Pompeu Fabra: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e + Biografio
e Lluís Companys
Linio 23:
La Instituto publikigis la ''Normes ortogràfiques'' en 1913, la ''Diccionari ortogràfic'' en 1917, kaj ĝian oficialan ''Gramàtica catalana'' en 1918<ref name="Arkitekto"/>. Tiun saman jaron, Fabra ankaŭ eldonis la lernolibron ''Curs mitjà de gramàtica catalana,'' publikigitan de l'Associació Protectora de l'Ensenyança Catalana. Liaj "Converses filològiques", unue publikigitaj en la gazeto "[[La Publicitat]]", estis poste kompilitaj kiel "Popular Barcino." Probable lia plej fama verko estis la ''Diccionari General de la Llengua Catalana'' (1932), kies unua eldono poste fariĝis la oficiala vortaro de la Instituto.
 
En 1932, dank' al lia scienca prestiĝo, li estis unuanime nomita ''katedra'' profesoro de la Respublika ''Universitat Autònoma de Barcelona'' (ne konfuzenda kun la posta ''Universitat Autònoma de Barcelona'' kreita en la 1960-aj jaroj sub la reĝimo de Franco). La sekvantan jaron li estis nomita Prezidanto de la guverna konsilio de la Universitato, kio rezultis en lia enkarcerigo en 1934 post la "eventoj de la 6-a de oktobro" kiam soldatoj de la [[Dua Hispana Respubliko]] devis subpremi la ribelon de la Kataluna registaro kondukitan de [[LluisLluís Companys]]<ref name="Arkitekto"/>.
 
Fabra estis reinstalita al sia fakultata posteno post la elektoj de february 1936, sed la [[Hispana Enlanda Milito]] komenciĝis en julio samjare, kaj li devis fuĝi el sia lando kiam Barcelono estis invadita de la armeo de Franco. En 1939 li estis ekzilita en [[Francio]] kie li suferis multajn mankojn. Li vivis en [[Parizo]] kaj [[Montpellier]], kie li prezidis la literaturan konkurson ''[[Floraj Ludoj|Jocs Florals]]'' en 1946. Li fine translokiĝis al [[Prada de Conflent]] en la Katalun-parolanta areo de Francio, kie li mortis {{mortodato|1948|12|25}}. Iam dum la ekzilo li faris sian testamenton en [[Andoro]], por ke tio estu farita en lando kie la Kataluna estas la oficiala lingvo<ref name="Arkitekto"/>.