Klasika latino: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
pri la prononco kaj gramatiko
eNeniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Lingvo]] > [[Lingvaj Familiojfamilioj]] > [[HindeŭropanaHindeŭropa lingvaro]] > [[Latinida Lingvarolingvaro]] > [[Latino]] > Klasika
 
----
 
La '''klasika latina''' estis la [[latina lingvo]] de la registaro kaj alta literaturo de [[Romio]]. Eĉ en la tempo de [[Julio Cezaro]], ĝi ne jam estis la lingvo de la strato, la [[vulgara latina]].
 
 
 
<b>La ora epoko</b> de [[literaturo]] latina estis en la
 
[[1-a jarcento a.K.|jarcento -I]] (la fina jarcento de la Romia [[Respubliko]]) sub la plumo de
 
[[Cicerono]],
 
[[Cezaro]],
 
[[Lukrecio]],
 
[[Katulo]]
 
kaj aliaj.
 
 
 
La jarcento sekvinta (la unua de la [[romia imperio|Imperio]]) estis <b>la epoko
 
arĝenta</b>.
 
Ĝi floris sub la plumo de
 
[[Vergilio]],
 
[[Horacio]],
 
[[Ovidio]],
 
[[Lukano]]
 
kaj aliaj.
 
 
 
La klasika latina plejparte malaperis post la [[jarcento IV]] kiam la nova [[kristanismo|kristana]] intelektularo prefere skribis en la [[vulgara latina]] anstataŭ la klasika.
 
 
 
La [[humanismo|humanistoj]] de la [[Renesanco]] restarigis la klasikan latinan kiel [[humanista latina]] en la [[jarcento XV]].
 
 
 
 
 
=== Prononco ===
 
 
 
La prononco de la klasika latina lingvo estas plejparte rekonstruita de klasikistoj
 
kaj lingvistoj laŭ la priskriboj de latinaj aŭtoroj, tiutempaj transskribaĵoj en kaj
 
el aliaj lingvoj, kaj la evidenco de poezia metro, rimo, kaj vortludo.
 
 
 
Kelkaj gravaj karakteroj per kiuj ĝi malsamas al la [[latinidaj lingvoj]]:
 
 
 
* Duoblaj konsonantoj ĉiam prononciĝis duoble, kiel en la nuna [[itala lingvo|itala]].
 
* Estis du specoj de vokalo: longa kaj mallonga. Ili plejofte ne distingiĝis literume, sed signifas malsame.
 
* La litero <b>V</b>/<b>u</b> reprezentis aŭ konsonantan <b>ŭ</b> aŭ vokalan <b>u</b> sonon, laŭ la pozicio en la silabo.
 
* Simile <b>i</b> (malfrue ankaŭ skribita <b>j</b>) reprezentis aŭ konsonantan <b>j</b> aŭ vokalan <b>i</b>.
 
* La litero <b>c</b> prononciĝis ĉiam kiel <b>k</b>;
 
* <b>qu</b> proksimume kvazaŭ <b>kŭ</b>;
 
* <b>au</b> kiel <b>aŭ</b>;
 
* <b>ae</b> proksimume kiel <b>aj</b>; kaj
 
* <b>oe</b> proksimume kiel <b>oj</b>.
 
* <b>h</b> antikve estis ĉiam prononcata, sed iom post iom malaperadis eĉ dum la klasika epoko.
 
* Uzataj principe en vortoj pruntitaj el la [[greka lingvo|greka]], <b>ch</b>, <b>ph</b>, <b>th</b> prononciĝis kiel <b>k</b>+<b>h</b>, <b>p</b>+<b>h</b>, kaj <b>t</b>+<b>h</b>.
 
* Voĉa konsonanto kiun sekvas senvoĉa estis mem senvoĉita: <b>urbs</b> prononciĝis <b>urps</b>, ktp
 
* La akcento falis ĝenerale je la antaŭlasta silabo se ĝia vokalo estis longa, aŭ je la antaŭantaŭlasta se mallonga.
 
 
 
 
 
=== Gramatiko ===
 
 
 
Klasika Latino estis tre <b>fleskia</b> lingvo, en kiu diversaj finaĵoj indikas
 
la gramatikan funkcion de vortoj.
 
 
 
Ĉe la <b>substantivo</b> kaj <b>adjektivo</b> estas ses <b>kazoj</b>, kies formoj
 
malsamas laŭ la <b>nombro</b>, <b>genro</b>, kaj <b>deklinacio</b> (specifa fleksiaro) de la vorto.
 
