Vikipedio:Diskutejo/Administrejo: Malsamoj inter versioj

Enhavo forigita Enhavo aldonita
→‎Gotardo: kiel redakti alidirektilon
Linio 113:
:::Kion faru administranto, se du apartaj apartiguloj estas pli taŭgaj ol nur unu? Krome ekzistas ja du malsamaj datumoj ĉe Vikidatumoj. La dua certe povas havi la titolon [[Sankta Gotardo]]. Ĉu ne? Por meti ligilojn inter ambaŭ ne necesas administra helpo. --[[Uzanto:Tlustulimu|Tlustulimu]] ([[Uzanto-Diskuto:Tlustulimu|diskuto]]) 11:40, 4 Jun. 2014 (UTC)
:::: Ĝuste! Eble estas problemo, ke alidrektilo alidirektas kaj tiel malplifaciligas redaktadon. Tamen post alidirektigo tuj sub titolo aperas ligilo al la alidirekta paĝo - klakante ĝin oni ne plu estas alidirektita kaj povas kutime redakti ĝin. --[[Uzanto:KuboF|KuboF]] ([[Uzanto-Diskuto:KuboF|diskuto]]) 13:31, 4 Jun. 2014 (UTC)
 
== Markitaj versioj ==
 
Saluton! Mi havas demandon parte administran, parte teĥnikan. Ne-esperantista uzanto ([[Uzanto:Russavia]]) ĵus demandis min en IRC-kanalo, ĉu mi povas fari, ke liaj redaktoj fariĝu aŭtomate kontrolataj en la Esperanta Vikipedio. Ĉar mi ne multe scias pri la sistemo de markitaj versioj, nek iam vere laboris tiurilate kiel administranto, mi demandas tie ĉi: Mi vidas, ke en [[Specialaĵo:Rajtoj_de_uzantoj/Russavia]] mi povas igi lin aŭ "revizianto" aŭ "aŭtomata kontrolanto".
*Ĉu mi divenas ĝuste, ke "revizianto" povas marki kiel kontrolitajn la versiojn de aliuloj, sed "aŭtomata kontrolanto" nur la proprajn?
*Se jes, kiuj estas la kondiĉoj por igi iun "aŭtomata kontrolanto"? Mi trovis nur [[Vikipedio:Markitaj versioj/reviziantoj]], kiu tamen temas pri reviziantoj. Ĉu scio de Esperanto estas deviga ankaŭ por aŭtomataj kontrolantoj?
La redaktoj de tiu uzanto konsistas ĉefe el enmetado kaj ŝanĝado de bildoj, kaj mi jam konas lin de la Komunejo (li estas tie administranto) kaj trovas lin sufiĉe fidinda, do mi ja volus doni tiun biton al li, sed ne volas akcidente rompi regulojn. Pardonu mian por administranto iom embarasan nescion. :) [[Uzanto:darkweasel94|darkweasel]]<span style="font-size:75%;">[[Uzanto-Diskuto:darkweasel94|94]]</span> 21:16, 19 Jun. 2014 (UTC)