[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 29 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponeblas per Vikidatumoj (d:q211340)
Neniu resumo de redakto
Linio 3:
'''Pita''' ([[greke]] πίτα, de la [[itala]] dialekto de [[Kalabrio]] ''pitta'' kaj tio origine de la [[latina]] vorto ''picta''<ref>G. Babiniotis: ''Großwörterbuch der Neugriechischen Sprache'' [vortarego de la novgreka lingvo] (germanlingva), eldonejo ''Lexikologisches Zentrum'' [leksikologia centro], 2-a eldono Ateno 2006, ISBN 960-86190-1-7.</ref>), [[arabe]] kaj [[hebree]] (פיתה) same prononcata "pita", [[turke]] '''Pide''', en [[Irano]] '''Nān-e Barbarī''', estas malalta, mola pano el [[gistopasto]], tre disvastiĝinta inter [[Grekio]] respektive [[Bosnio]] okcidenten kaj [[Mezoriento]]/[[Irano]] oriente, do en sudorienta Eŭropo kaj okcidenta Azio. Ĝi en tiu mondoparto servas, plurfoje tage freŝe bakite, kiel aldonaĵo al la pladoj de preskaŭ ĉiuj manĝoj.
 
La recepto iom varias laŭ la regionoj; komuna bazo estas simpla, iom saligita gistopasto, kiu povas enhavi iom da planta oleo aŭ butero, kaj kies surfacesurfaco ofte antaŭ la bakado estas perfingre dekorita per iom da strioj kiel ke ekestas pluraj [[rombo]]j. Poste la surfaco estas kovrita per iom da likvaĵo el ovoflavaĵo kaj oleo aŭ el kuirita faruno-akvaĵo, kaj fine sur la pasto antaŭ la bakado metiĝas iom da [[sezamo|sezamaj]] aŭ [[nigelo|nigelaj]] semoj. La pasto sen ujo bakiĝas rekte sur la fundo de ŝtona forno.
 
En okcidenta Eŭropo kaj norda Ameriko la panoformo konatiĝis dum la [[1950-aj jaroj|1950-aj]] kaj [[1960-aj jaroj]] pro grekaj kaj turkaj enmigrintoj, kaj tre ligiĝas al la viandaj pladoj [[Giros]] (en la greka kuirarto) respektive [[Kebabo]] (en la turka), kun iom da salato kaj ajla jogurta saŭco ([[Tsatsiki]] greke respektive [[Cacık]] turke) servitaj en tranĉita Pita-pano.