Mezuro (muziko): Malsamoj inter versioj

[nekontrolita versio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
e {{alinomigu}}; {{kunigu}}
Linio 85:
 
[[Kategorio:Muzika teorio]]
{{kunigu|Mezuro (metriko)|Mezuro (metriko)}}
Takta mezuro estas la regula tempodaŭro inter du ĉefaj batoj de [[muziko|muzika]] [[takto]]. Tiu takto foje nomiĝas ankaŭ muzika [[pulso]]. Ĝi facile konfuzeblas kun [[ritmo]], kio tamen havas iom alian signifon kiu povas inkluzivi variajn [[tamburo|tambursonojn]] kaj [[ritmo|ritmajn]] [[sinkopo]]jn.
 
=Muziknote=
[[Noto|Muziknote]], vertikala streko tra ĉiuj horizontalaj notlinioj montras limon inter du taktaj mezuroj. En ekzemple [[valso]], kies takto estas trikvarona (3/4), ĉiu takta mezuro enhavas [[noto]]jn kies suma longeco aŭ daŭro estas tri kvaronojn de tutnota longeco. <br>
Rapideco de takto indikeblas per nombro da batoj po [[minuto]] (BPM). Tiuj batoj ne estas nur la komencigaj ĉefbatoj, sed ĉiuj taktaj, ekzemple tri batoj po takta mezuro en valso. Plej ofte, BPM mezuriĝas je kvaronnotoj. Kutime la longo de tutnoto estas inter unu kaj du [[sekundo]]j.
 
=Tonsilabe=
[[Tonsilabo|Tonsilabe]], takta streko (/) montras komencon de nova takta mezuro. <br>
Rapido de muziko indikeblas je [[herco]]j, tio estas takteroj po sekundo. Tiu indiko, kune kun indiko kiom da takteroj po takta mezuro, montras longon de takta mezuro kaj ankaŭ kalkulebligas la nombron da batoj po minuto. Ekzemple, valso kun [[Fundamento Tonsilaba|takteco]] <2,8:3> rapidas je 2,8 hercoj kaj uzas tri batojn po takta mezuro. 2,8 batoj po sekundo egalas al 2,8 x 60 = 168 BPM. La daŭro de unu tia takta mezuro estas 3 / 2,8 = 1,07 sekundoj. <br>
Tonsilaba taktindiko donas la ''meznombran'' longon de taktero. Ritmindiko diras kiom diferencas la longeco de unu taktero al tiu de alia. Ekzemple, indiko </2 4 3>, tipa je tradicia polsa [[danco]] el Ursao (Orsa) en [[Dalekarlio|Dalekarlajo]], [[Svedio|Svedujo]], difinas ke en ĉiu takta mezuro la dua taktero daŭras duoble pli longe ol la unua, dum la tria taktero estas meznombre longa. Tio tamen ne ŝanĝas la longecon de la takta mezuro mem, nur la rilatojn inter ĝiaj partoj.
 
[[Kategorio:Muziko]]