UK 1996: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
pri la Kongresa Centro
Linio 2:

'''81a UK 1996''' okazis en [[Prago]] ([[Ĉeĥio]]) kun 2972 partoprenantoj.

La kongreso okazis en la Kongresa Centro.

Dum la kongreso estis akceptita [[Manifesto de Prago]], okazis [[Nitobe-simpozio]] de internaciaj organizoj kaj [[Internacia Kongresa Universitato]] kun temoj pri aborigenoj, sorĉistinoj, [[Franz KAFKA|Franz Kafka]], [[Jaroslav HEYROVSKÝ|Jaroslav Heyrovský]], [[Jan NOVÁK|Jan Novák]] kaj specialaj signoj (supersignoj, trasignoj, subsignoj). La kongresa kuriero nomata [[Pragaj Sonoriloj]] atingis 12 numerojn.

Linio 26 ⟶ 29:
===Kongresa rezolucio===

'''Al nova monda lingva ordo'''

La 81a Universala Kongreso de Esperanto,

okazinta de 20 ĝis 27 julio, 1996 en Prago, Ĉeĥa Respubliko, kie kunvenis 2971 kongresanoj el 66 landoj,

aŭdinte la debatojn kaj rekomendojn de ekspertoj el Unuiĝintaj Nacioj, Unesko, Eŭropa Parlamento, kaj aliaj internaciaj organizaĵoj, kadre de la Nitobe-Simpozio de Internaciaj Organizaĵoj pri ”Lingvo por internaciaj paco kaj demokratio’’,

konstatinte la gravecon de la principoj esprimitaj en la Manifesto de Prago,
'''konfirmas''' la urĝan bezonon de vasta tutmonda diskuto pri la lingvaj homrajtoj, la lingva egaleco, kaj la neceso de efika kaj altkvalita komunikado trans lingvajn barojn,

'''emfazas''', ke la Esperanto-komunumo jam atingis rimarkindajn sukcesojn sur tiuj terenoj, kiuj meritas seriozan esploradon de kompetentaj lingvopolitikaj instancoj kaj fakuloj,

kaj '''invitas''' ĉiujn internaciajn organizaĵojn kaj lingvopolitikajn instancojn al kunlaboro kun la internacia Esperanto-movado por la konstruado de pli justa kaj demokratia lingva ordo.