Universitato Concordia: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Riano (diskuto | kontribuoj)
e Ĝisdatigis la nomon de la prezidanto de la universitato
Riano (diskuto | kontribuoj)
Aldonis tradukon de la angla artikolo pri la akademiaj studoj de la universitato.
Linio 21:
La universitato estas, fakte, la rezulto de kunfando kompletigita en 1974 inter la universitato Sir George Williams, kaj la universitato Loyola, ĉi lasta administrata fare de la [[Jezuitoj|jezuita]] kongregacio.
<br clear=left>
 
== Akademiaj Studoj ==
Studentoj eniras la universitaton en septembro, aŭ, en kelkaj kazoj, en januaro aŭ majo. Bakalaŭraj diplomoj kutime postulas tri aŭ kvar jarojn da studado plentempa, magistraj diplomoj postulas de unu jaro kaj duono al tri jaroj, kaj doktora diplomo postulas almenaŭ kvar jarojn. Certifikatoj kaj aliaj licencoj kutime postulas ne pli ol unu jaron kaj duonon por fini.
 
La universitato Concordia havas pli ol 285 studprogramojn bakalaŭrajn kiuj dividiĝas en kvar fakojn. La fakoj estas la Fakultato de Artoj kaj Scienco, la Fakultato de Inĝenierarto kaj Komputeko, la Fakultato de Belarto kaj la Fakultato de Komerco John Molson.
 
La Lernejo de Postbakalaŭraj Studoj ofertas ĉirkaŭ 70 programojn kaj servojn kiuj rezultas en magistraj kaj doktoraj diplomoj kaj certifikatoj por profesiuloj kiuj volas plibonigi siajn scion kaj lertecon.
 
La Fakultato de Flankaj Studoj ofertas programojn kaj servojn kiuj desegniĝas por helpi al la studentoj ĉeesti ĉe la universitato kaj sukcesi je iliaj studoj.
 
La Instituto por Kooperativa Edukado administras pli ol 35 bakalaŭrajn kaj magistrajn programojn en alternativanta kooperativa formato de laboro-studo. La programoj kooperativaj povigas al la studentoj riĉigi ilian lernadon per partoprenado en karier-koncernaj plentempaj, pagataj  laborperiodoj de 12-17 horoj po ĉiu semajno. Depende de la fako kaj la ĉefstudo, kooperativaj studentoj kutime diplomiĝos kun minimumo de 12 monatoj de akademie koncerna sperto. Ankaŭ ekzistas opcioj por Industria Sperto kaj Profesia Sperto en certaj fakoj kiuj povigas al studentoj partopreni en nur-sumera laborperiodo. Concordia estas membro de la Kanada Asocio por Kooperativa Edukado (KAPKE).
== Bild-galerio ==
<gallery>