Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Aldono de kelkaj kategorioj
Neniu resumo de redakto
Linio 64:
== Germanaj Imperiestroj ==
La Germanaj Imperiestroj estis samtempe [[reĝo]]j de [[Prusio]]; ĉiuj tri imperiestroj apartenis al la [[dinastio]] de la [[Hohencolernoj]]. La sekvaj estis la regantoj de la imperio:
* Ekde [[1871]]- ĝis [[1888]]: [[Vilhelmo la 1-a (Germana Imperiestro)|Vilhelmo la 1-a]].
* En [[1888]]-[[1888]]: [[Frederiko la 3-a (Prusio)|Frederiko la 3-a]], kiu estis filo de sia antaŭulo. Li mortis enofice je kancero.
* Inter [[1888]]- kaj [[1918]]: [[Vilhelmo la 2-a (Germana Imperiestro)|Vilhelmo la 2-a]].
 
La 9-an de novembro 1918 la kanceliero [[Max von Baden]], sub politika premo, anoncis la eksiĝon de Vilhelmo la 2-a. Tiu fakte nur poste konfirmis tion. Vilhelmo neniam revenis al Germanujo (li estis en Belgio dum la eksigo) kaj mortis en 1941 en ekzilo en Nederlando. Ankoraŭ hodiaŭ vivas idoj de Vilhelmo.
Linio 100:
==== 1871-1878 ====
[[Dosiero:Bundesarchiv Bild 146-1990-023-06A, Otto von Bismarck.jpg|thumb|right|Bismarck, 1881.]]
Dum la unuaj jaroj post la estigo de la Germana Regno, ĝia fondinto Bismarck ankoraŭ ludis tre gravan rolon kiel regna kanceliero. Ĝis ĉirkaŭ 1878/1879, li preferis kaj subtenis la politikon de la [[Nacia Liberala Partio]], kiu estis la plej granda partio en la unua regna elekto de 1871 gajninte 30,1% de la voĉoj. Sub la regado de la liberala partio, pluraj ekonomiaj reformoj plimodernigis la germanan [[Nacio-ŝtato|nacio-ŝtaton]], i.a. la forigo de restaj doganoj, la enkonduko de nacivasta monunuo (la tiel-nomata “Mark”''Mark'') kaj aliaj normitaj mezuroj. Ankaŭ juraj reformoj kontribuis al la interkultura unuigo de la germanaj subŝtatoj. Tamen, la granda subŝtato Prusujo, kies estraro ĉefe organizis la germanan union, ankoraŭ estis dominanta en la regna politiko, ĉar la imperiestro samtempe estis prusa reĝo kaj la ĉefministro de Prusujo preskaŭ ĉiam ankaŭ estis la kanceliero de la germana regno.
 
En 1873, ekonomia krizo nomita “Gründerkrach”''Gründerkrach'' (germane: “fondinta''krako krako”de fondintoj'') ŝokis la financan merkaton, i.a. en [[Usono]], [[Aŭstrio-Hungario|Aŭstrujo-Hungarujo]] kaj Germanujo. Post 1871, la germana ŝtato ricevis kontribuciojkontribuciojn de [[Tria Franca Respubliko|Francujo]], kiu malsukcesis en la milito kontraŭ Prusujo. Aldone, la liberala politiko ebligis pli facilan kreon de akciaj entreprenoj. Sekve, ekonomia optimismo pligrandiĝis en la germana regno kaj la akcioj kreskis rapide. Malmulte poste, la spekulativa bobelo eksplodis kaj la krizo evidentiĝis. En la sekvaj jaroj, la ekonomio ankoraŭ suferis sub la krizo, pro kio oni nomis la fazon post la akcia falo “Gründerkrise”''Gründerkrise'' (germane: “fondinta''krizo de krizo”fondintoj''). Ĉar la ekonomia politiko de la liberala partio antaŭiris la krizon, oni akuzis la liberalulojn kaj la judojn, kiuj estis la ĉefiniciatintoj de ekonomiaj krizoj laŭ la opinio de tiuj, kiuj serĉis propekan kapron.
 