Jen la kazoj de la virgenra dua-deklinacia vorto "amicus" (longaj vokaloj markitaj per ĉapelo):
 
<table border="1" borderwidth="0">
 
<tr><th>kazo</th><th>singularo</th><th>pluralo</th><th>proksimuma traduko</th></tr>
 
<tr><th>nominativo</th><td>am&icirc;cus</td><td>am&icirc;c&icirc;</td><td><i>amiko(j)</i></td></tr>
 
<tr><th>genitivo</th><td>am&icirc;c&icirc;</td><td>am&icirc;c&ocirc;rum</td><td><i>de amiko(j)</i></td></tr>
 
<tr><th>dativo</th><td>am&icirc;c&ocirc;</td><td>am&icirc;c&icirc;s</td><td><i>al amiko(j)</i></td></tr>
 
<tr><th>akuzativo</th><td>am&icirc;cum</td><td>am&icirc;c&ocirc;s</td><td><i>amiko(j)n</i></td></tr>
 
<tr><th>ablativo</th><td>am&icirc;c&ocirc;</td><td>am&icirc;c&icirc;s</td><td><i>el/per amiko(j)</i> (aŭ post prepozicio)</td></tr>
 
<tr><th>vokativo</th><td>&ocirc; am&icirc;ce</td><td>&ocirc; am&icirc;c&icirc;</td><td><i>ho amiko(j)!</i></td></tr>
 
</table>
 
 
 
Tiuj rilatoj, kiujn ne esprimas ia kazo, esprimiĝas per <b>prepozicioj</b> kune kun la
 
ablativo (aŭ kelkfoje la akuzativo).
 
La antikva prapatra lingvo de la latina kaj la aliaj <b>[[hindeŭropa lingvaro|hindeŭropaj lingvoj]]</b>
 
enhavis du pliajn kazojn: la <b>instrumentalon</b> kaj la <b>lokativon</b>. En la latina,
 
la instrumentalo enfaldiĝis en la dativon, kaj la lokativo en la ablativon.
 
 
 
En la <b>[[vulgara latina]]</b>, la restantaj kazoj iom post iom malvastiĝis al du,
 
nominitivo/akuzativo kaj genetivo/dativokaj, kaj poste estis anstataŭitaj per
 
prepozicioj aŭ vortordo. Inter la nunaj [[latinidaj lingvoj]],
 
nur la [[rumana lingvo|rumana]] ankoraŭ distingas tiujn du kazojn krom la pronomoj.
 
 
 
 
 
La substantivo kaj ĝiaj adjektivoj akordas laŭ kazo, genro, kaj nombro:
 
* <b>bonus amicus</b> <i>bona amiko</i> (virgenra nominativa singulara)
 
* <b>bonorum amicorum</b> <i>de la bonaj amikoj</i> (virgenra genetiva plurala)
 
* <b>bonam amicam</b> <i>bonan amikinon</i> (ingenra akuzativa singulara)
 
 
 
La verbo flekcias laŭ la <b>nombro</b> (singulara, plurala) kaj <b>persono</b>
 
(unua, dua, tria) de la subjekto kaj laŭ <b>tempo</b> (prezento, imperfekto,
 
pasea perfekto, pluskvamperfekto, futuro, futura perfekto),
 
<b>aktiveco</b> (aktivo, pasivo) kaj <b>modo</b> (indikitivo, subjunctivo, imperativo).
 
Ankaŭ estas la <b>infinitivo</b>, la adjektivigaj <b>participoj</b> (prezenta, perfekta, futura),
 
kaj la substantivigaj <b>gerundo</b> kaj <b>supino</b>
 
 
 
<b>Adverboj</b> kaj <b>kunjunkcioj</b> ne fleksias. Ankaŭ ne ekzistas artikolo,
 
kiel la nuntempaj [[slavaj lingvoj|slava lingvaro]]. La artikoloj de la [[latinidaj lingvoj]]
 
evoluis el la demonstraj pronomoj de la klasika latina (ille, illa, illud).
 
 
 
La ĝenerala vortordo de la klasika latina lingvo estas <b>SOV</b> - subjekto unue, objekto sekve,
 
kaj fine la verbo. Tamen, pro la vasta fleksiado, la vortordo estis tre variebla.
 
 
 
 
 
[[/Priparolu]]