Germana Imperiestra Regno: Malsamoj inter versioj
[kontrolita revizio] | [kontrolita revizio] |
Enhavo forigita Enhavo aldonita
unua ŝanĝo de referencoj |
Fina korekto de la referencoj |
||
Linio 126:
==== Paca tempo (1888/1890-1914) ====
[[Dosiero:Wilhelm II of Germany.jpg|thumb|right|Imperiestro Vilhelmo la 2-a]]
Kontraste al Bismarck, Vilhelmo la 2-a ne opiniis, ke la teritorio, kiun Germanujo havis ekde 1871, sufiĉis por esti granda potenco. Anstataŭe, la imperiestro pligrandigis la militan ŝiparon por konkurenci kun Britujo kaj akiri koloniojn en aliaj kontinentoj. La germana koloniismo, kvankam Vilhelmo tutenergie provis ĝin praktiki, ne estis tre fruktodona, ĉar la plejmulto de la eblaj kolonioj jam estis okupata de aliaj potenco, i.a. Britujo, Francujo kaj la [[Otomana Imperio]]. Tamen, kelkaj koloniaj restoj povis esti aneksataj, ekzemple [[Germana Sudokcidenta Afriko]] aŭ [[Germana Orient-Afriko]] kaj iuj insuloj en la pacifiko. Entute, oni koloniis ĉ. 2,7 milionoj da kvadratigataj kilometroj.<ref>{{Citaĵo el la reto | url =http://www.dhm.de/lemo/html/kaiserreich/aussenpolitik/kolonien2/ | titolo = Statistische Angaben zu den deutschen Kolonien | titolo-aldono = | alirdato = | alirmonatotago = [[27-a de oktobro|27-an de Oktobro]] | alirjaro = [[2013]] | aŭtoro = | familia nomo =Eikenberg | persona nomo =Gabriel | aŭtoroligilo = | kunaŭtoroj = | redaktinto =
La tiel-nomata ''Weltpolitik'' (germane: ''Mondpolitiko''), kiel oni nomis la germanan imperialismon, precipe estis malŝatata de la socialdemokratoj, kiuj pli kaj pli fortiĝis en la germana regno. Nek la kontraŭsocialisma leĝo nek la sociaj reformoj enkondukitaj de Bismarck povis haltigi la sukceson de la socialisma partio, SPD, kiu en la elekto de 1912 eĉ gajnis 34,8% kaj estis la plej granda partio en la nova parlamento.<ref>{{citlibro | Titolo=Statistisches Jahrbuch für das Deutsche Reich | Familinomo= | Nomo= | Aŭtoro= | Kunaŭtoroj= | Originalojaro= | Originalomonato= | Originalodato= | Jaro=1914 | Monato= | Dato= | Ĉapitro= | ĈapitroURL= | Redaktanto= | URL= | Formato= | Aliaj= | Redakto= | Serio= | Lingvo=germana | Eldonejo= | Loko= | Paĝoj=p. 342 | COI= | ID= | ISBN= | OCLC= | Alirjaro= | Alirmonato= | Alirdato= | Citaĵo=}}</ref> La socia demando, al kiu Bismarck provis respondi per la novaj asekuroj, denove graviĝis en granda ondo de la industriigo, kiu okazis fine de la 19-a jarcento: Inter 1882 kaj 1907, la ekonomiaj sektoroj de industrio kaj komerco kune kreskis je 10,9%, dum la agrikulturo malkreskis je eĉ 13,2%.<ref name="SozArbBuch">{{citlibro | Titolo=Sozialgeschichtliches Arbeitsbuch. Vol. 2: Materialien zur Statistik des Kaiserreichs 1870–1914 | Familinomo= | Nomo= | Aŭtoro=Hohorst, Gerd et al. | Kunaŭtoroj= | Originalojaro= | Originalomonato= | Originalodato= | Jaro=1978 | Monato= | Dato= | Ĉapitro= | ĈapitroURL= | Redaktanto= | URL= | Formato= | Aliaj= | Redakto= | Serio= | Lingvo= germana | Eldonejo= | Loko=Munkeno | Paĝoj=p. 66 | COI= | ID= | ISBN= | OCLC= | Alirjaro= | Alirmonato= | Alirdato= | Citaĵo=}}</ref>
