Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vorname (diskuto | kontribuoj)
Vorname (diskuto | kontribuoj)
Linio 9:
La profesoro de [[Historio de Moskva Ŝtata Universitato|Moskva Universitato]], d-ro pri historio de belartoj [[Ivan Cvetajev]] (patro de fama rusa poetino [[Marina Cvetajeva]]) iniciatis fondi novan deponejon por kopioj de famaj eŭropaj belartaĵoj necesaj por instruado de studentoj. Li volis transformi la kolekton de kopioj, kiun havis la universitato, en instruan muzeon, similan al grandaj Eŭropaj kolektoj de kopioj. La ĉefa modelo estis la kolekto de kopioj en la Dresden-a muzeo Albertinum.
 
La Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj enhavas kopiojn de la skulptaĵoj kaj aliaj artaĵoj de la Antikva Oriento, Antikveco, Mezepoko kaj Renesanco. Ĝi estas unu el grandaj tiaj kolektiĝoj. Cvetajev ankaŭ volis krei la kolekton de muldaĵoj de la moderna okcidenta skulpturo (centro de kiu iĝus la kreaĵoj de [[Auguste Rodin]]), sed la brulo, kiu deturi parton de eksponatoj, malhelpis fari tion.
 
Krom tio la muzeo dum sia fondo ricevis kelkajn kolektojn de originaloj. La plej notinda estas la kolekto de la Egiptaj atikaĵoj de Goleniŝĉev, kiu estas la bazo de la Egipta sekcio de la muzeo.