Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 20:
[[File:Primer Conquista del Desierto.jpg|thumb|left|250px|right|alt="Colored engraving depicting 3 uniformed men on horseback on a hilltop with dead bodies strewn about and one uniformed man pointing to the valley below in which half-naked warriors are fleeing before a line of uniformed and mounted troops"|Rosas (centre, sur malhela ĉevalo) militestre kontraŭ Indianoj en la Kampanjo de la Dezerto, 1833]]
Dum la registaro en Bonaero okupiĝis pri aliaj aferoj, ranĉistoj ekmoviĝis al sudaj teritorioj kiuj ĝis tiam estis okupitaj de indiĝenaj popoloj. La rezulta nekontrolita terkapto kaj konfliktoj postulis reagon de la registaro. Rosas mem estis apoginta tiun politikon, ĉar li estis donante teron al militveteranoj kaj al ranĉistoj serĉe de alternativaj [[herbejo]]j dum sekegoj. La registaro donis al Rosas estron de armeo por subpremi la indiĝenojn de la disputita teritorio. Rosas bone traktis tiujn indiĝenojn kiuj submetiĝis al la blankuloj, sed ankaŭ luktis arde kontraŭ tiuj kiuj malakceptis tion. La Kampanjo de la Dezerto daŭris el 1833 al 1834, kaj Rosas sukcese subkaptis la tutan regionon. La konkero de la sudo fare de Rosasmalfermis multajn aldonajn eblojn por pluaj teritoriaj etendoj.
 
==Dua guberniepoko==
Dum Rosas estis en la Kampanjo de la Dezerto, nome en oktobro de 1833 okazis rosisma puĉo kiu postulis revenon de Rosas kiel absoluta guberniestro. La provinca guberniestro Juan Ramón Balcarce rezignis, kaj same aliaj du sukcedantoj. La 7an de marto 1835, Rosas estis reelektita guberniestro kaj ricevis denove diktatorajn povojn. Li kontrolis la tuton de la administrado, inklude la juĝan sistemon, pere de lojalaj subuloj. Balotado estis ĉiam favoraj al li, ĉar temis pri manipulitaj eektadoj, kio laŭ li necesis, ĉar por needukita popolo, tio estis garantio de la stabileco. Liaj partianoj ricevis premiojn, dum opoziciantaj gazetoj estis bruligitaj publike surstrate. Oni starigis kulton al la personeco de Rosas pere de portretomontrado, paradoj ktp. ''Rosismo'' jam ne estis nur federala frakcio, sed la tuta federismo estis ''rosista'', dum unueciguloj estis kontraŭ-rosisma movado. [[Totalismo]] estis etendita al ĉiu aspekto de la vivo: kontraŭunuecigaj motoj aperis en oficialaj dokumentoj, eĉ civiluloj estis devigitaj porti ruĝajn signojn aŭ eĉ vestaĵojn, eĉ tipaj lipharoj estis devigaj! Oni ne plibonigis la vivkondiĉojn de malriĉuloj, [[kamparano]]j, indiĝenoj aŭ nigruloj. [[Sklaveco]] estis permesita kaj Rosas mem posedis sklavojn. Ĉiukaze li estis populara inter nigruloj, kun kiuj li foje partoprenis en [[kandombleo]], kaj gauĉoj, kiuj miris sian ordonemon.
 
La [[ŝtata terorismo]] estis uzita ne nur kontraŭ unueciguloj, sed ankaŭ kontruax membroj de lia propra partio, kiu estis supozeble ne tre fidelaj. Tiele timego etendiĝis al ĉiuj tavoloj de la socio. La juĝa sistemo vidiĝis devigita al uzado de [[mortopuno]].<ref>Bethell, Leslie (1993). Argentina since independence. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-43376-2. pp. 26–27.</ref> Por ĉio tio Rosas ĝuis la helpon de preskaŭpolicaj rotoj nome ''Sociedad Popular Restauradora'' kaj ''Mazorca'', kiuj libere eniris en domoj, arestis, torturis aŭ mortigis. Metodoj inkludis lancadon, langotranĉon, kastradon aŭ similaj barbaraĵoj.<ref>Lynch, John (1981). Argentine dictator: Juan Manuel De Rosas, 1829–1852. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-1982-1129-5. p. 214.</ref> Modernaj ĉirkaŭkalkuloj informas pri 2,000 personoj ekzekutitaj el 1829 al 1852.<ref>Lynch, John (2001). Argentine Caudillo: Juan Manuel de Rosas (2 ed.). Wilmington, Delaware: Scholarly Resources. ISBN 0-8420-2897-8. p. 118.</ref> Terorismo estis same uzita en la batalkampo.
 
==Notoj==