Romantikismo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Knochen (diskuto | kontribuoj)
Linio 5:
Difini la ideon de la romantikismo ŝajnas neebla. La adeptoj de la romantikismo parolis pri ĝi preskaŭ nur per alegorioj. Kio estas nepalpebla, eĉ ne eldirebla, tio iĝis la objekto de la revadoj de la romantikistoj. La tutan spiriton de la romantikismo esprimas Jean Paul per jenaj vortoj: "En la homo estas granda deziro, kiu neniam spertis plenumon: ĝi ne havas nomon; ĝi serĉas sian objekton; sed ĉio, kion vi nomas, kaj ĉiuj ĝojoj ne estas tiu ĉi objekto. Sed ĝi revenas, kiam en somera nokto vi rigardas norden aŭ al foraj montaroj, aŭ kiam lunlumo estas sur la tero aŭ la ĉielo plena de steloj, aŭ kiam vi estas malfeliĉa." Sian klarigon de la romantika spirito daŭrigas la sama aŭtoro jene: "Tiu forta, grandega deziro supren levas nian spiriton, sed kun doloroj kuŝante - ho ve! - ni ĵetas nin alten kiel epilepsiuloj. Sed tiun deziron, kiu neniel estas eldirebla - niaj kordoj kaj tonoj nomas ĝin al la homa animo. Tiam la sopiranta animo ploras pli forte kaj en plendanta ĝojego enkrias inter la tonojn: Jes, ĉio, kion vi eldiras, tio mankas al mi."
 
[[Dosiero:Caspar David Friedrich 032- Der Wanderer über dem Nebelmeer.jpg|thumb|right|180px|[[Caspar David Friedrich]], ''Promenanto antaŭ la maro de nebulo'' (1818)]]
Ĝia ĝermoj kaj praformoj estis en Germanio la skolo ''[[Sturm und Drang]]'', en Anglio la poetoj [[William Wordsworth]] kaj Colerige, en Francio la kulto de la sentemo lanĉita de [[Jean-Jacques Rousseau]] kaj [[Bernardin de Saint-Pierre]]. Kiel patron de la franca romantikismo oni konsideras [[François René de Chateaubriand]].