Kadre de la mondopolitiko, la germana regno konkurencis kun Britujo pri la kreado de ŝipoj, en kiu venkis Britujo. Inter 1906 kaj 1914, la Unuiĝinta Reĝlando kreis 38 batalŝipojn kaj Germanujo kreis 24.<ref>
Dum la eksterpolitikaj malfacilaĵoj plimultiĝis, la alianca sistemo de Bismarck iompostiome ŝanĝiĝis malavantaĝe por Germanujo. Vilhelmo la 2-a ne pluigis la sekuran aliancon kun Rusujo, kaj kelkaj politikistoj kaj diplomatoj preferis la forfalon de tiu alianco, i.a. [[Bernhard von Bülow]], kiu poste iĝis kanceliero kaj posteulo de Caprivi. Bülow anstataŭe volis refirmigi la aliancon kun Aŭstrujo-Hungarujo, kiu estis malamiko de Rusujo pro konfliktoj en [[Balkana duoninsulo|Balkano]]. Intertempe, Britujo kaj Francujo alianciĝis en 1904 kaj Rusujo aliĝis al tiu alianco en 1907. Tiumaniere, Germanujo estus havinta du frontojn kontraŭ la malamika alianco inter Francujo, Britujo kaj Rusujo, se milito okazus.
Linio 169 ⟶ 136:
==== La Unua Mondmilito (1914-1918) ====
{{ĉefartikolo|Unua mondmilito}}
La 28-an de junio 1914, la heredanto de la aŭstra trono, [[Franz Ferdinand d'Este|Franz Ferdinand]], estis murdata de serba naciisto en la urbo [[Sarajevo]]. Sekve de tiu okazaĵo en la Balkano, kiu jam estis de longe la plej malstabila regiono en Eŭropo, Aŭstrujo-Hungarujo deklaris militon al [[Serbio|Serbujo]]. Antaŭ ol Rusujo, kiu sin komprenis kiel savanto de la balkanaj landoj, povis ataki Aŭstrujo-Hungarujon, Germanujo sendis ultimaton al Rusujo kaj al Francujo, kaj post kiam la ultimatoj ne estis respondataj, la regno deklaris militon al ambaŭ la 1-an kaj la 3-an de Aŭgusto 1914.<ref>
Origine la germanaj soldatoj pensis, ke la milito jam estus finita je decembro 1914, sed baldaŭ evidentiĝis, ke tio estis utopio. Ĉe la okcidenta fronto, inter Germanujo kaj Francujo estiĝis grandega aro da tranĉeoj, kiuj apenaŭ moviĝis. Ĉe la orienta fronto, inter Germanujo kaj Rusujo, la germanaj trupoj estis pli sukcesaj. En 1917, la Rusa Revolucio okazis kaj sekve, la komunistoj, kiuj ekde tiam regis en Rusujo, igis pacon kun la regna registaro. Dume, britaj ŝipoj blokis la nordan maron por eviti manĝaĵan komercon al Germanujo. Kiam en vintro 1916/1917 la enlanda produktado de manĝaĵoj estis katastrofe malsufiĉa, grandaj partoj de la popolo suferis malsaton. Post kiam Usono aliĝis al la kontraŭgermana alianco, la milita malsukceso de la regno preskaŭ certis. En Oktobro 1918, la registaro iomete demokratiiĝis sub la rego de la socialdemokratia partio, ĉar Usono postulis demokratian ŝanĝon antaŭ la subskribo de paca kontrakto kun Germanujo. Tamen, sub la premo de maldekstraj revoluciistoj kaj ribelantaj soldatoj, la kanceliero [[Max von Baden]] anoncis la abdikon de Vilhelmo la 2-a, sen ke tiu intencis abdiki. La 9-an de Novembro, la socialdemokrato [[Philipp Scheidemann]] proklamis la Germanan Respublikon kaj per tio finigis la imperiestran regnon. Du tagojn poste, la milito finiĝis por Germanujo.
