Juan Manuel de Rosas: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Linio 34:
 
===Franca blokado===
Ekde 1830, Francio intencis pligrandigi sian influon en Latinameriko kaj, ĉefe, la etendon de sia ekstera komerco. Ĉar Argentino ne estis ankoraŭ organizita konstitucie, la francoj pensis, ke ili povos almenaŭ devigi ĝin fari komercajn favorojn. En novembro de 1837, la franca vickonsulo prezentiĝis al la ministro por eksteraj aferoj, Felipe Arana, kun plendoj pri liberigo de du francaj prizonuloj, pri interkonsento simila al tiu de la Argentina Konfederacio kun Anglio kaj la escepto de la militservo por ties civitanoj, nome ekskuzoj.
 
Arana malakceptis la postulojn, kaj post monatoj, en marto de 1838 la franca ŝiparo blokadis la havenon de Bonaero kaj la tutan marbordon de la rivero apartenanta al la Respubliko Argentino. Poste oni etendis ĝin al la resto de la marbordaj provincoj, por malfortigi la aliancon de Rosas kun ili, kun propono malfari la blokadon de ĉiu provinco kiu rompus kun li. En oktobro de 1838, la franca ŝiparo atakis la [[Insulo Martín García|insulon Martín García]]. La blokado multe suferigis la ekonomion de la provinco, ĉar fermis la eblojn eksporti. Tio malkontentigis la brutobredistojn kaj la komercistojn, multaj el kiuj deflankixgis silente al la opozicio.
 
==Notoj==