Alpa apuso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q321267)
Linio 33:
La voĉo estas longega trilado pli muzika ol tiu kria de la Komuna apuso, io kiel "tirititi".
==Reproduktado==
[[File:Tachymarptis melba MHNT ZOO 2010 11 159 RdN Meknès.jpg |thumb|'' Tachymarptis melba '']]
La Alpa apuso konstruas sian neston en '''kolonioj''' (el duondekduo ĝis dekduo da paroj) en akurata '''klifotruo''' aŭ kaveto, kie la ino demetas 2-3 ovojn (malofte 1 aŭ 4). Ambaŭ gepatroj kolektas materialon por la nesto dumfluge el la aero (plumoj, pajloj, ktp.) aŭ superflugante amasojn da vegetala materialo. Poste ili kungluos tion per salivo kiu malmoliĝos kaj kotigos ĉion. Foje ili profitos fendojn ekzemple '''sub pontoj''' kaj pli malofte en konstruaĵoj, sed ankaŭ en la centro de grsandaj urboj kiel [[Istanbulo]]. Tiu apuso revenas al la sama loko jaron post jaro, rekonstruante sian neston, kiam estos necesa. Tiuj birdoj pariĝas porvive.
 
Tiu specio alvenas al la reproduktejoj ĉirkaŭ du monatoj antaŭ la ovodemetado, kio okazas inter majo kaj junio. Same foriras al Afriko sufiĉe post la fino de la reprodukto. Ambaŭ seksoj kovas dum 19-21 tagoj. Ambaŭ gepatroj manĝigas la idojn per vomita bulo elinsekta. Post 6 semajnoj, la idoj ekflugas, sed [[elnestiĝo]] povas prokrastiĝi, se okazas veteraj malfacilaĵoj. Tiuj apusidoj en la nesto povas malplialtigi sian korpotemperaturon kaj iĝi torpid se malbona vetero malhelpas siajn gepatrojn kapti [[insekto]]jn proksime. Alifoje la gepatroj devos kapti predojn eĉ krepuske.
 
==Kutimoj==
La Alpa apuso pasas plej parton de siaj vivoj en aero, manĝante la insektojn kiujn ili kaptas per siaj bekoj; kutime ili ĉasas '''laŭ aroj''' kiuj kriegas dumkapte. Ili trinkas dumfluge, sed ripozas sur vertikalaj klifoj aŭ muroj. La flugo estas pli malrapida kaj pova ol tiu de ties pli etaj parencoj. Ili svebas pli ol la Komuna apuso kaj eble flugas malpli alte ĝenerale.