Amaskomuniko: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
[[Dosiero:'La Journée d’un journaliste américain en 2889' by George Roux 1.jpg|eta|350px|Ilustraĵo por 1910-jara novelo de [[Jules Verne]] montrante sciencfikcian vidon pri amaskomunikado.]]
'''Amaskomunikilo''' estas iu ajn ilo, per kiu eblas peri mesaĝon al vasta publiko. Ekzemploj de amaskomunikiloj estas la [[televido]], la [[radio]], kaj la [[gazeto]]. Ili ebligas modernajn fenomenojn kiel la [[propagando]] kaj la [[popola kulturo]]. La dokumentoj de la [[katolika Eklezio]] aŭ aliaj institucijo preferas uzi la esprimon ''sociaj komunikiloj'', kio celas pluteni la trompan sintenon, ke amaskomunikiloj ne klopodas propagandi, sed nur malavare informi al la ricevontoj.
 
== Historio ==
Linio 6:
 
=== Gravaj datoj ===
* La unua ĉiutaga eldonaĵo kun skiza resumo pri la ĉefaj eventoj el la pasinta tago aperis en la jaro [[-59]], kiam, en [[Romo]], [[Julio Cezaro]] estigis la ''[[Acta Diurna populi Romani]]'' (ofte nomataj simple ''Acta Diurna''), oficiala gazeto kiu afiŝiĝis en publikaj lokoj.
* [[15-a jarcento|15a jarcento]]: invento de la [[presarto]] (eble en 1450 fare de [[Johannes Gutenberg]]) kaj fakte adapto al la latina alfabeto de simila inventaĵo fare de ĉinoj.
* [[1605]]: [[Johann Carolus]] eldonas en [[Germanio]] la unuan ĵurnalon ''Relation aller Fürnemmen und gedenckwürdigen Historien''.
* [[1650]]: La unua taggazeto estis ''[[Einkommende Zeitung]]'', kiu estiĝis en [[1650]] en [[Lepsiko]]; ĝi ĉefe celis la tiaman riĉularon, kaj enhavis novaĵojn pri krimoj, ekonomiko, landa kaj eksterlanda politiko.
* [[1833]]: [[Rodolphe Töpffer]] eldonas albumon de [[Bildliteraturo|bildrakontoj]] ''Histoire de M. Jabot'', kiun sekvus aliaj ses.
* [[1877]]: [[Telefono]]; La telefono estis kreita kune por [[Alexander Graham Bell]] kaj [[Antonio Meucci]].
* [[1895]]: [[Kino]]; la fratoj [[Fratoj Lumière|Lumière]] projekciis publike la eliron de laboristoj de franca fabriko en [[Parizo]].
* [[1896]]: [[Guglielmo Marconi]] akiris la unuan patenton de la mondo por [[radio]]aparato.
* 1896: [[Aleksander Stepanoviĉ Popov]] per kompleta sistemo de ricevo kaj elsendo de telegrafaj mesaĝoj transsendis la unuan [[telegrafo|telegrafan]] mesaĝon inter du konstruaĵoj de la Universitato de [[Sankt-Petersburgo]] lokitaj je distanco de 250 m.
* [[1928]]: unuaj komercaj elsendoj de televido.
 
Linio 27 ⟶ 29:
=== Ĵurnalo ===
{{Ĉefartikolo|Ĵurnalo}}
La vorto ''ĵurnalo'' aperas en la Fundamento nur en ekzerco pri prononcado, kaj ĝia senco ne estas difinita en la Fundamento. La [[Akademio de Esperanto]] ĝin oficialigis per la 1-a [[Oficiala Aldono]], kaj agnoskis ĝin kiel fundamentan per la 8-a [[Oficiala Aldono]]. En la 1-a Oficiala Aldono la Akademio difinis la signifon de ĵurnalo per serio da similsonaj sed sence malkoheraj tradukoj, kiuj egalas al ''[[taggazeto]]'' ([[franca lingvo|france]]), ''[[gazeto]], ia ajn periodaĵo'' ([[angla lingvo|angle]]), ''[[revuo]]'' ([[germana lingvo|germane]] kaj [[rusa lingvo|ruse]]), ''[[taggazeto]], [[taglibro]]'' ([[pola lingvo|pole]]). La komuna trajto de ĉiuj ĉi sencoj estas ''gazeto'', kio farus la vorton malnecesa duoblaĵo (ĉar ''gazeto'' estas forte enradikiĝinta kaj pli klare Fundamenta por tiu senco). [[PIV]]2 atribuas al la vorto la francajn sencojn (taggazeto, taglibro, registrolibro).
 
Oni povus doni al la vorto pli ĝeneralan sencon surbaze de la vorto ''[[ĵurnalisto]]'', kies senco estas pli ĝenerala kaj pli kohera internacie; tiam ĵurnalaro estus ĉiaj „amasinformiloj“ (ne nur presitaj kiel "gazetaro"). Tamen ĝis nun tia uzo ne estas registrita.
 
