Joaquim Nabuco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 18:
Li estis filo de la plej granda politika figuro de la Brazila Imperio, José Thomas Nabuco de Araújo Filho (1813–1878), tempodaŭra senatoro, ŝtata konsilisto kaj riĉa terproprietulo kaj ties edzino Ana Benigna Barreto Nabuco de Araújo, fratino de Francisco Paes Barreto, Markizo el Recife. Joakimo Nabuko ardece levis sin kontraŭ la sklaveco, kaj luktis pere de kaj siaj politikaj aktivaĵoj, kaj siaj skribaĵoj. En 1878, li faris kampanjon kontraŭ la sklaveco, kaj fondis la '''Brazila Antisklaveca Societo'''-on, kaj respondecis plejparte de la [[Aboliciismo|abolicio de la sklaveco]] en 1888.
 
Post la falo de la monarkio, li retiriĝis de la politika vivo dum kelka tempo. Pli poste, li servis kiel ambasadoro en [[Usono]] (1905-1910). Sekve, li pasis multajn jarojn kaj en [[Anglio]] kaj en [[Francio]], kie li estis aktiva defendanto de la panamerikanismotutamerikismo, kaj prezidiesprezidis ties konferenconskonferencojn en 1906.
 
Nabuko estis por monarkio, kaj harmoniigis sian politikian pozicion kun lia aboliciisma situacio. Li ofte diris, ke la sklaveco estis la plej granda el la problemoj de la politika brazila societo, tiamaniere ke li defendis la forigon de la sklava laboro antaŭ ol ian ajn politikan reformon. La abolicio laŭ lia vidpunkto, ne devis fariĝi kaŭzo por rompiĝo, nek perforta akto, sed precipe konvinkiĝoj pri avantaĝoj proponitaj al la socio. Li ne apogis ke la civilaj aboliciismaj movadoj devus konduki la procezon, sed la parlamento.