Unukornulo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 60 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q7246)
ligilo
Linio 1:
[[Dosiero:DomenichinounicornPalFarnese.jpg|thumbnail|300px|eta]]
 
'''Unukornulo''' estas [[mito|mita]] [[bestoj|besto]]. Ĝi estas priskribata kiel [[ĉevalo]] kun unu [[Korno (anatomio)|korno]] sur la [[frunto]]. En modernaj bildigoj, la korno povas esti la sola eco, kiu diferencigas ĝin de ĉevalo, sed tradicie ĝi havis ankaŭ barbon de virkapro, [[vosto]]n de [[leono]] kaj fendhufojn. Nuntempe la mito vivas en filmoj kie ofte estas [[blanko|blanka]] tenera ĉevalo kun ora helikforma korno.
 
La dentegon de la [[narvalo]] aŭ de la [[rinocero]] oni iam prezentis kiel pruvon de la vereco de la mito. La figuro povas deveni el [[Hindio]] kie loĝas la [[hinda rinocero]] ''([[Rhinoceros unicornis]])'' pri kiu disvastiĝis misaj informoj kaj priskriboj.
 
Unukornulo ne ekzistas en la malnova greka [[mitologio (mitaro)|mitologio]] sed jam la greka [[historiisto]] [[Ktesio]] kaj la roma historiisto [[Plinio la pli maljuna]] konis ĝin. Ktesio ([[5-a jarcento a.K.]] rakontas en sia verko ''Indika'' pri blankaj sovaĝaj azenoj el [[Hinda subkontinento|Hindio]], kiuj havas akran kornon en la mezo de frunto. Plinio rakontas pri Monokero, kiu havas [[korpo (biologio)|korpon]] de [[ĉevalo]], piedojn de [[elefanto]] kaj voston de [[apro]].
 
== Vidu ankaŭ ==