Pelopso: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e Gippodamia_.jpg estas anstataŭigita per Gippodamia.jpg. Ymblanter: Robot: Removing space(s) before file extension
Linio 66:
Tamen, eĉ havi tiun mirindan ĉaron ne trankviligis Pelopson (aŭ Hipodamion, laŭ aliaj versioj), kiu subaĉetis la koĉeron de Enomao, [[Mirtilo]], per promeso de la duono de la regno kaj la rajto pasigi unu nokton kun la princino. La nokton antaŭ la ĉar-kurado, Mirtilo anstataŭis la stiftojn de la reĝa ĉaro per aliaj faritaj el vakso. Tiu provokis ke dum la kurado, ĝuste kiam Enomao pretiĝis por trafi kaj mortigi Pelopson, la radoj delasis, rompante la ĉaron. Mirtilo, kiu esperis tion, saltis ĝustatempe kaj supervivis, sed la reĝo estis trenita surteren de liaj ĉevaloj kaj mortis.
 
[[Dosiero:Gippodamia .jpg|thumb|left|250px|Gravuraĵo pri la ĉar-kurado de '''Pelopso''' kaj [[Hipodamio]].]]
Kiam Mirtilo petis sian rekompencon, Pelopso ĵetis lin el klifo<ref>Al maro kiun oni de tiam nomis [[Mirta maro]], inter Peloponezo kaj la [[Cikladaj insuloj]].</ref>, publike akuzante la koĉeron pri klopodi seksperforti Hipodamion. Mortigonte, Mirtilo malbenis sian murdinton pro lia perfido, kaj de tio devenis la anatemo kiu ruinigis la familion de Pelopso: du el liaj filoj, Atreo kaj Tiesto, mortigis trian, [[Krisipo]], la plej ŝatata kaj heredinto de sia patro. Ili estis elpatrujitaj, kune kun Hipodamio, kiu fine pendigis sin. Ankaŭ la nepoj kaj pranepoj de Pelopso suferis la malbenon de Mirtilo, inter ili [[Agamemno]], [[Egisto]], [[Menelao]] kaj [[Oresto]].