Post la krizo, Bismarck ne plu laboris kun la liberaluloj, kiuj perdis 7% de la voĉoj inter 1871 kaj 1878, sed li nun pli intense laboris kun la konservativaj partioj. Dume, li enkondukis leĝon kontraŭ socialismo, per kiu li intencis malfortigi la plifortiĝantan [[Socialdemokratia Partio de Germanio|socialdemokratian partion]].
Linio 112:
Ekde la 1880aj jaroj, Bismarck pluigis sian batalon kontraŭ la socialismo per la enkonduko de tri asekuroj, nome al la malsanulara, la maljunulara kaj la akcidenta asekuroj. La kanceliero ne nur intencis bati la socialistojn per fari reformojn, kiujn ili deziris kaj kiuj ilin popularigis. La reformoj ankaŭ parte solvis la [[Socia demando|socian demandon]] per la interveno de la ŝtato, alie ol la liberaluloj volis. Ilia intenco estis, ke la socia demando estu solvata ene de la socio, ekzemple per memhelpaj organizaĵoj.
 
Intertempe, la germana regno evoluis al granda potenco, kies ekonomio kaj ĉefurbo kreskis tiel rapide, ke ĝi baldaŭ kapablis konkurenci kun landoj kiel [[Britujo]] kaj [[Rusia Imperio|Rusujo]]. En 1877, la germana ĉefurbo [[Berlino]] havis unu milionon da enloĝantoj,<ref>Berlin.de: ''Die kaiserliche Reichshauptstadt''. Ligilo: http://www.berlin.de/berlin-im-ueberblick/geschichte/kaiserliche_hauptstadt.de.html. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> dum nek [[Moskvo]] nek [[Sankt-Peterburgo]] havis pli ol 800.000 enloĝantoj. Iĝinte pli forta, la regno ankaŭ estis konfrontata kun pli da internaciaj konfliktoj, ekzemple kun la “milito''milito-jam-videblas-krizo”krizo'', en kiu Rusujo kaj Britujo certigis, ke ili intervenus, se Germanujo denove atakus Francujon. Sed la regno ankaŭ kapablis akiri prestiĝon kiel gastiganto de la [[Kongreso de Berlino|Berlina kongreso]], kiu precipe koncernis la politike ŝanceliĝantan situacion en la [[Balkano]].
 
Eksterpolitike, la nove fondita imperio devis alianciĝi kun aliaj potencoj por ne esti izolita. Lokiĝante inter Francujo kaj Rusujo, Bismarck konstante timis aliancon inter tiuj landoj, kiuj kune povus ataki Germanujon ĉe du frontoj. Por eviti tian kontraŭgermanujan koalicion, Bismarck formis sekretan aliancon kun Rusujo en 1887. Krom tio, Germanujo jam estis en alianco kun Aŭstrujo-Hungarujo ekde 1879, al kiu sin aldonis Italujo tri jarojn poste. En tiu sistemo, Bismarck evitis la eblon de alianco kontraŭ Germanujo kaj samtempe ekskludis Francujon el la alianca sistemo. Britujo ajnkaze ne apartenis al iu ajn alianco tiutempe.
Linio 123:
Kontraste al Bismarck, Vilhelmo la 2-a ne opiniis, ke la teritorio, kiun Germanujo havis ekde 1871, sufiĉis por esti granda potenco. Anstataŭe, la imperiestro pligrandigis la militan ŝiparon por konkurenci kun Britujo kaj akiri koloniojn en aliaj kontinentoj. La germana koloniismo, kvankam Vilhelmo tutenergie provis ĝin praktiki, ne estis tre fruktodona, ĉar la plejmulto de la eblaj kolonioj jam estis okupata de aliaj potenco, i.a. Britujo, Francujo kaj la [[Otomana Imperio]]. Tamen, kelkaj koloniaj restoj povis esti aneksataj, ekzemple [[Germana Sudokcidenta Afriko]] aŭ [[Germana Orient-Afriko]] kaj iuj insuloj en la pacifiko. Entute, oni koloniis ĉ. 2,7 milionoj da kvadratigataj kilometroj.<ref>Eikenberg, Gabriel: ''Statistische Angaben zu den deutschen Kolonien''. El: ''dhm'' (germana historia muzeo). Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/kaiserreich/aussenpolitik/kolonien2/. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref>
 
