Griza cirkuo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 42 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q26574)
KuBOT (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigas ŝablonon: Birda specio; kosmetikaj ŝanĝoj
Linio 1:
{{Taksonomio
{{Birda specio|
SpecioE|nomo = Griza cirkuo|
Bildo=[[Dosiero:Circus_pygargus_(Naumann).jpg|260px]]|
|koloro = {{Taksonomio/koloro|besto}}
SpecioE=Griza cirkuo|
Bildo|dosiero = [[Dosiero:Circus_pygargus_(Naumann).jpg|260px]]|
SpecioS=''Circus pygargus''|
|regno = [[Animalo]]j ''Animalia''
OrdoS=Falconiformes|
|regno aŭtoritato =
OrdoE=Falkoformaj|
|regno2 = animalo
FamilioS=Accipitridae|
|filumo = [[Ĥordulo]]j ''Chordata''
FamilioE=Akcipitredoj|
|filumo aŭtoritato =
GenroE=Circus|
|klaso = [[Birdo|Birda klaso]] ''Aves''
GenroS=''Circus''|
|klaso aŭtoritato =
Priskribanto=[[Carolus Linnaeus|Linnaeus]]|
|ordo = [[Falkoformaj]] ''Falconiformes''
Jaro de priskribo=[[1758]]
|ordo aŭtoritato =
|familio = [[Akcipitredoj]] ''Accipitridae''
|familio aŭtoritato =
|genro = [[Circus]] ''''Circus''''
|genro aŭtoritato =
|specio = '''Griza cirkuo''' ''''Circus pygargus''''
Priskribanto|specio aŭtoritato = [[Carolus Linnaeus|Linnaeus]]| [[1758]]
}}
La '''Griza cirkuo''' (''Circus pygargus'') estas migranta [[Taga animalo|taga]] [[rabobirdo]] de la subfamilio de [[cirkuo]]j kaj familio [[Akcipitredoj]], kiu enhavas aliajn birdojn kiel [[aglo]]j, [[milvo]]j, [[vulturo]]j, ktp.
Linio 44 ⟶ 51:
Ili vivas ĝis 16 jarojn.
 
=== Manĝo ===
Grizaj cirkuoj ĉasas etajn [[mamulo]]jn, kiel [[ronĝulo]]j, ĝis grando de [[kuniklo]]j, [[reptilio]]jn, birdojn, ĝis grando de [[perdriko]], insektojn, ktp., per surpriza kapto nur surteren ekde malrapida ŝvebo malalta -ĉirkaŭ dumetra- super terkulturejoj, [[arbustaro]]j aŭ [[marĉo]]j, havante flugilojn laŭ diedra anglo.
 
Ties dieto konsistas ĉefe el malgrandaj grundovivantaj animaloj en areoj de malalta aŭ disa vegetaĵaro. Grava parto estas malgrandaj [[rodulo]]j, malgrandaj [[birdoj]] kaj grandaj [[insekto]]j.
 
Ĉar tiu birdo havas ampleksan distribuadon, ĝi prenas ĉiun ajn predon disponebla en la areo kie ĝi reproduktiĝas; ĉe [[stepo]]j ili prenas multajn [[Eŭropa grundosciuro|grundosciurojn]], dum en suda Eŭropo, pli da [[lacerto]]jn kaj grandajn insektojn. Ĉe areoj kie manĝoresurso estas komponata preskaŭ nur el [[rodulo]]j, la reprodukta sukceso ege dependas el la ciklaj fluktuoj de la populacioj de [[kampomuso]]j.<ref>[http://www.busards.com/index.php?option=com_docman&task=doc_download&gid=29&Itemid=74 Salamolard M., Butet A., Leroux A., Bretagnolle V. (2000) Responses of an avian predator to variations in prey density at a temperate latitude. Ecology (Ecology) ISSN 0012-9658] resumo: [http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=14099006]</ref>
 
