Togolando: Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Linio 49:
 
Pri la 19-a TEK: http://www.liberafolio.org/Members/gbeglokoffi/TEK
 
 
 
== Esperanto en Togolando ==
Junulara Magazino Togolanda aperis en la 1990-aj jaroj, danke al okcident-eŭropa monhelpo. Estas [[Unuiĝo Togolanda por Esperanto]] kun rilatoj kun [[UEA]], kaj ties junulara sekcio [[Junulara Organizo de Togolandaj Esperantistoj]] kun rilatoj al [[TEJO]].
En ĉefurbo Lomeo funkcias [[Instituto Zamenhof]], lernejo kie estas instruata esperanto al infanoj. Interesa artikolo pri la Instituto estis publikigita en revuo Juna Amiko, n-ro 2/2008 (122), de Septembro 2008.
En Togolando estis fondita ASELT = Asocio Sennacieca de Esperanto Laboristoj en Togolando.
 
Ĝis antaŭ kelkaj jaroj troviĝis AO=afrika oficejo de [[UEA]] en Lomeo. Ĝi migris al Lokoso (Lokossa), [[Benino]].
 
En 2010 okazis en urbo Vogan la 18-a E-kongreso (TEK) en Togolando, de la 24-a ĝis la 27-a de Decembro. Temo: Ŝafaro Harmonia. Laŭ raporto de Wilhelm Posthuma, la kongreso okazis dum Kristnasko, eble la nura E-kongreso en Esperantujo dum tiuj sanktaj tagoj. Estis nenio pri Jesuo, kiu naskiĝis, sed estis programero Podia Kredo, dum kiu ĉiuj povis rakonti pri sia kredo aŭ nekredo. Estis katolikoj, ateisto, naturkredanto kaj aliaj, tamen ĉiuj estis "amikaj ŝafoj".
 
En 2011 la 19-a TEK - Togolanda Esperanto-Kongreso - komenciĝis en la 17-a de Decembro en Instituto Zamenhof per komitatkunsido kaj Zamenhofa Festo, kaj finiĝis en la 24-a de Decembro en la urbeto Agbodrafo.
 
 
{{Afrika Unio}}