La tiel-nomata “Weltpolitik”''Weltpolitik'' (germane: “Mondpolitiko”''Mondpolitiko''), kiel oni nomis la germanan imperialismon, precipe estis malŝatata de la socialdemokratoj, kiuj pli kaj pli fortiĝis en la germana regno. Nek la kontraŭsocialisma leĝo nek la sociaj reformoj enkondukitaj de Bismarck povis haltigi la sukceson de la socialisma partio, SPD, kiu en la elekto de 1912 eĉ gajnis 34,8% kaj estis la plej granda partio en la nova parlamento.<ref>StJbDR, 1914, p. 342.</ref> La socia demando, al kiu Bismarck provis respondi per la novaj asekuroj, denove graviĝis en granda ondo de la industriigo, kiu okazis fine de la 19-a jarcento: Inter 1882 kaj 1907, la ekonomiaj sektoroj de industrio kaj komerco kune kreskis je 10,9%, dum la agrikulturo malkreskis je eĉ 13,2%.<ref>Hohorst, Gerd et al.: Sozialgeschichtliches Arbeitsbuch. (socihistoriaVol. libro2: deMaterialien lazur laboro),Statistik voldes Kaiserreichs 1870–1914. 2Munkeno 1978, p. 66.</ref>
 
Kadre de la mondopolitiko, la germana regno konkurencis kun Britujo pri la kreado de ŝipoj, en kiu venkis Britujo. Inter 1906 kaj 1914, la Unuiĝinta Reĝlando kreis 38 batalŝipojn kaj Germanujo kreis 24.<ref>Trueman, Chris: ''The Naval Race 1906 to 1914''. El: ''History Learning Site''. Ligilo: http://www.historylearningsite.co.uk/naval_race_1906_to_1914.htm. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> Sed la konkurenco ne nur estis restriktata je ŝipkreado, sed oni ankaŭ batalis pri kolonioj: Dufoje la germana regno provis pliintensigi sian influon en Maroko per sendi ŝipojn tien, sed Francujo, al kiu apartenis la Maroka teritorio tiutempe, kaj Britujo sin defendis kontraŭ Germanujo sukcese.
 
Dum la eksterpolitikaj malfacilaĵoj plimultiĝis, la alianca sistemo de Bismarck iompostiome ŝanĝiĝis malavantaĝe por Germanujo. Vilhelmo la 2-a ne pluigis la sekuran aliancon kun Rusujo, kaj kelkaj politikistoj kaj diplomatoj preferis la forfalon de tiu alianco, i.a. [[Bernhard von Bülow]], kiu poste iĝis kanceliero kaj posteulo de Caprivi. Bülow anstataŭe volis refirmigi la aliancon kun Aŭstrujo-Hungarujo, kiu estis malamiko de Rusujo pro konfliktoj en [[Balkano]]. Intertempe, Britujo kaj Francujo alianciĝis en 1904 kaj Rusujo aliĝis al tiu alianco en 1907. Tiumaniere, Germanujo estus havinta du frontojn kontraŭ la malamika alianco inter Francujo, Britujo kaj Rusujo, se milito okazus.
 
