Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 98:
{{ĉefartikolo|Militoj de Germana Unuiĝo}}
La Germana Imperiestra Regno estis la unua tutgermana [[nacio-ŝtato]]. Antaŭ 1871, multaj diversaj germanaj landoj ekzistis sur la mapo de [[Eŭropo]], el kiuj la plej dominantaj, Prusujo kaj Aŭstrujo, vivis en longa konkurenco, kiu montriĝis ekzemple en la [[sepjara milito]] meze de la 18-a jarcento. En la 19-a jarcento, pli ekzakte en [[1864]], ambaŭ germanaj ĉefpotencoj militis kune kontraŭ [[Danujo]] kaj gajnis [[Ŝlesvigo]]n kaj [[Holstinio]]n por la [[Germana Federacio]] (kiu estis kvazaŭ alianco inter la germanaj landoj). Kiam ekis konflikto inter ili pri la administrado de la akiritaj landoj, la Germana Federacio dissolviĝis (pro la militado inter ĝiaj membroŝtatoj) kaj Prusujo superis Aŭstrujon finfine. Kiam [[Otto von Bismarck]] kiel ĉefministro de Prusujo vidis la eblon ataki Francujon, kiu estis la komuna malamiko de la germanoj tiutempe, por veki naciismon en la germanoj kaj por formi Germanan nacion sub prusa regado, li prenis la unuan ŝancon kaj militis kontraŭ la okcidenta najbaro. Kiam la franca reĝo kaj ties registaro estis malfortigataj per prusaj armeoj, la germanaj subŝtatoj unuiĝis en ties deziro je nacia unueco. La prusa reĝo, Vilhelmo la 1-a, estis proklamata kiel Unua Germana Imperiestro, kaj Bismarck iĝis la unua kanceliero de la germana regno. Pro lia opinio, ke nur “fero kaj sango” povas decidi pri la “grandaj demandoj de l’ tempo”,<ref>Neugebauer, Karl-Volker: ''Grundkurs deutsche Militärgeschichte. Die Zeit bis 1914.'' Oldenbourg Wissenschaftsverlag, Munkeno 2006, p. 331.</ref> pro lia militismo, kiu unuigis la germanan regnon, kaj pro lia forta efekto kaj amasa influo al la politiko de la regno ĝis 1890, li estas ofte nomata “la fera kanceliero”<ref>DER SPIEGEL: ''Dem Tod des Eisernen Kanzlers''. El: ''Der Spiegel (40/1968)''. Publikigita la 30-an de Septembro. Ligilo: http://www.spiegel.de/spiegel/print/d-46056068.html. Vidita la 2-an de Aprilo 2014.</ref>.
 
==== Proklama Ceremonio ====
[[Dosiero:Wernerprokla.jpg|thumb|370px|right|La proklamacio de Vilhelmo la 1-a kiel germana imperiestro unuigis la germanojn kaj (pleje) igis ilin eŭforiaj]]
 
La imperiestro estis proklamata la 18-an de Januaro 1871 de la germanaj princoj en la tiel-nomata ''spegula salono'' de la [[Kastelo de Versailles]]. Kaj la loko kaj la tempo de la proklamo havis grandan simbolan signifon: 170 jarojn antaŭ ĝi, la Reĝlando Prusujo estis kreata.<ref>wissen.de: ''Deutsche Reichsgründung 1871''. Ligilo: http://www.wissen.de/thema/deutsche-reichsgruendung-1871. Vidita la 2-an de Aprilo 2014.</ref> Koncerne la proklamejon, temis pri la kastelo de la francaj reĝoj konstruita de [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]], unu de la plej potencaj kaj plej bone-konataj reĝoj de la franca historio. La humiligon, ke nun en la milito inter Francujo kaj la germanaj landoj la prusa reĝo estis plipotencigata en ekzakte tiu salono, kiu estis kvazaŭ metaforo de la franca supereco, repagis la francoj post la unua mondmilito, en kiu la francoj superis la germanojn kaj devigis ilin subskribi la [[Traktato de Versajlo|Traktaton de Versajlo]] en tiu sama spegula salono.
 
=== Kanceliero Bismarck (1871-1890) ===
Linio 232 ⟶ 237:
 
== Naciaj Identeco kaj Eŭforio ==
[[Dosiero:Wernerprokla.jpg|thumb|370px|right|La proklamacio de Vilhelmo la 1-a kiel germana imperiestro unuigis la germanojn kaj (pleje) igis ilin eŭforiaj]]
La fondiĝo de la germana regno post longa tempo donis respondon al la tiel-nomata [[germana demando]], kiu povus esti formulata tiel: “Kiel akireblas germana nacio-ŝtato?”. Tiu demando longe ne povis esti facile respondata, ĉar la germanoj estis subdividataj en multegaj diversaj subetnoj, i.a. la prusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la hamburganoj kaj multaj aliaj. Sed ekde la militoj kontraŭ [[Napoleon Bonaparte]], kiuj vekis naciajn interesojn en Germanujo, la enpopola volo de unuiĝo estis tiel forta, ke en [[1848]] eksplodis revolucio por libereco kaj tutgermana unuiĝo. Sed la plejmulto de la princoj kaj reĝoj de la unuopaj germanaj landoj timis, ke ili povus perdi sian sendependecon kaj potencon, se Germanujo iĝus unu nacio. Do, kiam Bismarck unuigis la germanajn landojn, li kreis la germanan imperiestran regnon en 1871 kiel ''federacion'' de princoj. La princoj ne perdis sian potencon entute, sed tamen la popolo estis en grandega eŭforio post la regna unuiĝo. La revo de komuna nacio-ŝtato plene realiĝis.<ref>La eŭforion atestas dokumentoj el tiu tempo. '' No. 10. Provinzial-Correspondenz.
Neunter Jahrgang. 8. März 1871.'' Ligilo: http://zefys.staatsbibliothek-berlin.de/amtspresse/ansicht/issue/9838247/1741/. Vidita la 28-an de Marto 2014.</ref>