Ŝtata Muzeo de Belartoj Puŝkin: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Vorname (diskuto | kontribuoj)
Vorname (diskuto | kontribuoj)
Linio 7:
 
[[Dosiero:Ivan tsvetaev.jpg|thumb|left|100px|iniciinto kaj unua estro [[Ivan Cvetajev]]]]
De la [[1816]] jaro en [[Historio de Moskva Ŝtata Universitato|Moskva Universitato]] ekzistis Münz-Kabinett. Dum la 19-a jarcento kolekto de la tiu sekcio pligrandiĝis, en la [[1848]] jaro ĝi iĝis la Kabineto de belartoj kaj antikvaĵoj. Ĝi enhavis arkeolgiajn trovaĵojn, muldaĵojn de famaj statuoj, monerojn kaj medalojn. En la fino de la 19-a jarcento la profesoro de la universitato, d-ro pri historio de belartoj [[Ivan Cvetajev]] (patro de fama rusa poetino [[Marina Cvetajeva]]) iniciatis fondi novan deponejon por tiu kolekto kaj ĝian plilarĝigon. Li volis transformi tiun kolekton de kopio en instruan muzeon, similan al grandaj Eŭropaj kolektoj de kopioj. La ĉefa modelo estis la kolekto de kopioj en la Dresden-a muzeo Albertinum.
 
La Cvetajev-a kolekto de muldaĵoj enhavas kopiojn de la skulptaĵoj kaj aliaj artaĵoj de la Antikva Oriento, Antikveco, Mezepoko kaj Renesanco. Ĝi estas unu el grandaj tiaj kolektiĝoj. Cvetajev ankaŭ volis krei la kolekton de muldaĵoj de la moderna okcidenta skulpturo (centro de kiu iĝus la kreaĵoj de [[Auguste Rodin]]), sed la brulo, kiu deturis parton de eksponatoj, malhelpis fari tion.