==== La Unua Mondmilito (1914-1918) ====
{{ĉefartikolo|Unua Mondmilito}}
La 28-an de junio 1914, la heredanto de la aŭstra trono, [[Franz Ferdinand d'Este|Franz Ferdinand]], estis murdata de serba naciisto en la urbo [[Sarajevo]]. Sekve de tiu okazaĵo en la Balkano, kiu jam estis de longe la plej malstabila regiono en Eŭropo, Aŭstrujo-Hungarujo deklaris militon al [[Serbujo]]. Antaŭ ol Rusujo, kiu sin komprenis kiel savanto de la balkanaj landoj, povis ataki Aŭstrujo-Hungarujon, Germanujo sendis ultimaton al Rusujo kaj al Francujo, kaj post kiam la ultimatoj ne estis respondataj, la regno deklaris militon al ambaŭ la 1-an kaj la 3-an de Aŭgusto 1914.<ref>dhm (germana historia muzeo): ''Kriegserkärungen''. Ligilo: http://www.dhm.de/lemo/html/wk1/kriegsverlauf/kriegserklaerungen/. Vidita la 27-an de Oktobro 2013.</ref> La aliancoj efikis kvazaŭkiel ĉenreakcio, en kiu unu ago sekvis aŭtomate al la alia. La Unua Mondmilito kreiĝisestiĝis.
 
Origine la germanaj soldatoj pensis, ke la milito jam estus finita je decembro 1914, sed baldaŭ evidentiĝis, ke tio estis utopio. Ĉe la okcidenta fronto, inter Germanujo kaj Francujo estiĝis grandega aro da tranĉeoj, kiuj apenaŭ moviĝis. Ĉe la orienta fronto, inter Germanujo kaj Rusujo, la germanaj trupoj estis pli sukcesaj. En 1917, la Rusa Revolucio okazis kaj sekve, la komunistoj, kiuj ekde tiam regis en Rusujo, igis pacon kun la regna registaro. Dume, britaj ŝipoj blokis la nordan maron por eviti manĝaĵan komercon al Germanujo. Kiam en vintro 1916/1917 la enlanda produktado de manĝaĵoj estis katastrofe malsufiĉa, grandaj partoj de la popolo suferis malsaton. Post kiam Usono aliĝis al la kontraŭgermana alianco, la milita malsukceso de la regno preskaŭ certis. En Oktobro 1918, la registaro iomete demokratiiĝis sub la rego de la socialdemokratia partio, ĉar Usono postulis demokratian ŝanĝon antaŭ olla subskribo de paca kontrakto kun Germanujo. Tamen, sub la premo de maldekstraj revoluciistoj kaj ribelantaj soldatoj, la kanceliero [[Max von Baden]] anoncis la abdikon de Vilhelmo la 2-a, sen ke tiu mem sciis priintencis tioabdiki. La 9-an de Novembro, la socialdemokrato [[Philipp Scheidemann]] proklamis la Germanan Respublikon kaj per tio finigis la imperiestran regnon. Du tagojn poste, la milito finiĝis por Germanujo.
 
== Konstitucio ==
Linio 206:
 
== Ekonomio ==
[[Dosiero:BASF Werk Ludwigshafen 1881.JPG|thumb|right|Industrio en la Ruhr-regiono]]
La grava rolo de la Germana Regno sur la scenejo de internacia politiko ne nur estis kaŭzata de sia grandeco kaj militforteco. Precipe la ekonomio ebligis la pligravigon de Germanujo kiel Eŭropa grandpotenco. Fine de la 19-a jarcento okazis plua ondo de la [[Industria Revolucio]], kiu unuflanke pliintensigis la gravecon de la [[Socia demando]] kaj rezulte plifortigis la influon de la germana [[social-demokratio]] kaj aliflanke promociis la ekonomian kapaciton de Germanujo. Per la pligrandigo de la industria sektoro, la konstruado de armiloj, ŝipoj, aviadiloj kaj aliaj militiloj kaj la urbanizado plirapidiĝis. La industria koro de Germanujo estis la [[Ruhr-regiono]], kie ĝis hodiaŭ lokiĝas la ĉefejoj de [[ThyssenKrupp]], kiu subtenis la germanan ŝtaton i.a. kun armiloj (ankaŭ dum la nazia tempo).
 
