Austin FX4: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Kabhi2011 (diskuto | kontribuoj)
e + File "kuniklaj oreloj"
e Eta ŝanĝo
Linio 29:
== Modeloj de Austin ==
La unua modelo de FX4 estis ekipita per [[dizelmotoro]] 2178cc de Austin kaj per aŭtomata transmisio [[BorgWarner]]. En 1961, la meĥanika transmisio el la [[Austin Gipsy]] estis havebla kiel opcio. Ekde 1962, la [[benzinmotoro]] 2199cc de Austin estis havebla. Tamen, preskaŭ ĉiuj taksioj FX4 estis ekipitaj per dizelmotoro kaj, ĝis la mezaj 1970-aj jaroj la plimulto havis meĥanikan transmision.
[[FileDosiero:Austin FX4 Museum of Transport Manchester (1).jpg|right|thumb|FX4 kun "kuniklaj oreloj"]]
En 1969, la taksio estis modifita, por oferti novan version anstataŭ la forlasita anstataŭiga modelo kaj por ripari kelkajn el la malperfektaĵoj de la originalo. La originala Austin estis provizita per malgrandaj malantaŭaj halt-lumoj kaj lumigiloj kaj turn-indikiloj ambaŭflanke de la tegmento, komune konataj kiel "kuniklaj oreloj". En la reviziita modelo, la malantaŭaj aloj estis modifitaj por ricevi la mallantaŭajn lumigilojn kaj turn-indikilojn el la Austin 1100/1300 MkII. Antaŭaj indikiloj estis ankaŭ provizitaj sub la antaŭaj lumigiloj kaj flankaj indikiloj ekipis la antaŭajn alojn. La "kuniklaj oreloj" estis forlasitaj. La interno ankaŭ ŝanĝiĝis, per nigraj seĝoj el vinilo kaj modifita apartigilo por doni pli da spaco al la ŝoforo.