La predoj estas kaptataj dumfluge laŭlonge de fiksitaj vojoj je malalta alteco kaj konstanta malrapido (ĉ. 30 km/h), kiel tipe ĉe cirkuoj. La flugo estas konsiderata pli malpeza kaj pli lerta ol ĉe aliaj cirkuoj, kio permesas la specion kapti pli viglajn predojn. Se eblas, la birdo sekvas ofte la bordojn de la diversaj varioj de vegetaloj por kapti ties predon surprize. Tio okazas post mallonga falo, sed rapidaj kurantaj animaloj kaj flugantaj birdoj estas ĉasataj mallongdistance.
Linio 57 ⟶ 64:
=== Reproduktado ===
[[Dosiero:Youngmonties.jpg|thumb|left|Junaj cirkuoj dum transporto por reenmeto.]]
Tiu specio povas esti kaj solema kaj gregemaj laŭfoje, kaj dum la [[reprodukta sezono]] kaj vintreje. Reprodukta paro povas asociiĝi kun aliaj por formi izolajn [[Birdokolonio|koloniojn]], kun ĝis 30 nestoj en sama areo, foje tiom proksime kiom ĝis nur 10 m aparte. Duonkolonia reproduktado ne estas sekvo de malabundo de nestolokoj, sed pli klare de neceso de pli bona defendo kontraŭ predantoj.<ref>[http://cat.inist.fr/?aModele=afficheN&cpsidt=14099006 Arroyo, Beatriz; Mougeot, Francois; Brtagnolle, Vincent(2001) Colonial breeding and nest defence in Montagu's harrier (Circus pygargus) Behavioural ecology and sociobiology (Behav. ecol. sociobiol.) ISSN 0340-5443]</ref> La areo defendata de ambaŭ partneroj kovras nur 300-400 m ĉirkaŭ la nesto, kaj kaze de kolonia nestado la reago kontraŭ predantoj povas esti [[komunumo|komunuma]]. Aliaj specioj atakataj kaj ĉikanataj povas esti grandaj [[rabobirdo]]j, [[korvedoj]], kaj [[vulpo]]j.
 
La reproduktado ekas je la reveno de ambaŭ gepatroj al nestoloko, kiam kaj masklo kaj ino komencas ceremonian memmontradon. Tiu konsistas el variaj flugodancoj kaj akrobatikoj kiuj varias ĉe ĉiu individuo. Ambaŭ seksoj memmontradas kaj krias laŭte, kvankam la masklaj ceremonioj estas pli oftaj kaj spektaklaj.
Linio 67 ⟶ 74:
La idoj [[Elnestiĝo|elnestiĝas]] post dua monato (28–42 tagoj) kaj sendependiĝas post du semajnoj pluaj. Tamen tre ofte la nestoj en kampoj de cerealoj estas hazarde detruitaj de rikoltmaŝinoj kiam la idoj estas tro junaj kaj ne povas aŭ ne volas elflugi. Kiam rikoltoj estis farata permane kaj ne tiom frue, ne estis tioma danĝero por tiu specio.
 
== Habitato ==
Tiu specio povas troviĝi en meza latituda zono de hegemoniaj [[Modera klimato|moderklimatoj]], sed ankaŭ ĉe [[Mediteranea klimato|mediteraneaj]], kaj [[boreala klimato|borealaj]] zonoj. Kvankam oni trovis ĝin reproduktantan ĝis 1500 m, ĝi estas ĉefe specio de malaltaj teroj, kaj reproduktiĝas ĉefe ĉe larĝaj rivervaloj, ebenaĵoj, kaj niveloj borde de lagoj aŭ maroj. Ili povas reproduktiĝi ĉe [[humidejo]]j, kvankam tiuj estas ofte pli malgrandaj kaj pli sekaj ol tiuj uzataj de la [[Marĉa cirkuo]]. Ili uzas ankaŭ [[makiso]]jn, [[duno]]jn, [[arbustetaro]]jn, kaj povas troviĝi eĉ en [[stepo]]j. Ili adaptiĝas al [[arbustaro]]j de [[ulekso]] aŭ [[kaluno]] kaj al areoj [[Plantejo|plantitaj]] per junaj [[konifero]]j.
 
Linio 74 ⟶ 81:
Por reproduktado tiu specio postulas grandan malferman areon, kun sufiĉe alta grunda vegetaĵaro kiu havigu ŝirmon kaj ripozejojn el kiuj kaj ino kaj masklo povu ripozi kaj kontroli la reproduktan areon: tiuj povas esti fostoj, malgrandaj arboj aŭ rokaj elstaraĵoj. Dumĉasade en ĉiu ajn sezono, ĝi preferas areojn de malalta aŭ disa vegetaĵaro kie predo estu pli videbla. Tiu specio evitas ĝenerale densajn loĝareojn kaj ĝi ege malakceptas ĝenadon.
 
