Bobby Fischer: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 16:
Bobby Fischer (proksimuma prononco: [FIŝer]) estas filo de Regina Fischer (fraŭline: Wender) kaj Hans-Gerhardt Fischer, germana biofizikisto. La gepatroj, kiuj estis geedziĝintaj fine de [[1933]] en [[Moskvo]], [[Rusio]], disiĝis kiam li havis du jarojn. Poste li vivis kun sia juddevena patrino kaj sia fratino – kiu estis 5 jarojn pli aĝa ol li - en [[Novjorko]], [[Usono]]. Li ekludis ŝakon kiel sesjarulo. La titolon de grand-majstro li akiris en [[1958]]. En la sama jaro li abrupte ĉesis frekventi lernejon, por ke li povu dediĉi ĉiujn siajn fortojn al ŝako.
 
Inter [[1957]] kaj [[1966]] li seninterrompe gajnis 8-foje la usonan ĉampionecon, en [[1964]] eĉ kun la rezulto 11:0. Survoje al mondĉampioneco li gajnis en [[1970]] la interzonan turniron en [[Palma de Mallorca]], [[Hispanio]] kaj en [[1971]] 3 ludojn kontraŭ [[Bent Larsen]], [[Mark Taimanov]] (kun la sensacia rezulto de 6:0) samkiel la eks-mondĉampionon [[Tigran Petrosjan]]. La titolon de mondĉampiono li akiris en [[1972]] en [[Rejkjaviko]] en legenda ludo kontraŭ [[Boris SpaskijSpasskij]]. Li kelkfoje malvenkis pro sia ekscentra konduto, eĉ unu ludon li perdis neludante. Spite al tio li venkis per 12,5:8,5.
 
Post kiam li iĝis mondĉampiono, dum jaroj li ludis en neniu turniro. En [[1975]] la internacia ŝakorganizaĵo [[FIDE]] forprenis de li la titolon, ĉar la traktado pri la kondiĉoj de titoldefenda ludo restis sen rezulto. Lia posteulo iĝis [[Anatolij Karpov]], kontraŭ kiu li ludis eĉ ne unu fojon.
 
Poste li malaperis, sed pro instigo de juna hungarino - kiu vidis lian mizeron en Novjorko - li reludis en [[1992]] en [[Jugoslavio]] kontraŭ sia ĉiama rivalo [[Boris SpaskijSpasskij]]. Fischer venkis lin per 17,5:12,5 kaj gajnis 3,3 milionojn da USD. Sed tiun ludon malpermesis tiu usona ŝtata instanco, kiu malpermesis komercajn kontaktojn kun la Jugoslavia reĝimo. Ekde tiam li denove retiriĝis, kaŝis sin en Hungario, Germanio kaj Japanio.
 
En julio [[2004]] japanaj policanoj arestis lin pro nevalida pasporto. [[Japanio]] decidis ekstradicii Fischer al Usono en aŭgusto, sed li venis nur al provizora arestado. Marte de 2005 Islando decidis doni ŝtatanecon al Fischer.