MIME: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 36 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q192902)
Linio 8:
== Egalsigna askiigo ==
Por sekure sendi ne-askiajn signojn tra retpoŝto MIME transformas ilin al 7-bitaj vicoj, per [[egalsigna askiigo]].
Do, se du korespondantoj havas MIME-kapablan poŝtilon, ili povas uzi la supersignitajn literojn; ekz-e por transmeti la mesaĝon ''[[Eĥoŝanĝo ĉiuĵaŭde]]'' sufiĉas specifi la signaron Latin-3-an per jenaj kaplinioj:
 
Content-Transfer-Encoding: quoted-printable
Linio 14:
 
Tiam la poŝtiloj aŭtomate plenumos la askiigon kaj rekonstruon de la supersigno. Tamen se oni volas subrigardi la transmetatan tekston, oni povas malŝalti la MIME-filtrilon, kaj oni vidos:
<tt>E=B6o=FEan=F8o =E6iu=BCa=FDde</tt>
 
Ĉi tie ĉiun supersignitan literon anstataŭas la egalsigno = kaj du deksesumaj ciferoj, indikantaj la kodojn laŭ ISO-8859-3 (se la egalsigno estas parto de la teksto, ĝi estas same kodata: <tt>=3D</tt>). En tiu formo la mesaĝo sendifekte pasos tra ĉiu komputilreta nodo, eĉ se ĉi tiu komprenas nur la 7-bitan Usonan Askion.
 
Tiu metodo ne estas speciale Esperanta, ĝi estas internacia. Ekz-e, ankaŭ la germana frazo ''Ja gewiß doch quält zuviel Syntax mürbe Köpfe'', kun tiel indikita signaro estos sendata kiel
''<tt>Ja gewi=DF doch qu=E4lt zuviel Syntax m=FCrbe K=F6pfe''</tt>.
Normale la du korespondantoj tiajn teruraĵojn ne vidos, sed ĝuste tiel aspektos la teksto por ricevanto kies malnova poŝtilo ne komprenas MIME-on. Ho ve, ĉar tiaj poŝtiloj ankoraŭ multas, oni ne ofte uzas tiun rimedon.
 
El ĉiuj disponeblaj askiigoj la MIME-skribo estas la plej esprimiva. Nur ĝi ebligas sendifekte askiigi la tutan tekston de ĉi artikolo, ekz-e la frazon: «Ĉu ĉ, ^c, ĉcx aŭ =E6?» (tiel: <tt>=C6u =E6, ^c, ĉcx a=FD =3DE6?</tt>). Kompreneble, tiu normo ne bezonas sankcion de la Esperanta, aŭ de la franca, aŭ de iu ajn lingva akademio.
 
== 64-uma kodado ==