Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 25:
 
La [[ŝtata terorismo]] estis uzita ne nur kontraŭ unueciguloj, sed ankaŭ kontruax membroj de lia propra partio, kiu estis supozeble ne tre fidelaj. Tiele timego etendiĝis al ĉiuj tavoloj de la socio. La juĝa sistemo vidiĝis devigita al uzado de [[mortopuno]].<ref>Bethell, Leslie (1993). Argentina since independence. Cambridge: Cambridge University Press. ISBN 0-521-43376-2. pp. 26–27.</ref> Por ĉio tio Rosas ĝuis la helpon de preskaŭpolicaj rotoj nome ''Sociedad Popular Restauradora'' kaj ''Mazorca'', kiuj libere eniris en domoj, arestis, torturis aŭ mortigis. Metodoj inkludis lancadon, langotranĉon, kastradon aŭ similaj barbaraĵoj.<ref>Lynch, John (1981). Argentine dictator: Juan Manuel De Rosas, 1829–1852. Oxford: Oxford University Press. ISBN 0-1982-1129-5. p. 214.</ref> Modernaj ĉirkaŭkalkuloj informas pri 2,000 personoj ekzekutitaj el 1829 al 1852.<ref>Lynch, John (2001). Argentine Caudillo: Juan Manuel de Rosas (2 ed.). Wilmington, Delaware: Scholarly Resources. ISBN 0-8420-2897-8. p. 118.</ref> Terorismo estis same uzita en la batalkampo.
 
=== Ekstera politiko ===
En la nordo, la ambicioj de la bolivia diktatoro [[Andrés de Santa Cruz]], kiu hegemoniis en la ĵus fondita [[Peru-Bolivia Konfederacio]] kaj klopodis invadi Jujuy kaj Salta kun apogo de kelkaj unueciguloj elmigrintaj, kondukis al milito inter la Argentina Konfederacio kaj la Peru-Bolivia Konfederacio. La milito estis estrita de Heredia, guberniestro de Tukumano kaj la lasta de la federalestroj rivalaj al Rosas, sed li estis murdita fine de [[1838]] kaj tiele finis la milito kaj malaperis la lasta federala rivalo; la venontaj internaj malamikoj estis jam klare nefederalaj.
 
La rilato kun [[Brazilo]] estis malbonaj, sed ne okazigis militon, almenaŭ ĝis la krizo kiu kondukis al la [[Batalo de Caseros]]. Neniam estis problemoj kontraŭ [[Ĉilio]], kvankam tie rifuĝiĝis multaj opoziciantoj, kiuj eĉ lanĉis kelkajn ekspediciojn el tie kontraŭ argentinaj provincoj. Paragvajo proklamis sian sendependon kaj anoncis ĝin oficiale al Rosas, kiu respondis, ke li povis nek agnoski nek malkoni tiun deklaron. Praktike lia intenco estis realigi la antikvan provincon Paragvajo al la Konfederacio, pro kio li blokadis la internajn riverojn, por devigi Paragvajon al negocado. Paragvajo respondis aliance al la malamikoj de Rosas, sed neniam estis milito inter ambaŭ armeoj.
 
En [[Urugvajo]], la nova prezidanto [[Manuel Oribe]] liberigis sin el sia antaŭanto [[Fructuoso Rivera]]. Sed tiu, kun apogo de unueciguloj de Montevideo (inter ili Lavalle) kaj de la imperiistoj de [[Brazilo]] setlintaj en [[Suda Rio-Grando]], formis la novan strukturon de la [[Partido Colorado (Urugvajo)|“coloradoj”]] (al kiuj Oribe kontraŭstaris la [[Partido Nacional (Urugvajo)|"blankuloj"]]) kaj venis al revolucio nome [[Guerra Grande]]. Meze de 1838 sieĝis la ''colorados'' la registaron, rifuĝinta malantaŭ la muroj de [[Montevideo]]. La ''colorados'' ĝuis dekomence la apogon de la franca ŝiparo kaj de la brazila protektorato. Antaŭ tio, Oribe rezignis oktobre de 1838, klarigante ke forpelis lin eksterlanda ŝiparo kaj retiriĝis al Bonaero.
 
===Franca blokado===
 
==Notoj==