Afrikanso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Plua polurigo kaj ĝisdatigo.
Linio 33:
 
=== Filmoj ===
Gravaj [[filmoj]] afrikansaj estas inter aliaj "''Jannie Totsiens''" (''Ĝis la Revido, Joĉjo'') pri frenezulo, "''Broer Matie''" (''Frato Maĉjo''), "''Paljas''" (''Sorĉilo'') pri mutulo kaj "''Fiela se Kind''" (''La Infano de Fiela'') pri blanka knabo adoptita de miksdevena virino. La filmoj temas ofte pri batalado kontraŭ [[antaŭjugoantaŭjuĝo]]. La plej gravaj afrikansaj filmistoj estis Jans Rautenbach kaj Manie van Rensburg. Gravaj aktoroj estas (estis) inter aliaj Wena Naudé, Anna Neethling-Pohl, Patrick Mynhard, Sybil Coetzee, Eckardt Rabé, Regardt van den Bergh, Marius Weyers, Dulcie van den Bergh, Tobie Cronjé, Katinka Heyns, Hans Strydom, Al Debbo, Leon Schuster, Steve Hofmeyr kaj multaj aliaj, eĉ sen menciado de la nova generacio nuntempa, inter kiuj troviĝas ankaŭ pli kaj pli da neblankaj aktoroj. Tiurilate oni devas mencii almenaŭ pionirulinon Sharleen Surtie-Richards. Mondkvalitaj afrikanslingvaj aktoroj kiuj ludas ankaŭ en anglalingvaj filmoj estas inter aliaj [[Charlize Theron]], kiu gajnis [[oskaro]]n pro sia ĉefrolo en la psikologia dramo "''Monster''", kaj Arnold Vosloo en sia rolo kiel ĉefpastro Imhotep en la horora filmserio "''The Mummy''". La anglalingva filmo "''Promised Land''" (''Promesita Lando'') estas bazita sur afrikansa romano "''Na die Geliefde Land''" de Karel Schoeman.
 
<!-- Kiel tio ĉi rilatas al la afrikansa lingvo?