Pompeu Fabra: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Pompeu Fabra
 
e + Biografio
Linio 15:
 
== Biografio ==
Pompeu Fabra naskiĝis en Gràcia, kiu tiutempe ankoraŭ estis aparta disde Barcelono, en 1868. Li estis la lasta el dek du infanoj naskiĝintaj de Josep Fabra i Roca kaj lia edzino Carolina Poch i Martí. Kiam Pompeu estis ses-jaraĝa, la familio translokiĝis al Barcelono.
 
Ekde tre junaĝe Fabra dediĉis sin al studado de la [[Kataluna lingvo]]<ref name="Arkitekto">The Architect of Modern Catalan: selected writings /Pompeu Fabra (1868-1948). Tradukita de Alan Yates. John Benjamins Publishing Co., Amsterdamo, Nederlando.</ref>. Pere de la gazeto kaj eldonejo ''[[L'Avenç]]'', li partoprenis en la kampanjo por reformi Katalunan ortografion inter 1890-1892. Li publikigis ''Tractat d'ortografia catalana'' kun la verkisto kaj eldonisto [[Jaume Massó i Torrents]] kaj [[Joaquim Casas i Carbó]], fama juristo kaj verkisto, en 1904.
 
Malgraŭ lia persona interesiĝo pri lingvistiko, Fabra studis industrian inĝenieradon en [[Barcelono]] kaj en 1902 akceptis kiel postenon katedron de ĥemio en la Lernejo de Inĝenierado en [[Bilbao]]<ref name="Arkitekto"/>. Dum lia deĵorado en Bilbao, Fabra aktive partoprenis en la "Unua Internacia Kongreso de la Kataluna Lingvo" okazinta en 1906. Tiu ĉi evento donis al li ioman prestiĝon en la kampo de Kataluna lingvistiko. En 1911, li revenis al Barcelono por fariĝi ''katedra'' profesoro pri la Kataluna &mdash; posteno kreita de la ''diputació'' (loka registaro) de Barcelono &mdash; kaj membro de la departemento de [[filologio]] en la novkreita ''Institut d'Estudis Catalans'', de kiu li poste fariĝis prezidanto. En 1912 li publikigis sian ''Gramática de la lengua catalana'' (en la hispana).
{{Redaktata|Dominik}}
 
La Instituto publikigis la ''Normes ortogràfiques'' en 1913, la ''Diccionari ortogràfic'' en 1917, kaj ĝian oficialan ''Gramàtica catalana'' en 1918<ref name="Arkitekto"/>. Tiun saman jaron, Fabra ankaŭ eldonis la lernolibron ''Curs mitjà de gramàtica catalana,'' publikigitan de l'Associació Protectora de l'Ensenyança Catalana. Liaj "Converses filològiques", unue publikigitaj en la gazeto "[[La Publicitat]]", estis poste kompilitaj kiel "Popular Barcino." Probable lia plej fama verko estis la ''Diccionari General de la Llengua Catalana'' (1932), kies unua eldono poste fariĝis la oficiala vortaro de la Instituto.
 
En 1932, dank' al lia scienca prestiĝo, li estis unuanime nomita ''katedra'' profesoro de la Respublika ''Universitat Autònoma de Barcelona'' (ne konfuzenda kun la posta ''Universitat Autònoma de Barcelona'' kreita en la 1960-aj jaroj sub la reĝimo de Franco). La sekvantan jaron li estis nomita Prezidanto de la guverna konsilio de la Universitato, kio rezultis en lia enkarcerigo en 1934 post la "eventoj de la 6-a de oktobro" kiam soldatoj de la [[Dua Hispana Respubliko]] devis subpremi la ribelon de la Kataluna registaro kondukitan de [[Lluis Companys]]<ref name="Arkitekto"/>.
 
Fabra estis reinstalita al sia fakultata posteno post la elektoj de february 1936, sed la [[Hispana Enlanda Milito]] komenciĝis en julio samjare, kaj li devis fuĝi el sia lando kiam Barcelono estis invadita de la armeo de Franco. En 1939 li estis ekzilita en [[Francio]] kie li suferis multajn mankojn. Li vivis en [[Parizo]] kaj [[Montpellier]], kie li prezidis la literaturan konkurson ''[[Floraj Ludoj|Jocs Florals]]'' en 1946. Li fine translokiĝis al [[Prada de Conflent]] en la Katalun-parolanta areo de Francio, kie li mortis {{mortodato|1948|12|25}}. Iam dum la ekzilo li faris sian testamenton en [[Andoro]], por ke tio estu farita en lando kie la Kataluna estas la oficiala lingvo<ref name="Arkitekto"/>.
 
== Heredaĵo ==
Linio 34 ⟶ 41:
* ''Diccionari ortogràfic: precedit d'una exposició de l'ortografia catalana'' (1931)
* ''El català literari'' (1932)
 
== Bibliografio ==
* The Architect of Modern Catalan: selected writings /Pompeu Fabra (1868-1948). Tradukita de Alan Yates. John Benjamins Publishing Co., Amsterdamo, Nederlando.
 
== Referencoj ==