La urbanizado kaj la industriigo bezonigis pli bonan infrastrukturon, kiu ankaŭ estis rapide konstruata en Germanujo. Kun preskaŭ ok fervojoj per kvadratigata kilometro, Germanujo havis unu de la plej bone evoluitaj fervojsistemoj.<ref>Kaiserliches Statistisches Amt: ''Internationale Übersichten.'' El: ''Statistisches Jahrbuch für das Deutsche Reich, 1914'', p. 42. Ligilo: [http://www.digizeitschriften.de/fileadmin/scripts/pdf.php?UklQPTgwLjEzNy41Ni4zNyZQUE49UFBONTE0NDAxMzAzXzE5MTQmbG9nSUQ9bG9nMzEmZmVzPSZBQ0w9WVRveU9udHBPakE3Y3pvNU9pSkZZMjl1YjIxcFkzTWlPMms2TVR0ek9qUTZJbVp5WldVaU8zMD0mdGFyZ2V0RmlsZU5hbWU9UFBONTE0NDAxMzAzXzE5MTRfbG9nMzEucGRm]. Vidita la 24-an de Decembro 2013.</ref> Krome, la Germana Regno fortegis koncerne komercon, ĉar valoroj je 5,6&nbsp;miliardoj da [[Germana Marko|marko]]j estis eksportataj en 1904, do Germanujo estis je la tria plej alta pozicio de eskportantaj landoj post Usono kaj Britujo.<ref>Kaiserliches Statistisches Amt: ''Internationale Übersichten.'' Samfonte, pp.&nbsp;57-59.</ref> Ankaŭ la enlanda ekonomia forteco de la regno estis tre progresa, ekzemple konsiderante la mezan nombron de senlaboruloj inter 1871 kaj 1914, kiu nur estis 1-2%, dum en Britujo je la sama tempo la nombro fluktuis inter 5% kaj 10% kaj en la [[Tria Franca Respubliko]] inter 6% kaj 10%. Krome, la fakto, ke la regna ekonomio [[orbazo|baziĝis sur oro]], kontribuis al la stabileco de la prezoj kaj de la valuto. Inter la fondiĝo de la imperio kaj la eko de la unua mondmilito, la ĉiujara inflacio meze estis nur 0,48%.<ref>Müller, Wolfgang; Siegert, Roland: ''Deutschlands großer Sprung nach vorn.Das vergessene Goldene Zeitalter: Wirtschaft, Wissenschaft und Kultur im Deutschen Kaiserreich''. Ligilo: http://www.wilhelm-der-zweite.de/kaiser/grossersprungnachvorn.php. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref>
 
=== Laborantoj el tuta popolo en ekonomiaj sektoroj<ref>Hohorst, Gerd et al.: Samloke.</ref> ===
 
{| class="wikitable"
! Sektoro !! 1882 !! 1895 !! 1907
|-
| Agrokulturo || 41,6% || 35,0% || 28,4%
|-
| Industrio/Metio || 34,8% || 38,5% || 42,2%
|-
| Komerco/Trafiko || 9,4% || 11,0% || 12,9%
|-
| Hejmaj servoj || 5,0% || 4,3% || 3,3%
|-
| Publika servo/liberaj profesioj || 4,6% || 5,1% || 5,2%
|-
| Senlaboruloj/rentuloj || 4,7% || 6,1% || 8,1%
|}
 
