Esperanto: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e →‎Kritiko kaj respondoj al kritiko: ĝustigis ligilon al ĵus movita retejo
e tri korektoj: caraj cenzuristo -> caraj cenzuristoj, manskribo -> manuskripto, komencanta milito -> komenciĝanta milito
Linio 49:
 
==== Fina versio ====
La unua projekto de Zamenhofo, nomita ''Lingwe uniwersala,'' estis pli malpli preta jam en la jaro 1878, sed la patro de la aŭtoro, instruisto de lingvoj, konsideris la laboron vana kaj utopia, tial li verŝajne perdigis la manskribonmanuskripton, konfiditan al li de la filo. Inter la jaroj [[1879]]–[[1885]] Zamenhofo studis medicinon en Moskvo kaj Varsovio. Tiutempe li denove eklaboris pri la internacia lingvo. La unuan renovigitan version li instruis jare [[1879]] al siaj amikoj. Post kelkaj jaroj li jam tradukis poezion, por ke kiel eble plej perfektigi la lingvon. En la jaro [[1885]] li skribis: ''„Ses jarojn mi laboris pri perfektigo kaj testado de Esperanto, kvankam jam en la jaro 1878 ŝajnis al mi, ke la lingvo tute pretas.“''<ref name="Lingvaj Respondoj">Zamenhof, L. ''Lingvaj Re­spondoj.'' Konsiloj kaj opi­nioj pri Espe­ranto. 6-a eldono. Marmande : Espe­rantaj Francaj Eldonoj, 1962. LR 51. [http://www.luin.se/inko/109-7.pdf Atingebla interrete].</ref>
 
Kiam li jam preparis publikigon de la lingvo, la caraj cenzuristocenzuristoj malpermesis tion. Zamenhofo estis tre elrevigita pro tio kaj sian libertempon pasigis per tradukado ekz. de la [[Malnova Testamento]] aŭ kelkaj teatraĵoj de [[William Shakespeare|Shakespeare]]. Fine en la jaro [[1887]] li povis eldoni la unuan lernolibron, kun la nomo ''«Международный языкъ» (La internacia lingvo).'' Fakte tio estis la sama lingvo, kiun oni ĝis hodiaŭ parolas. Laŭ la kaŝnomo de Zamenhofo ''Doktoro Esperanto'', sub kiu la libro estis eldonita, la lingvo baldaŭ eknomiĝis ''La lingvo de d-ro Esperanto'' kaj pli malfrue mallongigite ''Esperanto.''<ref name="borovko" /><ref name="historie">VONDROUŠEK, J. ''Z histórie esperanta'' Esperanto.sk. Legita 2007-09-01. [http://www.esperanto.sk/eo/historio.php Atingebla interrete.] (Esperante, slovake.)</ref><ref>PAGE, Hugh R., Jr. ''Esperanto'' Great Barrington (Massachusetts, USA): Berkshire, 2005-05-24. Legita 2007-09-01. [http://www.berkshirepublishing.com/assets_news/WHTG/articles/Esperanto_24-May-2005.html Atingebla interrete.] (Angle.)</ref><ref>ČELIAUSKAS, Petras. Zamenhof en Veisiejai. En ''Litova Stelo'' Numero marto-aprilo, jarkolekto 1998. Litova Esperanto-Asocio. Legita 2008-08-14. [http://www.is.lt/LEA/zamenhof.htm Atingebla interrete.] (Esperante.)</ref>
 
===== Datoj de publikiĝo =====
Linio 78:
Jam dum la Universala Kongreso en [[Barcelono]] jare [[1909]] realiĝis kelkaj renkontiĝoj de ĉeestantaj katolikoj, kiuj fine decidis organizi venontjare, do en [[1910]], apartan kongreson de katolikaj Esperantistoj. Dum ĝi estis fondita la [[Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista]] (IKUE), kies ĉefa organo, la ĵurnalo [[Espero Katolika]], tamen estis eldonata jam ekde [[1903]] kaj nun do temas pri la plej malnova ĝis nun aperanta Esperanta periodaĵo.<ref>''Konciza historio de IKUE.'' Roma (Italujo)&nbsp;: IKUE. [http://www.ikue.org/historio.html Atingebla interrete.] Legita 2007-09-09. (Esperante.)</ref>
 
En la jaro [[1912]] Zamenhof dum solena sermono enkadre de la 8-a UK en [[Krakovo]] rezignis sian oficialan rolon en la movado. La deka Universala Kongreso estis okazonta en [[Parizo]] jare [[1914]], aliĝis tien preskaŭ 4000 homoj, sed komencantakomenciĝanta milito malebligis ĝin kaj Zamenhof povis reveturi hejmen nur tra la [[Skandinavujo|Skandinavajn]] ŝtatojn.
 
La sopiro pri paco kaj harmonio post la [[Unua Mondmilito]] vekis novajn esperojn, danke kion Esperanto estis rapide disvastiĝanta. La unua Universala Kongreso post la milito okazis jare [[1920]] en [[Haag]], la 13-a UK jare [[1921]] en [[Prago]]. En [[1927]] en la [[Vieno|Viena]] kastelo [[Hofburg]] estis fondita la memstara [[Esperantomuzeo kaj Kolekto por Planlingvoj]], kiu en [[1929]] alkroĉiĝis al la [[Aŭstruja Nacia Biblioteko]] kaj hodiaŭ rezidas en aparta konstruaĵo.<ref>''NB online&nbsp;– Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo.'' Wien (Aŭstrujo)&nbsp;: Österreichische Nationalbibliothek. [http://www.onb.ac.at/sammlungen/plansprachen/index.htm Atingebla interrete.] Legita 2007-09-09. (Germane.)</ref>