Afero Tarija: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
El [[1825]] al [[1826]], la tiama vilaĝo [[Tarija]] [taRIĥa], poste urbo, kaj teritorioj apartenantaj al sia partio (tiam ''tenencia de gobierno'') kaj aliaj de la najbara [[departemento Potosí]], estis celo de disputo por ties posedo inter la [[Unuiĝintaj Provincoj de Rivero Plata]] kaj la tiam ĵus sendependigita [[Respubliko Bolivio]]. La konflikto solviĝis definitive en [[1889]].
 
Fine de la 18a jarcento la areo apartenis al la zono de [[Potosí]]. En 1807 pro ordono de la reĝo de Hispanio ĝi estis trapasata al la areo de [[Salta]]. Malferma konsilantaro malakceptis la decidon plenumi la reĝan ordonon de 25a de julio de 1808, kaj sendis peton al la reĝo por ke tiu petu al la papo (ĉar temis ankaŭ pri aparteno al la ekleziaj dividoj) nuligu la dependon de Tarija al Charcas ĉar veturi tien al Salta estis multe pli malfacile ol alveni al [[Ĉukisako]]. La koresponda papa buleo por tiu modifo de la limoj de [[diocezo]]j, ne povis esti elsendita ĉar la papo [[Pio la 7-a]] estis arestita de [[Napoleono Bonaparte]]. La 25an de junio de 1810 la konsilantaro de Tarija estis el la unuaj kiuj aliĝis al la [[Maja Revolucio]]. Tamen la nova argentina registaro ne ŝanĝis la situacion kaj en 1814 la reĝo Fernando la 7-a nuligis ĉian ŝanĝon. Dum la [[Argentina Milito por Sendependiĝo]] Tarija estis okupita de trupoj reĝistaj kaj patriotaj diversajn fojojn el 1812 al 1817. Denove en 1824 kaj 1825. La 6an de aŭgusto de 1825 naskiĝis la [[Respubliko Bolivio]] sen inkludi ankoraŭ Tarija, sed foje deputitoj de Tarija petis aligon al Bolivio. Pro ordono de [[Simón Bolívar]] de 17a de novembro de 1825, Tarija restis de [[Argentino]], sed la toriĥanoj plupetis disigon el Salta.