Humberto Costantini: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 6:
Li studis en universitato kaj licenciiĝis kiel veterinara kuracisto. Li laboris en kampoj ĉe la urbo [[Lobería (provinco Bonaero)]], kien li translokiĝis kun sia edzino. En [[1955]] li revenis al [[Bonaero]], kie li plenumis diversajn metiojn, nome veterinaro, vendisto, ceramikisto, enketisto, ktp. Krome li verkis, korektis, reverkis, discipline. Lia unua libro de rakontoj, ''De por aquí nomás'' publikiĝis en [[1958]] kaj el tiam pluis longa verkaro de diversaj literaturaj ĝenroj, nome [[rakonto]], [[poezio]], [[teatro]], [[novelo]] ĝis nefinita verko: nome ''Rapsodia de [[Raquel Liberman]]'' kie per biblia stilo rakontis la eposon de juda prostitutino, sclavigita de la fifama [[Zwi Migdal]], kiu ribelis kontraŭ tiu futuro kaj mortiĝis pro tio.
 
SAmeSame kiel ĉe sia heroino, Costantini estis viktimo de politika persekutado. Lia rekta sinteno serĉis malamikecon de fiuloj. Ekde junaĝo li eniris en politika aktiveco: jam studento li kontraŭis la faŝistojn de la ''Alianza Libertadora Nacionalista'', aktivis en la [[Argentina Komunista Partio (Argentino)]] kaj poste malproksimiĝis el tiu pro malkonsento kun ties burokrateca kaj prosoveta direkto. Li tamen admiris la figuron de [[Ernesto «Che» Guevara|Ernesto ''Che'' Guevara]]. En la [[1970-aj jaroj]] li aktivis en la revolucia maldekstro (''Partido Revolucionario de los Trabajadores - Ejército Revolucionario del Pueblo'') kun aliaj verkistoj kiaj [[Haroldo Conti]] kaj [[Roberto Jorge Santoro|Roberto Santoro]], kiuj, rabitaj de la krima diktaturo civil-militista, ankoraŭ estas [[Malaperigitoj dum la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj en Argentino|malaperigitoj]]. Li verkis dum maltrankvilo pro kontraŭleĝeco kaj fuĝado la romanon ''De dioses, hombrecitos y policías'' (pri dioj, hometoj kaj policanoj), kiun li publikigas en Meksiko kaj per kiu li akiris la Premion ''Casa de las Américas''. En tiu romano, reeldonita en 2009 de Lea, prezentas la jarojn de la diktaturo en Argentino ekde parodia vidpunkto. Li rakontas la intervenon de dioj kiuj manipulas kaprice kaj hometojn kaj policanojn, dum unuj kaj aliaj nescias pri la ekzisto de la olimpanoj. Tiuj grekaj dioj protektas ne heroojn, sed kontraŭheroojn.
 
En [[1976]] Humberto Costantini ekziliĝis en [[Meksiko]]n. Tie pluverkis kaj pluricevis gravajn premiojn. Li estris literaturajn atelierojn kaj publikigis, direktis radioprogramojn kaj pluvivas familie. Alia pasio estis la [[tango]], kiun li kantis, komponis kaj dancis.