Reĝlando Francio: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Sodacan (diskuto | kontribuoj)
Historically accurate redition (GlobalReplace v0.3)
Sodacan (diskuto | kontribuoj)
new free version (GlobalReplace v0.3)
Linio 97:
{{Ĉefartikolo|Historio de Francio en la 17-a jarcento|Historio de Francio en la 18-a jarcento}}
[[Dosiero:Louis XIV of France.jpg|thumb|left|[[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la Dekkvara]].]]
[[Dosiero:PavillonLouisXIVRoyal Standard of King Louis XIV.svg|thumb|Reĝa standardo de Ludoviko la 14-aa]]
Je la morto de [[Ludoviko la 13-a (Francio)|Ludoviko la 13-a]], ties filo [[Ludoviko la 14-a (Francio)|Ludoviko la 14-a]] estis nur kvarjara: la regenteco iris al la reĝino-patrino [[Anna de Aŭstrio]], kaj la regado estis farata de [[Jules Mazarin|kardinalo Mazarin]]. Dum la neplenaĝeco de la reĝo, partioj revekiĝis: la [[Frondo]] grave minacis la monarkian povon, sed la reĝa partio fine venkis. Per la [[traktato de la Pireneoj]] en [[1659]], Francio finis sian konflikton kun Hispanio kaj manifestiĝis kiel supera potenco en Eŭropo: en la 17-a jarcento estis la apogeo de la franca politika supereco, pro tio tiu ĉi estas nomata per la nomo ''Granda Jarcento''. En [[1661]], post la morto de Mazarin, Ludoviko la 14-a komencis sian propran reĝadon kaj faris de la franca reĝado la plej disvolvitan tipon de absoluta monarkio. [[Jean-Baptiste Colbert]] kontribuis al la rebonigo de la financoj de la reĝlando. La reĝo tenis la nobelegaron sub strikta regado kaj estis absoluta mastro en sia reĝlando, koncentrante inter siaj manoj ĉiujn povojn. La centra registaro estis disigita inter la [[konsilio de la reĝo]], la [[kanceliero de Francio]], kaj kvar ŝtataj sekretarioj. La ĝenerala Asembleo ne plu estis kunvenigita. Ekde 1673, la parlamentoj nur registris la reĝajn decidojn. En 1667, la [[polico]] estis reorganizita sub la regado de generalleŭtenanto de polico. La [[absolutismo]] estis ankaŭ pri [[Katolika Eklezio]], kaj la [[deklaro de la kvar artikoloj]] konsistigis la oficialan ĉarton de [[galikanismo]]. La konstruado de la [[kastelo de Versailles]], konstanta rezidejo de la reĝo kaj de la kortego ekde [[1682]], markis la simbolan apogeon de propra prestiĝo de Ludoviko la 14-a.