== Naciaj Identeco kaj Eŭforio ==
[[Dosiero:Wernerprokla.jpg|thumb|370px|right|La proklamacio de Vilhelmo la 1-a kiel germana imperiestro unuigis la germanojn kaj (pleje) igis ilin eŭforiaj]]
La fondiĝo de la germana regno post longa tempo donis respondon al la tiel-nomata [[germana demando]], kiu povus esti formulata tiel: “Kiel akireblas germana nacio-ŝtato?”. Tiu demando longe ne povis esti facile respondata, ĉar la germanoj estis subdividataj en multegaj diversaj subetnoj, i.a. la prusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la hamburganoj kaj multaj aliaj. Sed ekde la militoj kontraŭ [[Napoleon Bonaparte]], kiuj vekis naciajn interesojn en Germanujo, la enpopola volo de unuiĝo estis tiel forta, ke en [[1848]] eksplodis revolucio por libereco kaj tutgermana unuiĝo. Sed la plejmulto de la princoj kaj reĝoj de la unuopaj germanaj landoj timis, ke ili povus perdi sian sendependecon kaj potencon, se Germanujo iĝus unu nacio. Do, kiam Bismarck unuigis la germanajn landojn, li kreis la germanan imperiestran regnon en 1871 kiel ''federacion'' de princoj. La princoj ne perdis sian potencon entute, sed tamen la popolo estis en grandega eŭforio post la regna unuiĝo. La revo de komuna nacio-ŝtato plene realiĝis.
 
Kiam Vilhelmo la 2-a iĝis imperiestro, li pligravigis la rolon de la militistoj en la nacio. Tiumaniere, la nacia konscienco orientiĝis laŭ la prusa tradicio de militarismo – jam [[Frederiko la 2-a (Prusio)|Frederiko la Granda]], kiu metis Prusujon en egalnivelan pozicion kun Aŭstrujo meze ĝis fine de la 18-a jarcento. La plejmulto de la germanoj ne nur kontentis, sed eĉ ĝojis pri sia regno, ankaŭ pro la ega sukceso ekonomia de la regno, kaj sekve ili kunĝojis pri la soldatismo de Vilhelmo, kiu promesis “lokon ĉe la suno”, kio signifis, ke Germanujo iĝus mondpotenco.<ref>Kulke, Ulli: ''Als Deutschland seinen Platz an der Sonne forderte''. El: ''Die WELT''. Publikigita la 6-an de Aŭgusto 2013. Ligilo: http://www.welt.de/geschichte/article118739959/Als-Deutschland-seinen-Platz-an-der-Sonne-forderte.html. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref> Aliflanke, tiuj, kiuj malŝatis la militismon – pleje la socialdemokratoj – estis nomataj “senpatriaj kamaradoj” de la politika elito.<ref>Universal-Lexikon: ''Vaterlandslose Gesellen''. Publikigita en 2012. http://universal_lexikon.deacademic.com/314492/Vaterlandslose_Gesellen. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref> Pro la malbonaj laborkondiĉoj, la socialdemokratoj tamen fortiĝis kaj transformis la regnon iompostiome al socia ŝtato, kaj fine la plej granda amaso da germanoj amis sian patrion tiutempe kaj eŭforis pri la Unua Mondmilito, kiu ebligis pligrandigon de Germanujo.
 
Seniluziigitaj post la milito malsukcesa por Germanujo, la plejmulto de la germanoj malŝatis la Vajmaran Republikon kiel sekvantan ŝtaton de la imperiestra regno, ĉar la respubliko estis asociata kun ekonomia krizo kaj nacia subpremo (ĉar la venkintoj de la milito forprenis de Germanujo unu seponon de ĝia teritorio). Multaj deziris denove havi stabilan kaj fortan, eĉ se ne demokratian Germanujon kiel la imperiestran regnon kaj do voĉdonis por [[Adolf Hitler]], kiu misuzis la revojn kaj dezirojn de la germanoj. Malgraŭ la dua seniluziigo sekve de la dua mondmilito, multegaj germanoj ĝis hodiaŭ pensas, ke Otto von Bismarck estas tiu persono, kiu faris plej multon por la germana nacio. Tio pruvas, ke eĉ hodiaŭ la nacia unuigo per Bismarck ne nur restas en la memoro de la germanoj, sed ankaŭ estas rigardata kiel tre feliĉa momento kaj identigilo en la germana historio.
 
== Politikaj partioj ==