Dendrita ĉelo: Malsamoj inter versioj

[kontrolita revizio][kontrolita revizio]
Enhavo forigita Enhavo aldonita
Addbot (diskuto | kontribuoj)
e Roboto: Forigo de 26 interlingvaj ligiloj, kiuj nun disponas per Vikidatumoj (d:q506253)
ligiloj
Linio 1:
[[dosiero:Dendritic cell.JPG|eta|<center>dendrita ĉelo]]
'''Dendritaj ĉeloj''' estas [[ĉelo]]j de la [[imuna sistemo]], kiuj laŭ tipo evoluiĝas el [[monocito]]j aŭ el praformoj de T-[[limfocito]]j. La ĉefa funkcio de la dendritaj ĉeloj estas la antigena ([[antikorpo]]-genera) procesigo kaj prezento de strukturoj kiujn la imuna sistemo antaŭe rekonis korpofremdaj - ekzemple [[mikroorganismo]]j aŭ ties eroj. Per disfluigo de specifaj [[citokinoj]], do [[proteino]]j reguligantaj la krekson kaj diferencigon de ĉeloj, kaj la elformigo de specifaj ĉelsurfacaj receptoroj, ili influas T-[[limfocito]]jn kaj sekve plifortigas la specifan ĉelan imunan defendon. La ĉeloj unuafoje priskribiĝis en [[1973]]. Koresponde al sia nomo, la ĉeloj havas specifajn [[citoplasmo|citoplasmajn]] "branĉetojn" (la [[latina]] vorto ''dendriticus'' signifas "disbranĉiĝinta"), kio donas al ili sian tipan stelforman aspekton.
 
La [[3-a de oktobro|3-an de oktobro]] [[2011]] la sciencistoj [[Ralph M.Marvin Steinman]], [[Bruce A. Beutler]] kaj [[Jules A. Hoffmann]] estis honorigitaj per la [[Nobel-premio pri fiziologio aŭ medicino]] pro sia esplorado de la dendritaj ĉeloj kaj siaj korpaj funkcioj.
 
[[Kategorio:Imuna sistemo]]