj
sen resumo de redaktoj
e (Roboto: Forigo de 40 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q45810))
La '''pulva konspiro''' ([[Angla lingvo|anglalingve]] ''Gunpowder Plot'') estis malsukcesa atenco kaj komploto elpensita de grupo da [[Katolikismo|katolikoj]], kiuj volis mortigi samtempe la [[Brita monarkio|anglan reĝon]] [[Jakobo la 1-a (Anglio)|Jakobo la 1-a]], lian familion kaj parton de la angla [[aristokratio]], per la eksplodigo de la [[palaco Westminster]] en [[Londono]] je la [[5-a de novembro]] [[1605]] (okaze de la malferm-ceremonio de la Parlamento). La komploto ŝajne ricevis la sekretan subtenon de la [[Hispanio|hispana registaro]] kaj, eble, tiun de la [[Jezuitoj]].
 
La konspirulojkonspirantoj, gviditaj de [[Guy Fawkes]], riproĉis al la [[Anglikanismo|anglikana]] reĝo Jakobo la 1-a lian netoleremon koncerne siajn samreligianojn, sed ankaŭ koncerne [[Puritanismo|puritanojn]]. La konspiro estis tamen malkaŝita de katolika lordo, amiko de Guy Fawkes, ĉar li ricevis leteron konsilante al li ne ĉeesti la ceremonion. La keloj de la palaco estis serĉfositaj de la gardistaro, kaj oni trovis la [[pulvo]]n dediĉitan al la atenco. Guy Fawkes estis arestita, kiam li pretiĝis ekflamigi 36 barelojn da pulvo. Ĉiuj konspiruloj devis fuĝi, aŭ estis pendumitaj aŭ dismembrigitaj.
 
La supozita plano de tiuj katolikaj ekstremuloj, estritaj de Robert Catesby, estis anstataŭi Jakobon per lia filino Elizabeto, kiun ili esperis konverti al la romkatolikismo. Per reĝa apogo kaj turno al la obeo al Romo, la tuta Anglio povus esti rekatolikigita. La malkaŝo de la Pulva konspiro provokis popolan senton, kiun Salisbury profitis por atingi el la Parlamento fonduson pli grandajn ol tiuj kiujn estis ricevinta la reĝino Elizabeto.<ref>Croft, p 64.</ref>
Sennoma uzanto