Linio 181 ⟶ 148:
La Germana Regno en 1871 jure nek estis nova ŝtato nek estis vera nacio, sed nur estis pligrandigita formo de la [[Nordgermana Federacio]] de 1866/1867. Same kiel en ĉi-lasta, gravan pozicion en la Germana Regno havis la unuopaj subŝtatoj (la tiel-nomataj ''Bundesländer''). Nur iompostiome la Germana Regno estis konsiderata kiel pli ol nura federacio, kiel firma unuo regata de la imperiestro (la ''Kaiser'').
Kvankam la ŝtataneco de la regnaj civitanoj, kiu estis skribita sur ties legitimilo, ne estis ''germana'' oficiale, sed tiu de la respektiva federacia subŝtato (ekz-e ''[[Prusio|Prusujo]]'' aŭ ''[[Bavario|Bavarujo]]''), la tria artikolo de la konstitucio difinas, ke ĉiu regna civitano devas esti trajtata egale, do sendepende de sia subŝtata civitaneco.<ref>
Kiel rezulto de la federacia tradicio de Germanujo, la regno havis duĉambran parlamenton – la regnan parlamenton (''Reichstag'') elektatan ĉiujn tri jarojn (ekde la konstitucia reformo de 1890 ĉiujn kvin jarojn) kaj la federacian konsilion (''Bundesrat'', resp. malnova ortografio: ''Bundesrath''), en kiu reprezentiĝis la registaroj de la subŝtatoj. Ambaŭ institucioj kune estigis leĝojn, sed la imperiestro, kiu ĉiam estis la reĝo de Prusujo samtempe, rajtis revoki la ĉambrojn kaj krome dissolvi la regnan parlamenton. Li ankaŭ reprezentis Germanujon [[Internacia juro|popoljure]] kaj estis ordonanto de la armeo. Malgraŭ la grava pozicio de la imperiestro, la federacia konsilio laŭkonstitucie estis la plej supra institucio de la regno, i.a. ĉar ĝi havis la rajton iniciati kaj vetoi leĝojn kaj dissolvi la regnan parlamenton. Ĝia prezidento samtempe estis ministro-prezidanto de Prusujo kaj kanceliero de la Regno, kiu kune kun sia registaro estas nomata de la imperiestro.<ref>
=== Membroj de la Federacia Konsilio ===
Linio 247 ⟶ 214:
La grava rolo de la Germana Regno sur la scenejo de internacia politiko ne nur estis kaŭzata de sia grandeco kaj militforteco. Precipe la ekonomio ebligis la pligravigon de Germanujo kiel Eŭropa grandpotenco. Fine de la 19-a jarcento okazis plua ondo de la [[Industria revolucio|Industria Revolucio]], kiu unuflanke pliintensigis la gravecon de la [[Socia demando]] kaj rezulte plifortigis la influon de la germana [[socialdemokratio]] kaj aliflanke promociis la ekonomian kapaciton de Germanujo. Per la pligrandigo de la industria sektoro, la konstruado de armiloj, ŝipoj, aviadiloj kaj aliaj militiloj kaj la urbanizado plirapidiĝis. La industria koro de Germanujo estis la [[Ruhr-regiono]], kie ĝis hodiaŭ lokiĝas la ĉefejoj de [[ThyssenKrupp]], kiu subtenis la germanan ŝtaton i.a. kun armiloj (ankaŭ dum la nazia tempo).