=== Migrado ===
Tiu cirkuo estas longdistanca [[birdomigrado|migranto]]. Birdoj el [[Eŭrazio]] pasas vintron en subsahara [[Afriko]], dum tiuj el la orienta parto de la teritorioj migras al la [[Hinda subkontinento]]. En Eŭropo, la unuaj birdoj ekmoviĝas komence de aŭgusto kaj plej foriris meze de oktobro. Ili veturas laŭ larĝa areo, trapasante la Mediteraneon je variaj punktoj, kaj nur malgrandaj nombroj estas observataj je migropunktoj. Okcidentaj birdoj ne iras pli suden ol la [[golfo de Gvineo]], sed kelkaj orientaj birdoj veturas tiom for kiom ĝis [[Sudafriko]]. En Afriko ties dieto estas komponita ĉefe el insektoj kaj birdoj, kaj eble ili sekvas svarmojn de [[akrido]]j.<ref>[http://www.grauwekiekendief.nl/index_eng.php Montagu's harrier migration at grauwekiekendief.nl]</ref>
 
Printempa reveno okazas ĉefe aprile, kaj plej birdoj jam alvenis maje kvankam estas pruvoj ke unujaruloj pasas sian unuan someron en vintrejoj.
 
== Statuso kaj distribuado ==
Tiu specio povas troviĝi tra plej Okcidenta [[Palearkto]]. En plej landoj de [[Eŭropo]] estas almenaŭ malgranda populacio, escepte en [[Norvegio]] kie la specio forestas. La reproduktaj teritorioj etendas tiom orienten kiom ĝis la [[Uralaj Montoj|Uraloj]], dum la plej okcidenta populacio estas tiu de [[Portugalio]]. Reproduktado okazas ankaŭ en norda [[Afriko]], ĉefe en [[Maroko]]. En [[Granda Britio]] la specio estas limigita al suda Anglio. En [[Irlando]] la specio estas rare vidata, kaj ĉefe sude, kvankam estas multaj reproduktaj registroj.<ref>[http://www.irishbirding.com/birds/web Irish Birding]</ref> Spite havi ampleksan distribuadon, tiu birdo ne estas komuna en multaj areoj kaj havas fortajn populaciojn nur en Francio, Hispanio, [[Rusio]], [[Belorusio]] kaj [[Pollando]] kie troviĝas la plej granda parto de la eŭropa populacio. La reproduktejoj ofte ŝanĝas, kaj kelkaj disaj reproduktoj okazas for de konataj reproduktejaj areoj, tamen aperis klaraj signoj de malpliiĝo de teritorioj kaj ili asocias kun populaciaj malpliiĝoj.
 
=== Statuso en Britio ===
La Griza cirkuo estas rara reproduktanta birdo en Britio. Estas du reproduktejaj areoj – nome la areo ĉirkaŭ [[The Wash]], kaj malsupraj areoj de suda Anglio, el [[Dorset]] kaj [[Hampshire]] norden al [[Oxfordshire]]. For el tiuj areoj ĝi loĝas nur kiel rara migranto. Unu loko, Estuary Farm, ĉe Norda Wootton en okcidenta Norfolk, speciala observejo, estis negocata kun lokaj [[terposedanto]]j, por ke oni forigu premon super aliaj reproduktaj paroj.<ref>Evans, Lee G. R. (1996) The Ultimate Site Guide to Scarcer British Birds ISBN 1-898918-15-5</ref> En 2005, unu paro reproduktiĝis ĉe la bieno Holkham.<ref>[http://www.holkham.co.uk/downloads/WS_2006.pdf Holkham Newsletter No. 11, winter/spring 2006]</ref>
 
== Populacitendencoj ==
La populacio ĉe okcidenta [[Palearkto]] estas ĉirkaŭkalkulata je 35,000–50,000 paroj. La tutmonda populacio estas nekonata kaj povus esti inter 150,000 kaj 200,000 individuoj ([[Birdlife International]], 2004). Tiu necerteco devenas el fakto ke plej el la tutmonda populacio situantas en [[Rusio]] kaj [[postsovetaj respublikoj]] kie ĝi ne estis ĉirkaŭkalkulata.
 