=== Gazeto ===
Linio 33 ⟶ 37:
[[Dosiero:International_newspaper,_Rome_May_2005.jpg|right|thumb|200px|Surstrata gazeto-vendejo kun internacia sekcio.]]
'''Gazeto''' estas perioda publikigaĵo de konstanta grandeco (formato) kaj [[prezo]], prezentanta ĉiajn [[novaĵo]]jn. Plej ofte gazeto enhavas ankaŭ [[anonco]]jn, ekz. [[konatiĝa anonco|konatiĝajn anoncojn]], ofte literaturan tekston, eble krucvortenigmon aŭ ŝakproblemon. Sinonimo estas ''periodaĵo''. Specialaj gazetoj estas:
 
* [[Taggazeto]] : gazeto kiu aperas plurfoje semajne (plej ofte ĉiutage krom dimanĉe) kaj, laŭ la aperritmo:
* Semajngazeto : gazeto kiu aperas unufoje semajne
Linio 41 ⟶ 44:
 
Kelkfoje oni uzas la vorton ''[[ĵurnalo]]'' por ''taggazeto'' aŭ por ''revuo'', sed pro la nefiksiteco de la signifo de ĉi tiu vorto, ĝi estas evitinda (vidu ĉe ''Ĵurnalo''). Etimologie la vorto venas de nomo de monero (''gazetta''), kiu estis en [[Venecio]] la prezo de neregula publikigaĵo, la unua aperinta en Italio, en [[1536]] : ''Gazetta di Venezia''.
 
==Taggazeto==
{{Ĉefartikolo|Taggazeto}}
'''Taggazeto''' estas [[gazeto]] kiu aperas plurfoje [[semajno|semajne]], plej ofte ĉiutage krom [[dimanĉo|dimanĉe]]. Ĝi estas malpeza kaj forĵetebla eldonaĵo, kutime presita sur malmultekosta papero, enhavanta [[novaĵo]]jn pri variaj temoj. Ĉi tiuj temoj povas inkluzivi [[politiko|politikajn]] [[evento]]jn, [[krimo]]jn, [[sporto]]jn, [[opinio]]jn, [[veterprognozo]]jn, kaj tiel plu. En multaj modernaj taggazetoj ankaŭ pagitaj anoncoj kaj reklamoj prenas ampleksan lokon, fakte ĝi konstituas la ĉefan enspezon de la entrepreno. Nuntempe, taggazetoj estas unu el la ĉefaj [[amaskomunikilo]]j en evoluintaj socioj, same kiel [[televido]], [[radio]] kaj [[Interreto]].
 
=== Revuo ===
{{Ĉefartikolo|Revuo}}
[[Dosiero:Bundesarchiv B 145 Bild-F079099-0023, Göttingen, Schreibwarengeschäft.jpg|282px|right|]]
'''Revuo''' aŭ '''magazino''' estas ampleksa [[gazeto]] aperanta malpli ol ĉiutage kaj ofte dediĉita al limigita temaro. Foje revuoj nomiĝas "magazinoj", precipe kiam ili enhavas multe da bildoj. Revuoj tipe eldoniĝas [[semajno|semajne]], dusemajne, [[monato|monate]], aŭ [[trimestro|trimestre]], kun dato sur la kovrilo kiu estas post la dato en kiu ĝi reale estas eldonita (ekzemple presita monato: junio, eldono jam je la 20-a de majo). Ili ofte estas presitaj kolore kaj sur brila [[papero]] kaj ilustritaj per multaj bildoj.
 
=== Bildliteraturo ===
{{Ĉefartikolo|Bildliteraturo}}
[[Dosiero:Comic-sketch.jpg|eta|dekstra|La strekado de komikso.]]
'''Bildliteraturo''' estas arto en kiu io esprimiĝas per - kaj disvolviĝas laŭ - sinsekvo de bildoj (fotoj, desegnoj, ktp). <br />
Oni foje konsideras, ke bildliteraturo estas [[hibrido]] inter ''[[literaturo]]'' kaj ''[[belarto]]'', t. e. [[teksto]] kaj [[bildo]]j kiuj '''''kune''''' esprimas ion, disvolviĝantan ofte laŭ [[tempo]]. Tamen ekzistas kelkaj specimenoj, kiuj tute ne entenas tekstojn, kio montras ke la ĉefa eco kuŝas en la bildoj kaj ties sinsekvo (en tio ĝi pli parencas al kinarto). <br />
Ĝi estas la plej nova artospeco, sed se oni akceptas senskriban [[neolitika arto|neolitikan arton]] kaj bild-ornamitajn Egiptajn [[hieroglifo]]jn kiel ties praformojn, ĝi apartenas al la plej malnovaj.
 
Moderna bildliteraturo, kun ties kohero inter teksto, bildo kaj [[kronologio]], devenas de [[komikso]]j (ŝercaj, amuzigaj bildrakontoj) en [[Usono|Usonaj]] [[gazeto]]j de la [[19-a jarcento]], kiuj siavice estis pluevoluo de pli fruaj [[politika satir-desegno|politikaj satirdesegnoj]] en kiu oni uzis tekstojn interne de la bildoj, kaj ĉefe de pli praaj rakontoj sub formo de sinsekvoj de bildoj, sed kun teksto skribita aparte, kiel la [[Tapiŝo de Bayeux]] aŭ la [[Epinal-bildo]]j .
 
=== Telefono ===
{{Ĉefartikolo|Telefono}}
La '''telefono''' estas mekanismo de [[telekomunikado]] desegnita por transsendi konversaciojn pere de elektraj signaloj. Ĉar ĝi utilas ĉefe per rekta komunikado inter du komunikantoj kaj ne celas dekomence kolektivan ricevanton, ĝi povas esti konsiderata neamaskomunikilo. Tamen ekde la moderna apero de [[poŝtelefono]] kaj la sendado de amasaj mesaĝoj ĉu sonaj ĉu skribaj, tiu subite fariĝis normala amaskomunikilo. Ties uzado ludis gravan rolon en diversaj sociaj kaj politikaj movadoj kaj okazintaĵoj de la komenco de la [[21a jarcento]].
 
=== Radio ===