La urbanizado kaj la industriigo bezonigis pli bonan infrastrukturon, kiu ankaŭ estis rapide konstruata en Germanujo. Kun preskaŭ ok fervojoj per kvadratigata kilometro, Germanujo havis unu de la plej bone evoluitaj fervojsistemoj.<ref>
=== Laborantoj el tuta popolo laŭ ekonomiaj sektoroj<ref name="SozArbBuch">
{| class="wikitable"
Linio 268 ⟶ 235:
== Naciaj Identeco kaj Eŭforio ==
La fondiĝo de la germana regno post longa tempo donis respondon al la tiel-nomata [[Demando pri Germanujo|germana demando]], kiu povus esti formulata tiel: “Kiel akireblas germana nacio-ŝtato?”. Tiu demando longe ne povis esti facile respondata, ĉar la germanoj estis subdividataj en multegaj diversaj subetnoj, i.a. la prusoj, la aŭstroj, la bavaroj, la hamburganoj kaj multaj aliaj. Sed ekde la militoj kontraŭ [[Napoleono Bonaparte]], kiuj vekis naciajn interesojn en Germanujo, la enpopola volo de unuiĝo estis tiel forta, ke en [[1848]] eksplodis revolucio por libereco kaj tutgermana unuiĝo. Sed la plejmulto de la princoj kaj reĝoj de la unuopaj germanaj landoj timis, ke ili povus perdi sian sendependecon kaj potencon, se Germanujo iĝus unu nacio. Do, kiam Bismarck unuigis la germanajn landojn, li kreis la germanan imperiestran regnon en 1871 kiel ''federacion'' de princoj. La princoj ne perdis sian potencon entute, sed tamen la popolo estis en grandega eŭforio post la regna unuiĝo. La revo de komuna nacio-ŝtato plene realiĝis.
Kiam Vilhelmo la 2-a iĝis imperiestro, li pligravigis la rolon de la militistoj en la nacio. Tiumaniere, la nacia konscienco orientiĝis laŭ la prusa tradicio de militarismo – jam [[Frederiko la 2-a (Prusio)|Frederiko la Granda]], kiu metis Prusujon en egalnivelan pozicion kun Aŭstrujo meze ĝis fine de la 18-a jarcento. La plejmulto de la germanoj ne nur kontentis, sed eĉ ĝojis pri sia regno, ankaŭ pro la ega sukceso ekonomia de la regno, kaj sekve ili kunĝojis pri la soldatismo de Vilhelmo, kiu promesis “lokon ĉe la suno”, kio signifis, ke Germanujo iĝus mondpotenco.<ref>
Seniluziigitaj post la milito malsukcesa por Germanujo, la plejmulto de la germanoj malŝatis la Vajmaran Republikon kiel sekvantan ŝtaton de la imperiestra regno, ĉar la respubliko estis asociata kun ekonomia krizo kaj nacia subpremo (ĉar la venkintoj de la milito forprenis de Germanujo unu seponon de ĝia teritorio). Multaj deziris denove havi stabilan kaj fortan, eĉ se ne demokratian Germanujon kiel la imperiestran regnon kaj do voĉdonis por [[Adolf Hitler]], kiu misuzis la revojn kaj dezirojn de la germanoj. Malgraŭ la dua seniluziigo sekve de la dua mondmilito, multegaj germanoj ĝis hodiaŭ pensas, ke Otto von Bismarck estas tiu persono, kiu faris plej multon por la germana nacio. Tio pruvas, ke eĉ hodiaŭ la nacia unuigo per Bismarck ne nur restas en la memoro de la germanoj, sed ankaŭ estas rigardata kiel tre feliĉa momento kaj identigilo en la germana historio.
Linio 285 ⟶ 251:
** La Germana Konservativa Partio (DKP) estis pli dekstra ol la NLP kaj kaj inkludis naciismajn kaj kontraŭjudajn opiniojn. Fondita en 1860 kiel prusa partio, ĝi
** La Liberalkonservativa Partio, ankaŭ nomata Germana Regna Partio (DRP), estis konservativa, sed pli maldekstra ol la DKP. Ĝi ankaŭ estiĝis en 1860.
* La [[Socialdemokratia Partio de Germanio]] (SPD) origine kreiĝis kiel Ĝenerala Germana Klubo de la Laborantaro (ADAV) en 1863, kiu kunfandiĝis kun la Socialdemokratia Germana Laborantara Partio (SPAD) al la Socialisma Laborantara Partio (SAP) en 1875, kiu fine sin nomis SPD en 1890.<ref>
== Notoj ==
{{Notoj}}
== Referencoj ==
|