Novohradka: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 3 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q821992)
Linio 1:
{{akvofluo|Novohradka|[[File:Novohradka v PR Maštale 1.jpg|300px|thumb|right|Novohradka]]|48,5|634|2,30|471,6|Prosečský rivereto (md.), Voletínský rivereto (md.), Jarošovský rivereto (d.) Hradecký rivereto (d.), Hlubočský rivereto (md.), Doubravický rivereto (d.), Krounka (md.), Anenský rivereto (md.), Mentourský rivereto (d.) Žilovický rivereto (md.), Žejbro (md.), Ležák (md.) kaj Kočský rivereto (md.)|[[Chrudimka]] |229|[[:Kategorio:Riveroj en Eŭropo| Riveroj en Ĉeĥio]]}}
 
'''Novohradka''', nomata ankaŭ Olšinka, fontas 3 km sudoriente de vilaĝo [[Proseč]] en arbaro Posekanec. Komence ĝi direktas al sudo, post du kilometroj fluas trans natura rezervejo [[Maštale]] kaj apud vilaĝo [[Nové Hrady (distrikto Ústí nad Orlicí)|Nové Hrady]] turniĝas sian ĉefdirekton al okcidento, sub urbo [[Luže]] denove al sudo kaj de [[Chroustovice]] ĝis enfluejo al okcidento. En [[Dvakačovice]] el ĝi dekstren deflankiĝas malnova kanalo [[Zmínka]], kiu gvidas proksimume 200 l/s al rivero [[Loučná (rivero)|Loučná]] en distanco ĉirkaŭ 12 km. Novohradka enfluas de dekstra flanko en riveron Chrudimka apud [[Úhřetická Lhota]].
 
En fonta regiono la akvo devenas plejparte el porfundaj mezozoikaj tavoloj kaj pro tio ĝis [[Jenišovice]] ĝi estas dum tuta jaro relative malvarma. Ĝis urbo [[Luže]] la rivero fluas en bela trankvila pejzaĝo, en mallarĝa ebena herbeja valo kun krutaj deklivoj. La fluejo estas 2 - 5 m larĝa en natura stato. En parto ĝis [[Chroustovice]] larĝeco estas 4 - 7 m kaj de tie proksimume 10 m. La rivero estas navigebla dum plejparto de jaro, aparte de enfluejo de [[Žejbro]]. Super ĝi por navigado necesas plialtiĝinta akvonivelo. Tuta navigebla longeco estas 31 km.