Ties evoluo estis paradoksa tra la tuta [[20a jarcento]]. El komenco de la jarcento al la [[1940-aj jaroj]], dum periodo kiam aliaj rabobirdoj ege malpliiĝis pro homa persekutado, la Blua cirkuo fakte pliigis sian populacion kaj siajn reproduktajn teritoriojn, reproduktante la unuan fojon en [[Danio]] en la [[1900-aj jaroj]], kaj ege pliiĝante aliloke. Tamen, el la 1940-aj jaroj antaŭen ĝi malpliiĝis rapide. Tion kialas kelkaj negativaj faktoroj: unue, la amasa uzado de agrikulturaj pesticidoj kiaj [[DDT]] kaj aliaj kontraŭmediaj venenoj estis ege malboniga por la propraj cirkuoj, same kiel malbonigis la situacion de ties predaro, ĉefe de grandaj [[insekto]]j.
 
La modifado de agrikulturaj praktikoj, kun evoluo al pli intensiva farmado metis premon ankaŭ kontraŭ cirkuoj, ĉar pli rapidaj kultivoj malhelpis la reproduktadon de tiuj birdoj en farmoj kaj la finon de la [[reprodukta sezono]] antaŭ kiam ties ovaroj estas detruitaj de la rikoltmaŝinoj. Spite ĝenerala negativa tendenco estas lokaj kazoj kie la populacio pliiĝis, kiaj en [[Svedio]] aŭ en Germanio<ref>[http://www.og-bayern.de/deutsch/pubs/orn_anz/anz_bd41h23_abs.htm Belting, C. & R. M. Krüger: Population development and strategies for the protection of Montagu´s Harrier in Bavaria (Populationsentwicklung und Schutzstrategien für die Wiesenweihe Circus pygargus in Bayern).]</ref> en la 1990-aj jaroj. Tiuj lokaj tendencoj montras, ke dum ili havas aliron al taŭgaj habitatoj kaj al manĝodisponeblo povas esti ankoraŭ positiva disvolviĝo.
 
== Konservadaj temoj ==
En okcidenta Eŭropo, ĉirkaŭkalkulata 70 % de reproduktantaj paroj nestumas en agrikulturaj farmoterenoj, ĉefe ĉe cerealkampoj. Tio faras la Grizan cirkuon ege vundebla specio, kaj tre dependa el nestoprotektado. Birdoprotektaj [[neregistaraj organizoj]] partoprenas en ties protektado, kunlaborekun la koncernaj terposedantoj. Kiam nesto estas trovita en kampo, ĝi povas esti gardata ĉu relokiginte ĝin al pli sekura areo aŭ kreante protektan spacon kie oni ne faros rikolton.<ref>[http://www.grauwekiekendief.nl/index_eng.php Nest protection put into practice at grauwekiekendief.nl]</ref> En Francio kaj en la [[Iberia Duoninsulo]], averaĝo de 60 % de idoj estas savataj per tiu tipo de agado.<ref>[http://www.blackwell-synergy.com/doi/abs/10.1017/S1367943002004031 Beatriz Arroyo, Jesús T. García kaj Vincent Bretagnolle (2002) Conservation of the Montagu's harrier (Circus pygargus) in agricultural areas. Animal Conservation Vol. 5 Issue 4 Page 283 November 2002 ]</ref>
 
Linio 111 ⟶ 118:
* http://www.ua.es/proyecto/cenizo/ Retejo pri satelita kontrolado en Hispanio (en hispana) (Vidu http://www.seaturtle.org/tracking/?project_id=139&dyn=1158053167 Rekta aliro al mapopaĝo en angla)
* http://www.i-esfera.com/aguiluchos/index.htm Fotaro de Griza cirkuo kaj ties ceremoniaro fluga kaj manĝotrapasa
* [http://www.arkive.org/species/ARK/birds/Circus_pygargus/ ARKive] Bildaro, filmetoj
 
{{Commons|Circus pygargus}}