Walt Disney World: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 5:
[[Walt Disney]] malfermis la grandan parkon [[Disneyland|Diznilendon]] en 1955, en [[Anahejmo]], [[Kalifornio]]. Poste, Disney imagis eĉ pli grandan parkon, kaj lanĉis sian "Floridan Projekton" kiu komencis sekrete aĉeti grandajn terpecojn en centra Florido per fikciaj korporacioj. En [[1965]], Disney anoncis sian planon konstrui orient-usonan version de Diznilendo, sed en multe pli granda dimensio. Ĉefa inter la planoj estis moderna, futureca urbo nomata "EPCOT", la Eksperimenta Prototipa Urbo de l' Futuro.
 
Disney mortis en [[1966]], tamen la laboro daŭrigis. Anstataŭ konstrui estontec-stilan urbon, la ĉefa koncentriĝo estis la starigo de amuzejo, nome la Magia Regno, kiu malfermis al publiko en [[1971]]. Dua parko malfermis en [[1982]] sub nomo de EPCOT-Centro, tamen ĝi ne estis futureca urbo, sed similis multe al [[internacia ekshibicio]]. En [[1989]], malfermiĝis tria parko, la Filmfarejo de [[Disney]]-MGM. Kvara parko, Besta Regno, malfermiĝis en [[1998]].
 
==Servoj==