Sanfranciska Renesanco: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][nekontrolita versio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Neniu resumo de redakto
Viglulino (diskuto | kontribuoj)
Neniu resumo de redakto
Linio 1:
La termino '''Sanfranciska Renesanco''' estas uzata kiel tutampleksa difinilo por gamo da poezia agado centrita ĉirkaŭ [[Sanfrancisko]] en la 1940-aj kaj 1950-aj jaroj, kiu elstarigis la urbon kiel nabon de la usona poezia avangardo. Tamen aliaj (ekzemple [[Alan Watts]], [[Ralph J. Gleason]]) kredis, ke tiu renesanco estis pli vasta fenomeno, kiu devas esti rigardata enhavanta ankaŭ pli ampleksajn vidajn kaj rendimentajn artojn, filozofion, transkulturajn interesojn (precipe tiuj, kiuj engaĝiĝis al aziaj kulturoj) kaj novajn sociajn sent-inklinojn.
 
==Originoj==
 
Oni ĝenerale konsideras la poeton, aŭtoron, kritikiston kaj tradukiston [[Kenneth Rethrox]] "fondinta patro" de la renesanco. Rexroth estis elstara duageneracia modernisma poeto, kiu korespondis kun [[Ezra Pound]] kaj [[William Carlos Williams]] kaj eldoniĝis en la influa [[Objectivist Anthology]]. Li estis inter la unuaj usonaj poetoj, kiuj esploris japanajn poeziajn tradiciojn kiel [[hajko]]n kaj ankaŭ forte influiĝis de [[ĵazo]].
 
Se Rexroth estis la "fondinta patro", tiam [[Madeline Gleason]] estis la "fondinta patrino". Dum la [[1940-aj jaroj]], kaj ŝi kaj Rexroth amikiĝis kun grupo de pli junaj poetoj el [[Berkeley]], konsistante de [[Robert Duncan]], [[Jack Spicer]] kaj [[Robin Blaser]]. Gleason kaj Duncan estis precipe intimaj, kritikante la verkon unu la alian.
 
En Aprilo 1947, Gleason organizis la First Festival of Modern American Poetry (Unuan Festivalon de Moderna Usona Poezio) ĉe la Lucien Labaudt Galerio, Gough Strato. Dum du-vespera daŭro, ŝi konigis 12 poetojn, inkluzive de Rexroth, Robert Duncan kaj Spicer, al spektantaro de junaj poetoj kaj amantoj de poezio. Tio estis la unua publika agnosko de la tiama amplekso de eksperimenta poezia praktiko en la urbo.
 
Dum la 1950-aj jaroj, Duncan kaj Robert Creeley ambaŭ pasis daŭrojn da tempo instruante en [[Black Mountain College]] kaj agis kiel ligiloj inter la Sanfranciskaj poetoj kaj la [[Black Mountain poetoj]]. Multaj el la Sanfranciskaj verkistoj ekeldoniĝis en ''Origin'' de [[Cid Corman]] kaj [[Black Mountain Review]], la hejmgazetoj de la Black Mountain grupo. La intereso pri [[cante jondo]] de Spicer ankaŭ kondukis al ligiloj kun la [[deep image]] poetoj. En 1957, Spicer kondukis sian seminarion ''Poezio kiel Magio'' ĉe [[San Francisco State College]] dum Duncan partoprenis.
 
==Bibliografio==