Milano: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 247:
La Komunumo de Milano havas surfacon relative malgrandan kaj preskaŭ komplete urbostrukturan, kun [[loĝdenso]] iom malpli granda ol tiu de[[Napolo]]. La vera kaj propra urbo, la urba kontinuaĵo de konstruaĵoj, placoj, rezidejoj, fabrikoj kaj aldonaj servoj de multe transpasas la komunumajn limojn, pleje al nordo kaj al oriento por multaj kilometroj. Urba areo de la komunumo apudas je du trionoj de ĝia konturo la Komunumon de Milano, do kreante unusolan urbon komponitan el dekoj de municipoj, kun loĝantaro de ĉirkaŭ 3,9 milionoj de loĝantoj. Ĝi estas la vera kaj propra urbo, kiu havas tamen surfacon pli malgrandan ol [[Romo]], sed kun preskaŭ la sama nombro de loĝantoj. En la lastaj jaroj oni komencis identigi la Urban Areon kiu gravitas ĉirkaŭ la Granda Milano, de 4,5 milionoj de loĝantoj (datenoj UN).
 
[[Dosiero:Milan city zones,_administrative_divisions_-_Nmbrs_-_colored.svg|eta|La naŭ kvartaldistriktoj de Milano.]]
Per la noktaj satelitaj filmadoj, kaj la studoj pri la pendola trafiko oni obtenas Areon Metropolan de Milano, kiu estas larĝa ĉirkaŭ 70 kilometrojn de okcidento ĝis oriento kaj alta pli ol 65 kilometrojn de nordo ĝis sudo, deirante do de [[Novara]] en [[Piemonto]] kaj alvenante al pli posta[[Bergamo]]; en la alia direkto deirante de [[Lugano]] en [[Svisio]] (do ankaŭ transnacia) malsuprenirante ĝis Sudo ĝis [[Pavio]] kaj [[Lodi]]. Ĉi areo metropola enprenas ankaŭ la urbojn de Varese, Como, Lecco, Bergamo kaj superas larĝe la 6,5 milionojn de loĝantoj, en surfaco relative malgranda kaj de granda loĝdenso, ankaŭ sen konsideri ke, kiel en multaj eŭropaj urboj, en ĝia interno estas centoj de Km² da regionaj parkoj. Aliaj studoj plivastigas eĉ ĉi egan areon metropolan, utiligante kiel termo de difino tiujn utiligatajn en [[Usono]] (lando kie naskiĝis la areoj metropolaj kaj ĝiaj administra kaj gvida organismoj) kaj en Francio por la industriaj areoj. Do oni obtenus megalopolon de pli ol 8,5 milionoj da loĝantoj, kiu entenus ankaŭ la urbojn de Brescia, Piacenza, Crema, Verbania kaj Vercelli.